De Birke, 26 Aprilo 2008, 12:12

Immer wieder höre ich das Vorurteil, dass in Korea nicht sorgfältig gearbeitet werde.
Ausgerechnet in einem Land, in dem man sogar die Linien auf dem Asphalt oft noch in liebvoller Handarbeit produziert, soll qualitativ schlecht gearbeitet werden?! Blödsinn!
Wo doch immer auch gleich mehrere Personen auf verantwortungsvollem (Beobachtungs-)Posten die Qualität kontrollieren! ;-)

Ĉiam denove mi aŭdas la antaŭjuĝon, ke en Koreujo oni ne laboras zorge.
Ĝuste en lando, en kiu oni ankoraŭ produktas eĉ la liniojn sur la asfalto ofte per ama manlaboro, oni laborus malbonkvalite?! Stultaĵo!
Tie, kie ja ĉiam pluraj personoj en respondecoplenaj (observo-)pozicioj samtempe kontroladas la kvaliton! ;-)

De Birke, 9 Aprilo 2008, 21:29

Heute ist es draußen fast gespenstisch ruhig. Das mag am Regen liegen. Oder an den Parlamentswahlen. Denn Wahltage sind in Korea immer arbeitsfrei – und gewählt wird nicht, wie in Deutschland, am Sonntag, sondern in der Woche. Das wir die Ruhe so stark wahrnehmen, liegt aber vielleicht auch daran, dass der Wahlkampf in den letzten Tagen sehr intensive Züge angenommen hat. Wirklich neu war zwar eigentlich nichts, denn alles haben wir schon bei den Lokalwahlen vor zwei Jahren und auch bei den Präsidentschaftswahlen im Dezember erlebt. Dennoch war der Wahl-Jahrmarkt wieder mal sehenswert.

Hodiaŭ estas preskaŭ fantomece kviete. Eble pro la pluvo. Aŭ pro la parlamentaj elektoj. Ĉar elektotagoj estas en Koreujo ĉiam senlaboraj – kaj oni elektas ne dimanĉe, kiel en Germanujo, sed en la labortagoj de la semajno. Ke ni tiel forte rimarkas la kvieton, eble tamen dependas de tio, ke la balotokampanjo akiris tre intensajn trajojn en la lastaj tagoj. Vere nova efektive estis nenio, ĉar ĉion ni jam spertis dum la lokaj elektoj antaŭ du jaroj, kaj ankaŭ dum la elektoj de ŝtatprezidanto en Decembro.

Legi la tutan afiŝon »

De Birke, 20 Marto 2008, 20:54

Vor einiger Zeit wurden wir Zeugen eines Streits. Auf dem Hof vor unserem Fenster standen einer unserer ajoshis aus der Pförtnerloge und eine Koreanerin und schrien sich gegenseitig an. Dem Wortwechsel konnte ich entnehmen, dass es im Wesentlichen um Folgendes ging:

Antaŭ iom da tempo ni ĉeestis kverelon. Sur la korto antaŭ nia fenestro staris unu el niaj aĝoŝioj el la pedelejo kaj Koreino alkriante unu la alian. El la interŝanĝataj vortoj mi povis eltrovi, ke esence temis pri la jeno:

Die Koreanerin war gekommen um jemanden bei uns im Haus zu besuchen. Der ajoshi hatte sie gefragt, zu wem sie wolle. Sie war der Meinung, sie müsse niemandem Auskunft geben, zu wem sie gehe, das sei hier schließlich kein Gefängnis. (Soweit, fand ich, hatte sie Recht, der besagte ajoshi ist wirklich oft sehr neugierig und insgesamt ein bisschen oberlehrerhaft. Trotzdem eigentlich lächerlich, sich deswegen so anzubrüllen.)

