PMEG
Enkonduko
Tiu ĉi verko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (= PMEG), celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Ĝi estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj.
La mallongigon PMEG multaj elparolas kiel “pomego”.
PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn, kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio forestas. Anstataŭe PMEG parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en PMEG. Pri la kialoj, ke mi uzas tiajn netradiciajn terminojn, mi parolas aparte en la aldono Pri la gramatikaj terminoj en PMEG.
PMEG klarigas kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi provas forlasi la kutiman Eŭropan perspektivon de multaj lernolibroj. Tial PMEG enhavas detalajn klarigojn de multaj aferoj, kiuj por iuj Eŭropanoj eble ŝajnas memkompreneblaj.
PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. Ĉe ĉiu tia ekzemplo la preciza fontloko estas montrata per mallongigo. Vidu tiurilate precipe la liston de literaturo.
Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj.
Pri la enhavo de PMEG respondecas nur mi sola, sed helpis min multaj personoj. Precipe kontribuis per valoregaj konsiloj Jorge Camacho, Marcos Cramer, Birke Dockhorn, Nikolao Killing-Günkel, Hosomi Kazuyuki, Alen Kris, Jouko Lindstedt, Francisko Lorrain, Ken Miner kaj Rob Moerbeek. Pri matematikaj terminoj konsilis profesoro Christer Kiselman. Krome kontribuis multaj Interretanoj per nemalhaveblaj kritiko kaj proponoj. Pri la ellaborado de la unua hiperteksta versio ege helpis min Stellan Lagerström kaj Per Aarne Fritzon. Al ĉiuj mi kore dankas.
Fine mi volas aparte danki al Esperanto-USA (antaŭe la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko – ELNA), kiu realigis la paperlibran eldonon de PMEG.
Versio 15.0 «
Versio 15.0 de PMEG estas la unua ŝtupo cele al dua eldono kiel papera libro, ĉar intertempe la unua eldono elĉerpiĝis. Mi faris tre multe da korektoj, kompletigoj kaj ĝisdatigoj. Ne estas eble listigi ĉiujn ŝanĝojn, sed jen kelkaj el la plej atentindaj novaĵoj:
Ĝenerale «
-
Mi aldonis pli da Zamenhofaj ekzemploj. En multaj lokoj mi anstataŭigis elpensitajn ekzemplojn per aŭtentikaj Zamenhofaĵoj.
-
En ĉiuj lokoj, kie parto de Zamenhofa teksto estas ellasita por mallongigi ekzemplon, oni nun povas aperigi la tutan ellasitan tekston per alklako sur la krampaĵo, [...], kiu montras tian ellason (dua alklako rekaŝas la tekston). Pluraj tiaj lokoj troviĝas en la klarigoj pri la rolvorteto antaŭ.
-
Mi tute refaris la alfabetan indekson. Ĝi estas nun pli kompleta kaj pli preciza.
Parto 1 – Skribo kaj elparolo «
-
Ĉefakcenton nun montras dekstrakornaj supersignoj (antaŭe mi uzis majusklajn vokalojn). Kromakcenton nun montras maldekstrakornaj supersignoj (antaŭe mi uzis dekstrakornajn supersignojn).
-
Mi aldonis klarigojn pri Silaboj kaj silabolimoj kaj pri Foresto de akcento.
Parto 2 – Gramatiko «
-
La klarigoj pri Uzo de O-vortaj frazpartoj, kiuj antaŭe estis en Frazpartoj, estas nun en Uzo de O-vortoj. (Mi pripensis tute forigi la paragrafon Frazpartoj, movante ties tutan enhavon al la respektivaj klarigoj de O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj, sed tiam ŝanĝiĝus la numerado de ĉiuj paragrafoj post numero 7, kaj tion mi volis eviti.)
-
La bazaj difinoj de O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj estas reverkitaj por pli klare montri, ke tiuj vortklasoj distingiĝas precipe laŭ la maniero, en kiu ili uziĝas en frazoj, ne laŭ la signifo.
-
En La ĉe propraj nomoj mi aldonis klarigojn pri uzo de la ĉe la nomoj de klasikaj religiaj verkoj, kaj plibonigis la klarigojn pri titoloj.
