PMEG

14.3.15. Pli, plej

Por montri gradojn de komparado oni uzas pli kaj plej, kiuj normale priskribas A-vortojn aŭ E-vortojn, sed ankaŭ aliajn vortojn.

Pli «

Pli montras, ke la priskribata eco, maniero, ago aŭ simile, superas ion alian, kun kio oni komparas:

  • La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka.FE.10 La blankeco de la neĝo superas la blankecon de la papero.

  • Lakto estas pli nutra, ol vino.FE.10 La nutreco de lakto superas la nutrecon de vino.

  • Mi havas pli freŝan panon, ol vi.FE.10 La freŝeco de mia pano superas la freŝecon de via pano.

  • Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn.FE.32 La varmeco de tiuj landoj superas la varmecon de la landoj, de kiuj ili flugas.

  • Nu, iru pli rapide!FE.26 Via rapideco superu la nunan rapidecon.

  • Du homoj povas pli multe fari ol unu.FE.12 La kvanto, kiun povas fari du homoj, superas la kvanton, kiun povas fari unu homo.

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.FE.18 La frato amas kaj Stefanon, kaj sin mem, sed lia amo al Stefano superas lian memamon.

  • Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.FE.26 La estimo tiam superus la nunan estimon.

Por montri, kion pli-esprimo superas, oni uzas la vorteton ol.

Iafoje pli rilatas samtempe al la ĉefverbo kaj al O-vorta frazparto montrante, ke la O-vorta frazparto validas pli ol io alia:

  • Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron.H.19 La mieno montris diversajn aferojn, sed suferon ĝi montris pli multe.

  • Vi ja, mi pensas, veturas pli pro propra plezuro?Rz.32 Estis diversaj motivoj de veturado, sed propra plezuro estis pli influa ol la aliaj.

Legu pri la diferenco inter pli kaj plu.

Plej «

Plej montras, ke la priskribata eco, maniero, ago aŭ simile, superas ĉiujn aliajn, kun kiuj oni komparas. Povas esti ĉiuj aliaj, kiuj ekzistas, aŭ ĉiuj aliaj ene de la kunteksto:

  • Aŭgusto estas mia plej amata filo.FE.22 Ne ekzistas filo, kiun mi amas pli.

  • Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo.FE.19 Pli bela vazo tie ne ekzistis.

  • El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.FE.10

  • Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.FE.32

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo.FE.41

  • Li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro.FA1.156

  • Plej profunde en la koro li kaŝis sian malĝojon.FA3.63

  • Plej bone estos, se mi prenos droŝkon!FA1.118

Oni tute bone povas uzi plej rekte kun verbo, sed oni normale uzas multe, forte aŭ alia E-vorto, kiun plej priskribas:

  • Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona.Rz.53Li plej amas, ke...

Zamenhof ankaŭ uzis pleje en tiaj okazoj.

Por montri tiun grupon, ene de kiu validas plej-esprimo, oni uzas normale la rolvorteton el: Ŝi estas la plej saĝa el ĉiuj, kiujn mi konas. Iuj uzadas en tiaj esprimoj el inter anstataŭ el. Tio estas peza kaj senbezona.

Oni povas ankaŭ montri, kie plej-esprimo validas, per en, sur, inter aŭ alia loka rolvorteto: Ĝi estas la plej alta montaro en Azio.FA1.188 Sed eĉ inter tiuj tre malmultaj supozeblaj ŝanĝoj la plej gravaj estas nur plibonigo ŝajna.OV.398

Antaŭ plej-esprimoj oni ofte uzas la artikolon la, ĉar ordinare temas pri io unika.

La dua plej k.t.p. «

Oni ankaŭ povas paroli pri dua plej, tria plej, kvara plej k.t.p.:

  • Ŝi estas la dua plej rapida kuranto en mia grupo. Ekzistas nur unu, kiu kuras pli rapide ol ŝi.

  • Ateno estas mia tria plej ŝatata urbo en la mondo. Ekzistas nur du urboj, kiujn mi ŝatas pli ol Atenon.

  • Jupitero estas la plej granda planedo, kaj Saturno estas la dua plej granda [planedo].