La Koreino venis por viziti iun en nia domo. La aĝoŝio demandis al ŝi, al kiu ŝi volas iri. Ŝi opiniis, ke ŝi bezonas neniun ajn informi, al kiu ŝi iras – tio ĉi finfine ne estas malliberejo. (Mi opiniis, ke tiurilate ŝi pravas. La koncerna aĝoŝio vere estas ofte tre scivolema, kaj entute iomete instruisteca. Sed tamen estas vere ridinde pro io tia alkriegi unu la alian.)

Legi la tutan afiŝon »

De Bertilo, 8 Marto 2008, 17:53

BBBlogo kaj la tuta “bertilow.com” nun loĝas en nova servilo. Vi trovos interalie novan version 14.1 de PMEG.

La tuta teknika bazo estas grave ŝanĝita. Espereble ĉio ruliĝos pli rapide. Sed povas esti, ke aperos komencaj problemoj. Ne hezitu raporti (al “bertilow” ĉe “gmail.com”), se io ŝajnas ne funkcii ĝuste.

De Bertilo, 14 Februaro 2008, 22:56

Se vi legis la libron “Vojaĝo al Kazohinio”, vi jam scias, kiel oni povas sensentimentale utiligi la homan korpon post la morto, se oni uzas puran racion kaj forgesas pri religiaj kaj aliaj antaŭjuĝoj. Sed oni povas simile agi ankaŭ dum la vivo, kaj tio eĉ povas esti agrabla!

Wenn ihr das Buch “Vojaĝo al Kazohinio” (Reise nach Kasohinien) gelesen habt, wisst ihr, wie man den menschlichen Körper nach dem Tod ganz praktisch wiederverwerten kann, wenn man unsentimentale, nüchterne Vernunft walten und religiöse oder andere Bedenken außer Acht lässt. Ähnliches kann man jedoch auch schon zu Lebzeiten tun, und das kann sogar angenehm sein!

Legi la tutan afiŝon »

De Birke, 11 Februaro 2008, 21:33

Alles Gute zum Jahr der Ratte!

Feliĉan Ratan Jaron!

Für Nachzügler, die es nicht geschafft haben, Anfang Januar alles Gute zum neuen Jahr zu wünschen, gibt es immer noch eine zweite Chance: das Neujahr nach dem Mondkalender. Nach dem Jahr des Schweins ist nun die Ratte dran. Wie alle diese Tiere des Tierkreises ist sie mit vielen guten Eigenschaften ausgestattet. Das Schildchen, das ich zu meiner aus Papier gebastelten Ratte (siehe Foto) bekommen habe, besagt: “Die Ratte ist ein fleißiges Tier, das auch unter schwierigen Bedingungen überlebt, und so symbolisiert sie ursprünglich Reichtum, Fruchtbarkeit und Überfluss.” Natürlich! :-)

Por malfruintoj, kiuj komence de Januaro ne sukcesis bondeziri okaze de la nova jaro, ekzistas ĉiam ankoraŭ dua eblo: la novjaro laŭ la luna kalendaro. Post la jaro de la porko venas nun la vico de la rato. Same kiel ĉiuj tiuj bestoj de la besta zodiako, ĝi estas provizita per multaj bonaj ecoj. La ŝildeto, kiun mi ricevis por mia rato manfarita el papero (vidu la foton), diras: “La rato estas diligenta besto, kiu travivas ankaŭ en malfacilaj cirkonstancoj. Tiel ĝi baze simbolas riĉecon, fekundecon kaj abundon.” Kompreneble! :-)

De Birke, 23 Januaro 2008, 19:14

Imbissbuden an koreanischen Autobahnraststätten finde ich immer ganz interessant. Es gibt oft leckere Sachen wie gebratene Kartoffeln, hotteok (Pfannkuchen mit einer Füllung aus Zucker und Zimt) und hodu gwaja (Walnusskuchen, sie haben die Form von Walnüssen und außerdem sind neben der Paste aus roten Bohnen auch Walnüsse drin) und nicht so leckere Sachen wie zum Beispiel getrockneten Tintenfisch, der nochmal über Feuer erwärmt wird und auf dem dann man so herumkaut, wie man in meiner Vorstellung auch auf Leder kauen würde. Viel zu sehen gibt es allemal. Irgendwann, es ist schon eine Weile her, hat es mal eine solche Autobahnraststättenimbissbude geschafft, mir wirklich gut die Wartezeit bis zur Abfahrt unseres Busses zu vertreiben. Angeboten wurden dort “Mandschjurias”, kleine Kuchen, mit einer Art Pudding innen. So sehen sie aus:

