PMEG
5.1. Bazaj reguloj por A-vortoj
Vorton kun la finaĵo A oni nomas A-vorto. A-vortoj montras ecojn, kvalitojn, apartenojn, rilatojn k.s., kaj estas uzataj por priskribi. La A-finaĵo aldonas la ĝeneralan ideon “karakterizata de tio, kion esprimas la radiko”:
- longa = havanta multe da longo
- ruĝa = havanta ruĝon kiel econ
- bona = karakterizata de bono
- inteligenta = havanta inteligenton, karakterizata de inteligento
- homa = rilata al homoj
- malaperinta = tia, ke ĝi jam malaperis
La signifo de A-vorto dependas kaj de la radiko, kaj de la kunteksto.
Ankaŭ posedaj pronomoj kaj vicordaj nombrovortoj estas A-vortoj. En ili la A-finaĵo havas specialan signifon.
Post A-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multe-nombro, kaj N-finaĵo por frazrolo. Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:
| longaj | longan | longajn |
| ruĝaj | ruĝan | ruĝajn |
| miaj | mian | miajn |
| sesaj | sesan | sesajn |
Legu ankaŭ pri A-vortaj frazpartoj.
Uzo de A-vortoj «
A-vortoj estas uzataj precipe por priskribi O-vortojn. Rekte priskribantaj A-vortoj staras plej ofte antaŭ la priskribata O-vorto, sed ili povas stari ankaŭ post ĝi. Eĉ povas esti A-vortoj samtempe antaŭ kaj post la sama O-vorto:
- granda domo
- domo granda
- la tago longa
- la longa tago
- fama Franca verkisto
- fama verkisto Franca
A-vorto, kiu staras post sia O-vorto, estas ofte emfazita.
A-vorto povas ankaŭ priskribi ion pere de verbo:
La domo estas granda. Granda priskribas la O-vorton domo pere de la verbo estas.
Tiuj ĉi verkistoj estas famaj. Famaj priskribas la O-vorton verkistoj pere de estas.
Mi farbis mian domon blanka. Blanka priskribas la O-vorton domon pere de la verbo farbis.
A-vortoj estas uzataj ankaŭ por priskribi pronomojn kaj aliajn O-vortecajn vortetojn, ordinare pere de verbo:
- Mi estas feliĉa.
- Tiu estas mia.
- Tio estas bona.
- Ili fariĝis koleraj.
- Ambaŭ ŝajnis dormantaj.
- Estu singarda(j)! = Vi estu singarda(j). Ĉe U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton, se ĝi estas la pronomo vi.