En tiaj esprimoj la vicorda nombrovorto (dua, tria...) rilatas al la tuto de plej rapida kuranto, plej ŝatata urbo k.s. Oni ankaŭ povas uzi la dua el la plej rapidaj, la tria el miaj plej ŝatataj, la due plej rapida, la trie plej ŝatata k.s., sed la ĉi-antaŭaj dirmanieroj estas pli kutimaj, kaj tial pli klaraj.

La pli, la plej «

Kiam oni komparas ekzakte du aferojn, malaperas la diferenco inter la pli kaj la plej. Se unu afero el du estas pli granda ol la alia, ĝi estas aŭtomate ankaŭ la plej granda el ili:

  • Ĝi estas la pli bona el la du. = Ĝi estas la plej bona el la du.

Se oni diras la pli, normale nur povas esti du komparataj aferoj, kaj oni ne bezonas aldoni “el la du”:

  • Ŝi estas la pli aĝa.Ŝi estas la plej aĝa el la du.

Sed en iaj kuntekstoj ne nepre estas nur du: Ĉu tiu estas unu el viaj malpli aĝaj fratinoj? Ne, ŝi estas la pli aĝa. Ŝi estas tiu el miaj multaj fratinoj, kiu estas pli aĝa ol mi.

Multaj eĉ opinias, ke oni devas uzi la pli, kiam oni komparas du aferojn, kaj ke la plej tiam estas erara. Ĉiuokaze estas ofte pli elegante uzi la pli.

Malpli, malplej «

Por kompari oni ankaŭ povas uzi la formojn malpli kaj malplej:

  • Via pano estas malpli freŝa, ol mia.FE.10 ≈ ...pli malfreŝa...

  • Li [...] direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan kaj afablan ol antaŭe.M.178 ≈ ...pli malserenan, pli malbonan kaj malafablan...

  • La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.M.212 ≈ ...pli malrapide...

  • Ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko.M.133 ≈ ...plej malfacile... ...plej malbone...

  • Tiu estas la malplej taŭga el ĉiuj. ≈ ...plej maltaŭga...

  • Li estas la malpli aĝa frato (el la du fratoj). ≈ ...la pli juna...

Iafoje oni povas movi la MAL-prefikson laŭplaĉe en tiaj ĉi frazoj, sed ofte estas nuanca diferenco. Iafoje estas eĉ grandega diferenco: Li estas malpli bela ol vi. Li estas pli malbela ol vi. La unua varianto estas komplimento. La dua estas insulto.

Kiel eble plej «

La esprimo kiel eble plej montras volon maksimumigi ion. Ĝi montras, ke oni uzu ĉiujn eblojn por atingi plej altan gradon:

  • La vortaro devis havi amplekson kiel eble plej malgrandan.L1.245 Ju pli malgranda, des pli bone.

  • Diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi!M.83 Uzu vian maksimuman rapidecon.

  • Baldaŭ ni ĉiuj laboros kune, por atingi kiel eble plej baldaŭ nian komunan celon.L2.106

Zamenhof uzis ankaŭ kiel eble pli, sed tio estas nuntempe apenaŭ uzata: Estas bone uzadi la vorton “je” kiel eble pli malofte.FE.29 Alia varianto, kiu populariĝis, estas plejeble: Faru tion plejeble rapide!

Atentu pri la nuancita diferenco inter kiel eble plej kaj la simila esprimo kiom eble (plej/pli). Dum kiel eble plej instigas al maksimumo, kiom eble (pli/plej) esprimas esence la samon, sed en pli singarda maniero, emfazante, ke ekzistas gravaj limoj de la ebloj:

  • Estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale.OV.429 Tute plena egaleco verŝajne ne estas ebla.

  • Mi kiom eble evitas tiun vorton.L2.331Mi vere provas eviti tiun vorton, sed povas esti, ke tio ne ĉiam eblas.

  • Li devas – kiom tio estas ebla – uzi lingvon kiom eble plej neŭtralan.L2.330

Alia varianto kun limiga nuanco estas laŭeble plej.

Memstara pli «

Pli estas ankaŭ uzata memstare:

  • Ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni.BV.8 Plipli longe.

  • Restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli.Rz.43 Plipli multaj.

  • Li ne vivos pli, ol unu tagon.FE.31 Pli montras kune kun ol unu la nombron de tagoj. Rimarku, ke oni uzas tagon en unu-nombro.

  • Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn.FE.25 La nombro superos tri. Pli ol tri montras la nombron de jaroj.

Legu ankaŭ pri pli ol kiel nuancilo de nombro aŭ kvanto.

Kiam pli estas memstara kvanta vorto, ĝi povas esti uzata kvazaŭ ĝi estus O-vorto: Mi volas pli! Pli rolas kiel objekto.

Pli kaj plej en ŝajne mallogika uzo «

Ofte oni uzas esprimojn kiel pli perfekta, plej perfekta, pli unika, plej unika, pli sola, plej sola k.s. Tiaj esprimoj estas ofte kritikataj kiel mallogikaj kaj absurdaj. Oni asertas, ke vortoj kiel perfekta kaj unika montras absolutajn ecojn, kiuj ne ekzistas en pli aŭ malpli alta grado.

Baze perfekta signifas “sen ia ajn manko”. En tiu absoluta senco oni ne povas imagi uzon de pliplej. Aŭ io estas senmanka, aŭ ĝi ne estas senmanka. Sed perfekta havas en reala lingvouzo ankaŭ la relativan signifon “sen konsiderindaj mankoj”: Li en la daŭro de kelkaj tagoj perfekte ellernis nian lingvon.OV.70 Certe ne absolute senmanke, verŝajne nur tiel senmanke kiel oni povas postuli. Tiam pliplej fariĝas tute logikaj: pli perfekta = “kun malpli da mankoj”, plej perfekta = “kun malplej da mankoj”.

Simile unika baze signifas “ununura de sia speco”. En tia rigora senco ne eblas uzi pliplej. Sed unika havas en la praktiko ankaŭ la signifon “sen konsiderindaj komparaĵoj”. Tiam pli kaj plej estas bone uzeblaj: pli unika = “kun malpli da konsiderindaj komparaĵoj”, plej unika = “kun malplej da konsiderindaj komparaĵoj”.

La kritiko kontraŭ tiaj kaj similaj esprimoj estas do malprava. Tia uzado estas nek erara, nek mallogika. Homoj bezonas uzi vortojn kiel perfekta kaj unika ne nur en absoluta senco, sed ankaŭ en relativa senco:

  • En li mi ĉiam vidis [...] modelon de la plej perfekta viro.IT.22

  • Ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn.M.26

  • Ĉiuj naciaj lingvoj estas ja multege malpli perfektaj ol Esperanto.L2.110

  • Ŝi jam bonege parolas nian lingvon, sed volas ankoraŭ pliperfektiĝi.

  • La plej sensencan bagatelon la tuta amaso de l’ mondo baldaŭ akceptas, se ĝi nur estas en modo.OV.85

  • Tiu ĉi ekzemplero estas pli-malpli unika.

  • Hodiaŭ mi sentas min malpli sola ol hieraŭ.

Vortfarado «

  • Plia = “kroma, aldona”: Mi volas du pliajn aferojn.

  • Plie = “krome, aldone”: Unu paro de manoj plie ne montriĝis superflua por revuo, kiu bezonis vastan kunlaboradon.M.65

  • Pleja = “plej granda”: La pleja bono de la lingvo, estas ĝia facileco. Oni uzas plej antaŭ A-vorto aŭ E-vorto, kaj normale plej granda antaŭ la responda O-vorto: plej bona, plej bone, plej granda bono. Pleja estas ebla, sed malofte uzata alternativo antaŭ O-vorto.

  • Pleje = “plej multe, plej ofte, plejparte, ĉefe”: Por kia okupo vi sentas vin pleje kapabla kaj taŭga?M.125 Ĉi tie ankaŭ simpla plej estus uzebla. Oni ĝin [= ŝian ĉapeton] nur malofte povis vidi sur tiu loko, kiun tiu ĉi vestaĵo pleje okupas ĉe aliaj homoj.BV.13 Li verkis gramatikon kaj vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj.FK.248