Manĝobudojn ĉe la Koreaj aŭtoŝoseaj ripozejoj mi ĉiam trovas sufiĉe interesaj. Tie ofte haveblas delikataĵoj kiel rostitaj terpomoj, hotteok (patkukoj kun plenigaĵo el sukero kaj cinamo) kaj hodu gwaja (juglandaj kukoj, ili havas la formon de juglandoj, kaj cetere enestas krom pasto el ruĝaj faboj ankaŭ juglandoj), kaj ne tiom delikataj aferoj kiel ekzemple sekigita polpo, kiun oni revarmigas super fajro, kaj kiun oni poste tiom maĉadas, kiom oni laŭ mia imago ankaŭ devus maĉi ledon. Ĉiuokaze estas multo por rigardi. Unu fojon, antaŭ iom da tempo jam, unu tia manĝobudo vere sukcesis pasigi al mi la atendotempon ĝis la forveturo de nia buso. Tie oni ofertis “Manĝjuria”-ojn, etajn kukojn kun speco de pudingo ene. Ili aspektas jene:

Legi la tutan afiŝon »

De Birke, 1 Januaro 2008, 14:20

Und wieder hat ein neues Jahr begonnen. Wir wünschen euch allen ein wunderbares 2008 voller Glück, Gesundheit und (nur angenehmer) Überraschungen! Und wir hoffen natürlich, dass ihr auch in diesem Jahr öfter mal unseren Blog besucht und was Interessantes zu lesen darin findet.

Kaj denove komenciĝis nova jaro. Ni deziras al vi ĉiuj belegan 2008, kiu estu plena je feliĉo, sano kaj (nur agrablaj) surprizoj. Kompreneble ni esperas, ke ankaŭ en tiu ĉi jaro vi ofte vizitos nian blogon kaj trovos en ĝi interesan legaĵon.

* * *

Unser Jahreswechsel verlief ganz ruhig. Ich musste gestern sogar arbeiten (eine Übersetzung von Videoaufnahmen beim Fernsehsender KBS, aber das ist eine andere Geschichte), und ich war nicht die einzige. Abends haben Bertil und ich uns dann im Stadtviertel Itaewon getroffen (dort gibt es besonders viel ausländische Restaurants und Bars) und haben thailändisch gegessen (es ist wie mit den Torten hier – “besonders” ist gleichzusetzen mit “exotisch”, und thailändisches Essen ist für uns besonders exotisch…). In Itaewon war natürlich viel los, denn alle Ausländer, die Silvester feiern wollten, sind offenbar dahin gegangen. Um dem Verkehrsstress nach Mitternacht zu entgehen, haben wir uns lieber früh wieder auf den Heimweg gemacht – in die absolute Stille unserer Wohngegend. Keine Knaller hier in Korea, keine Raketen um Mitternacht; es kommt auch niemand um Mitternacht raus, um die Nachbarn zu grüßen und ein gesundes neues Jahr zu wünschen. Unser Pförtner hat geschlafen, als ich mein Paket bei ihm abgeholt habe. Wirklich, die allernormalste Normalität. Der eigentliche Jahreswechsel ist eben doch das Mondkalender-Neujahr, aber Knaller und Raketen gibt es da (zum Glück) auch keine.