-
En N por direkto la klarigoj pri N kun loka rolvorteto estas reverkitaj. La antaŭaj klarigoj tro forte apartigis la tri rolvortetojn en, sur kaj sub disde la ceteraj lokaj rolvortetoj. Pro tio ankaŭ la teksto pri Trans + direktaj rolmontriloj estas ŝanĝita.
-
La klarigojn pri rolvortaĵoj kun de mi kompletigis per traktado de esprimoj kun oriente de, norde de, dekstre de k.s
-
En la klarigoj pri la tabelvortoj mi aldonis efektivan tabelan prezenton.
-
Mi reverkis kaj kompletigis la klarigojn pri jam ne kaj ne jam.
-
Mi reverkis kaj grave kompletigis la klarigojn pri neata plu.
-
Mi reverkis la klarigojn pri postmetita ankaŭ.
-
La klarigojn pri la diferenco inter apenaŭ kaj preskaŭ mi reverkis por distingi inter uzo ĉe kvantesprimoj kaj uzo ĉe agoj.
-
Mi aldonis klarigojn pri tabelvortoj je O kun J-finaĵo.
-
En Uzado de kiel kaj ol mi aldonis novan parton Tiel same kiel, same kiel, samkiel.
-
En Demandoj kaj respondoj la antaŭaj klarigoj sub Forlaso de ĉu fariĝis Demandoj sen demandovorto kun pli kompleta enhavo.
-
En la klarigoj pri Perverba priskribo de objekto mi faris plurajn kompletigojn kaj plibonigojn.
-
En la klarigoj pri I-verboj mi faris multajn kompletigojn kaj plibonigojn, precipe en la partoj I-verboj kiel rekta priskribo kaj I-verboj kun rolvortetoj, kiuj estas preskaŭ tute reverkitaj.
-
La klarigojn pri participoj kiel O-vortoj mi prilaboris kaj kompletigis.
-
Mi plibonigis kaj kompletigis la klarigojn pri rilata kio precipe en la parto, kiu temas pri rilata kio en plurakontaj subfrazoj.
-
En la klarigoj pri Esperantigitaj nomoj mi aldonis novan sekcion pri N-finaĵo ĉe Esperantigitaj nomoj.
-
La sekcio Nomoj de landoj kaj popoloj estas reverkita. Ĝi nun nomiĝas Landoj, popoloj kaj lingvoj.
Parto 3 – Vortfarado «
-
En la klarigoj pri vortfarado per A-finaĵo mi tute ŝanĝis la gravan sekcion pri Aga radiko sed eca signifo. Antaŭe mi tie defendis la uzon de ekz. korekta kun la senco “senerara, ĝusta”. Nun mi anstataŭe aliĝis al la kritiko de tia uzo. Vidu la novan sekcion Evitinda uzo.
-
En la klarigoj pri la sufikso AĴ mi aldonis novan sekcion pri Nombreblaj kaj nenombreblaj AĴ-vortoj.
-
En la klarigoj pri la prefikso MAL mi reverkis la sekcion Alternativoj al MAL-vortoj.
-
En Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj mi aldonis la du radikojn BIT kaj RET.
-
En Neoficialaj prefiksoj mi aldonis la prefikson DES.
Parto 4 – Aldonoj «
-
Mi aldonis novan ĉapitron Pri la gramatikaj terminoj en PMEG.
-
La aldono Literaturo estas ĝisdatigita kaj kompletigita. Oni aparte notu la datumojn pri Fabeloj de Andersen. Ĉiuj ekzemploj el tiuj fabeloj estas nun prenitaj el fabeloj de andersen. koboldoimuna eldono de ludovikito. Tio signifas, ke la paĝonumeroj en la fontindikoj de ĉiuj Zamenhofaj ekzemploj el Fabeloj 1 nun estas aliaj ol en la antaŭaj versioj de PMEG.
-
La malnova Listo de novaj vortoj nun nomiĝas Listo de ne-PIV-aj elementoj. La enhavo estas prilaborita kaj ĝisdatigita. La referenco nun estas Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005.
Bertilo Wennergren