Nia jarŝanĝo okazis tre kviete. Mi devis hieraŭ eĉ labori (tradukado de vidbendaj registraĵoj ĉe la televida elsendejo KBS, sed tio estas alia rakonto), kaj mi ne estis la sola. Poste vespere mi kaj Bertilo renkontiĝis en la kvartalo Itaewon (tie estas aparte multaj eksterlandaj restoracioj kaj trinkejoj), kie ni manĝis Taje (estas same kiel pri la tortoj ĉi tie – “speciala” egalas al “ekzotika”, kaj Taja manĝaĵo estas por ni aparte ekzotika…). En Itaewon kompreneble okazis multo, ĉar evidente veturis tien ĉiuj eksterlandanoj, kiuj volis festi novjaron. Por eviti la trafikan hektikon post noktomezo, ni preferis frue denove ekiri hejmen – en la absolutan kvieton de nia najbaraĵo. Neniaj eksplodaĵoj ĉi tie en Koreujo, neniaj raketoj ĉe noktomezo; kaj ankaŭ eliras neniu ĉe noktomezo por saluti la najbarojn kaj deziri al ili sanan novan jaron. Nia pedelo dormis, kiam mi iris preni paketon ĉe li. Vere regis la plej normala normaleco. La vera jarŝanĝo fakte estas la novjaro laŭ la luna kalendaro, sed ankaŭ tiam (feliĉe!) ne estas eksplodaĵoj aŭ raketoj.

De Birke, 25 Decembro 2007, 20:12

… stapeln sich hier in Korea zu Weihnachten die Torten vor den Bäckereien.

…stakiĝas ĉi tie en Koreujo al Kristnasko tortoj antaŭ la bakejoj.


Legi la tutan afiŝon »

De Birke, 22 Novembro 2007, 12:28

Es ist kaum zu glauben, aber anscheinend haben wir wirklich noch nie über Kimchi geschrieben – Koreas ureigenes Produkt, Quelle des nationalen Stolzes und von Koreanern im Ausland ebenso schmerzlich vermisst wie von Deutschen im Ausland das Vollkornbrot. Leider habe ich gerade kein Foto zur Hand und auch kein Kimchi im Haus – wir essen das nämlich nicht so in Massen. Aber egal, das Foto wird nachgeliefert. Kimchi ist eingelegter Chinakohl. Ich vergleiche es wegen dem Einlegen ja irgendwie gern mit dem deutschen Sauerkraut – was bei Koreanern immer ein bisschen Enttäuschung auf die Gesichter malt, denken sie doch gern, ihr Kimchi sei einzigartig. Na ja, im Gegensatz zum Sauerkraut ist es vor allem scharf. Außerdem wird der Chinakohl nicht so kleingeraspelt wie unser Weißkohl. Geraspelt wird dafür beim Kimchi der Rettich, der neben einigen anderen Zutaten noch dazu kommt.

Oni tion apenaŭ povas kredi, sed evidente ni vere ankoraŭ neniam skribis pri kimĉio – la absolute propra produktaĵo de Koreujo, fonto de nacia fiero kaj de eksterlandaj Koreoj same dolore alsopirata kiel tutgrajna pano de eksterlandaj Germanoj. Bedaŭrinde mi ĝuste nun ne havas foton ĉemane, kaj ankaŭ nenian kimĉion en la domo – ĉar ni fakte ne manĝas ĝin tre multe. Sed ne gravas, la foton mi aldonos poste. Kimĉio estas peklita Ĉina brasiko. Pro la peklado mi iel emas kompari ĝin kun la Germana saŭrkraŭto – kio ĉiam mienigas la Koreojn iom seniluziigitaj, ĉar ili volonte pensas, ke ilia kimĉio estas unikaĵo. Nu bone, kontraŭe al saŭrkraŭto ĝi precipe estas akra. Krome la Ĉina brasiko ne estas tiel ete raspita kiel nia blanka brasiko. Anstataŭe oni des pli raspas la rafanojn, kiuj aldoniĝas inter aliaj ingrediencoj.

Heute nun bin ich beim Spazierengehen auf ein Gruppen-Rettich-Raspeln gestoßen, das Teil einer öffentlichen Kimchi-Herstellung war.

Hodiaŭ dum promenado mi hazarde trafis al grupa rafanoraspado, kiu estis parto de publika kimĉi-farado.

Legi la tutan afiŝon »

De Bertilo, 19 Novembro 2007, 23:30

Ni havas tre strangan veteron en Seulo. Alvenis vintro, sed fulme!

Wir haben in Seoul sehr komisches Wetter. Der Winter ist angekommen, wie der Blitz!

Ne nur temas pri la rapideco. Fakte en la pasintaj du aŭ tri tagoj rapide malvarmiĝis, kaj ni devis urĝe elserĉi niajn vintrajn vestaĵojn (ne la plej dikajn – tiuj tamen ankoraŭ ripozas), sed almenaŭ iom pli dikajn jakojn, koltukojn kaj ĉapojn ni devis surmeti hodiaŭ.

Ich meine nicht nur die Geschwindigkeit. Tatsächlich ist es in den letzten zwei, drei Tagen schnell kalt geworden, und wir mussten dringend unsere Wintersachen rausholen (nicht die dicksten – die ruhen trotzdem noch), aber immerhin ein bisschen wärmere Jacken, Schals und Mützen mussten wir heute anziehen.

Kaj ĉi-vespere eĉ komencis neĝi, tute subite kaj neatendite. Tre bele ĉio rapide kovriĝis per blanka freŝa neĝo. Tion aparte ŝatas Birke, kiu estas granda neĝamantino. (Mi tamen jam vidis sufiĉe da neĝo en Svedujo dum la multaj jaroj de mia loĝado en tiu lando.)

Und heute Abend fing es an zu schneien, ganz plötzlich und unerwartet. Sehr schön hat sich alles schnell mit weißem, frischem Schnee bedeckt. Das hat vor allem Birke gefallen, die Schnee sehr mag. (Ich habe allerdings in den vielen Jahren, in denen ich in Schweden gewohnt habe, genug Schnee gesehen.)

Sed vidinte la neĝon tra la fenestroj, kaj mirante jam nur pri ĝi, ni ekmiris eĉ pli, kiam ni subite aŭdis laŭtan tondradon. Jes, efektive fulmotondris! Neĝa vintro kun fulmotondra vetero, tio ne estas aparte ofta vetera fenomeno, mi pensas.

Aber als wir den Schnee draußen gesehen und uns allein über ihn gewundert haben, waren wir noch überraschter, als wir plötzlich lauten Donner gehört haben. Ja, es hat wirklich gewittert! Winterlicher Schnee mit Gewitter – das, glaube ich, ist kein sehr häufiges Wetterphänomen.

De Bertilo, 2 Oktobro 2007, 13:48

La pasintajn kvar semajnojn mi pasigis kun du novaj “amikoj”: miaj lambastonoj.

Legi la tutan afiŝon »

De Birke, 25 Septembro 2007, 18:53

Heute ist mal wieder Chuseok. Drei Jahre sind nun schon vergangen, seitdem wir hier das erste Mal über dieses Fest berichtet haben. Es hat sich wenig geändert: wir sind wieder mit drei freien Tagen gesegnet (in diesem Jahr sogar im Anschluss an das Wochenende), wie in jedem Jahr gab es auch wieder ein Hoffest für uns Ausländer hier, immer noch herrscht außerhalb von Seoul das reine Verkehrschaos, immer noch liegt fast das gesamte öffentliche Leben an diesen Tagen lahm. Bertil hat mittlerweile den Ausdruck “Zuschock” geprägt, weil wirklich schockierend viele Geschäfte und Restaurants geschlossen haben. Man ist das gar nicht so gewohnt in Korea.

Hodiaŭ denove estas Chuseok. Pasis jam tri jaroj de kiam ni ĉi tie la unuan fojon rakontis pri tiu festo. Malmulto ŝanĝiĝis: ni ĝojas pri tri liberaj tagoj (ĉi-jare ili eĉ daŭrigas la semajnfinon), same kiel ĉiujare estis denove korta festo por ni ĉi-tieaj eksterlandanoj, ankoraŭ regas ekster Seulo pura trafika kaoso, ankoraŭ preskaŭ la tuta publika vivo estas paralizita en tiu tago. Bertilo intertempe kreis la esprimon “Zuschock” (“fermoŝoko”), ĉar vere ŝoke multaj vendejoj kaj restoracioj estas fermitaj. Je tio oni tute ne estas alkutimiĝinta en Koreujo.

Meine Studentinnen (aber auch Studenten) haben mir auf die Frage nach ihren Plänen für die freien Tage meistens erzählt, dass sie zu Hause bei der Essenzubereitung mithelfen müssen. Gutes Essen ist wichtig zu Chuseok, es gibt auch immer viele Ess-Geschenke: Obst, Kekse, Reiskuchen. Besonders Reiskuchen sind wichtig. Was in Deutschland zu Weihnachten Stolle und Lebkuchen sind, sind die songpyeon hier zu Chuseok.

Al mia demando pri iliaj planoj por la liberaj tagoj, miaj studentinoj (kaj ankaŭ studentoj) plejparte rakontis, ke ili devas hejme kunhelpi pri la preparado de manĝaĵoj. Bona manĝado estas grava dum Chuseok, oni ankaŭ ofte donacas manĝaĵojn: fruktojn, biskvitojn, rizkuketojn. Gravas precipe rizkuketoj. Al la kristinfanaj kukoj kaj spicokukoj je Kristnasko en Germanujo, respondas ĉi tie songpyeon je la festo Chuseok.

Songpyeon bedeutet laut Wörterbuch “auf Kiefernnadeln gedämpfter Reiskuchen”. Gefüllt sind diese Reiskuchen mit einer Sesam-Zucker-Mischung oder mit einer Paste aus Reismehl oder roten Bohnen. Dass sie heutzutage noch auf Kiefernnadeln gedämpft werden, glaube ich nicht, ich habe aber mal gehört, dass sie mit Kiefernnadeln gelagert werden und so besser haltbar sind. Kurioserweise wurden sie von unserem Reiskuchengeschäft vor ein paar Tagen ohne, heute aber mit Kiefernnadeln verkauft. Ich vermute, das gehört einfach zum guten Chuseok-Image.

Songpyeon signifas laŭ la vortaro “rizkuketoj vaporkuiritaj sur pinopingloj”. Tiuj rizkuketoj estas plenigitaj per sezama kaj sukera miksaĵo aŭ per pasto, kiu konsistas el rizofaruno aŭ ruĝaj faboj. Ke ili nuntempe ankoraŭ estas vaporkuritaj sur pinopingloj, tion mi ne kredas, sed mi iam aŭdis, ke oni ilin konservas kun pinopingloj, ĉar tiel ili pli bone teniĝas. Kuriozaĵo estas, ke en nia rizkuketa vendejo ili estis antaŭ kelkaj tagoj vendataj sen pinopingloj, sed hodiaŭ tamen kun tiaj. Mi supozas, ke tio simple apartenas al la bona bildo de Chuseok.

Interessant ist außerdem eine andere Entwicklung: schon lange kenne ich songpyeon nur in grün und weiß. Weiß ist das einfache Reismehl, im grünen Reismehl ist Beifuß mit drin. In diesem Jahr sind sie ein wenig bunter: weiß, grün, gelb, violett, rosa. Die Füllungen sind meinem Geschmack nach auch delikater, ich kann mich erinnern, dass ich früher nur die mit Sesam mochte, rote Bohnenpaste fand und finde ich immer noch schrecklich. Die Reismehlpaste, die jetzt drin ist, ist jedenfalls gut. Zum Reinbeißen!

Krome alia evoluo estas interesa: delonge mi konas nur verdajn kaj blankajn songpyeon-kuketojn. Simpla rizofaruno estas blanka, en la verda speco artemizio estas aldonita. Ĉi-jare ili estas iomete pli buntaj: blankaj, verdaj, flavaj, violkoloraj, rozkoloraj. La plenigaĵoj estas laŭ mia gusto pli delikataj, mi povas memori, ke antaŭe al mi plaĉis nur la sezamaj, ruĝan fabopaston mi trovis kaj plu trovas terura. La rizofaruna pasto, kiu nuntempe enestas, ĉiuokaze estas bona. Por ekmanĝi!

De Bertilo, 24 Septembro 2007, 12:57

En 1991 Persone eldonis sian duan albumon, En la spegulo. En 1999 ni reeldonis ĝin kiel k-diskon. Sed nun ĝi estas jam elĉerpita, kaj ne ekzistas planoj pri efektiva reeldonado en diska formo.

Tial ni (mi, Martin kaj Anders) decidis, ke ni faru la albumon libere elŝutebla. Mi nun provis realigi tiun ideon uzante la sistemon BitTorrent. Bedaŭrinde mi ege malspertas pri kreado de tiaj t.n. torentoj. Eble vi volas kunhelpi testante la elŝutadon.

Se jes, tiam elŝutu unue la malgrandegan torento-dosieron de En la spegulo. Poste ŝargu ĝin en torento-programon, kaj provu. Mi petas raporti ĉi tie, ĉu io entute okazis. Sciigoj eĉ nur pri komenciĝinta elŝutado estos tre bonvenaj.

Rimarku, ke ne temas pri MP3-dosieroj, sed pri WAV-dosieroj. La kvalito do estas la sama kiel en la k-disko. Pro tio ankaŭ la elŝutaĵo estas tre granda. Temas pri 435 megabitokoj.

Se vi ne jam havas BitTorrent-an programon, tiam provu instali tian. Laŭdire Azureus estas unu el la bonaj, sed ekzistas tre multaj tiaj programoj, kiuj faras la samon.

Notu ankaŭ, ke post elŝutado vi tute rajtos fari kopiojn de En la spegulo kaj doni ilin al aliaj. Sed komercan uzadon kaj kopiadon ni tamen ne permesas.

Aldono: Ŝajnas, ke ne funkciis ĝuste. Mi nun aparte anoncis la torenton ĉe la TTT-ejo de la t.n. spurilo. Eble tio necesas. Eventuale tiuj, kiuj jam ekprovis, devas restartigi siajn torentojn por ke ekfunkciu. Ĉio ĉi estas sufiĉe nova al mi. Mi petas pri pacienco.

Aldono 2: Nun funkcias! Unu persono estas elŝutanta la albumon ĝuste nun. Aliaj estas bonvenaj. Ju pli multaj samtempe partoprenas, des pli rapidas la elŝutado por ĉiuj. Oni elŝutas ne nur de la origino, sed unuj de la aliaj en granda “svarmo”. Tiel funkcias torentoj.

Aldono 3: Eble indas mencii, ke ankaŭ la albumo Povus esti simple estas samamaniere elŝutebla. Krome eblas ambaŭ albumojn torent-elŝuti kune kiel MP3-ojn. Kaj fine la muziko estas aŭskultebla (kaj por iuj elŝutebla) ankaŭ en mia anguleto ĉe Ipernity.

De Birke, 17 Septembro 2007, 16:30

Ein Kolumbarium ist…

  • a) ein Taubenhaus
  • b) ein Gewölbe, in dem Urnen aufbewahrt werden
  • c) ein Krematorium?

La Germana vorto Kolumbarium signifas…

  • a) kolombejo
  • b) volbejo, en kiu oni tenas cindrournojn
  • c) kremaciejo?

Legi la tutan afiŝon »

De Birke, 19 Majo 2007, 11:05

Nun hatten wir groß angekündigt, dass wir wieder da sind – und waren es doch nicht. Ich hatte extra einen Eintrag mit Blumen vorbereitet, aber Bertil war schneller. Aber jetzt die Blumen!

Ni laŭte proklamis, ke ni revenis – sed tamen ni ne estis revenintaj. Mi aparte preparis afiŝon kun floroj, sed Bertilo estis pli rapida. Sed nun la floroj!

Letzte Woche, am 15.5., war Lehrertag hier in Korea.

En la lasta semajno, la 15an de Majo, estis Instruista Tago ĉi tie en Koreujo.

Legi la tutan afiŝon »

De Bertilo, 18 Majo 2007, 23:42

Pri la Eŭrovizia kantokonkurso mi ordinare ne multe interesiĝas, kvankam Svedoj ofte estas tre entuziasmaj pri tiu aranĝo. Plej ofte mi trovas la muzikon sensprita aŭ eĉ malbonega, kaj ĝenerale mi ne ŝatas konkursojn pri muziko.

Legi la tutan afiŝon »

De laadministrantodelablogo, 27 Aprilo 2007, 0:24

La blogopaŭzo ĉe BBBlogo estas finita. La tuta paĝaro ĉe “bertilow.com” nun sukcese transloĝiĝis al nova servilo.

Die Blogpause bei BBBlogo ist vorbei. Die ganze Site “bertilow.com” ist nun erfolgreich auf einem neuen Server.

Ni kaptis la okazon modernigi la tutan blogon ekuzante la plej freŝan version de WordPress kaj ankaŭ novan aspekton kun kelkaj aldonaj luksaĵoj. Espereble ĉio funkcios bone (ne sekvu malbono!).

Wir haben die Gelegenheit genutzt den ganzen Blog mit einer neuen Version von WordPress und mit einem neuen Aussehen einschließlich einigem zusätzlichen Luxus zu modernisieren. Hoffentlich funktioniert alles gut (toi toi toi).

Ĉiaj komentoj estos bonvenaj (krom rubokomentoj, kompreneble…)!

Alle Kommentare sind willkommen (außer natürlich Spamkommentaren…)!

De laadministrantodelablogo, 11 Aprilo 2007, 21:41

“bertilow.com” baldaŭ transloĝiĝos al nova servilo, sed la adreso tamen restos la sama. Dum la transira fazo (ekde nun ĝis ????) tiu ĉi blogo paŭzos, kaj la eblo komenti estos malŝaltita. Espereble vi ne tro enuos.

“bertilow.com” zieht bald auf einen neuen Server um, aber die Adresse bleibt gleich. In der Übergangsphase (ab jetzt bis ???) macht dieses Blog Pause und die Möglichkeit zu kommentieren wird abgeschaltet. Hoffentlich langweilt ihr euch nicht zu sehr.

De Birke, 4 Aprilo 2007, 19:01

Jetzt, wo der Frühling kommt, sind die Rabatten und Blumentöpfe auf den Seouler Straßen meist mit Stiefmütterchen bepflanzt und sehen zum Beispiel so aus:

Nun, kiam venas la printempo, la florbedoj kaj florpotoj sur la Seulaj stratoj estas priplantitaj plejparte per trikoloretoj, kaj aspektas ekzemple jene:

Diese Rabatten und Blumentöpfe sind aber im Unterschied zu den Städten, die ich sonst so kenne, in der kalten Jahreszeit keineswegs leer! Mich hat immer schon sehr fasziniert, dass dort dann verschiedenfarbiger Kohl gepflanzt wird:

Tiuj florbedoj kaj florpotoj, estas, kontraste al tiuj en la urboj, kiujn mi konas, en la malvarma sezono absolute ne malplenaj! Ĉiam tre fascinis min, ke oni tiam plantas diverskolorajn brasikojn tie:

brasikofloroj2.png

Ich habe keine Ahnung, was für ein Kohl das ist. Wahrscheinlich eine Art Zierkohl, oder?

Mi tute ne scias, kiaspeca brasiko tio estas. Verŝajne temas pri speco de senkapa brasiko, ĉu?