Fiŝmanĝaĵo / Fischfutter

Se vi legis la libron “Vojaĝo al Kazohinio”, vi jam scias, kiel oni povas sensentimentale utiligi la homan korpon post la morto, se oni uzas puran racion kaj forgesas pri religiaj kaj aliaj antaŭjuĝoj. Sed oni povas simile agi ankaŭ dum la vivo, kaj tio eĉ povas esti agrabla!

Wenn ihr das Buch “Vojaĝo al Kazohinio” (Reise nach Kasohinien) gelesen habt, wisst ihr, wie man den menschlichen Körper nach dem Tod ganz praktisch wiederverwerten kann, wenn man unsentimentale, nüchterne Vernunft walten und religiöse oder andere Bedenken außer Acht lässt. Ähnliches kann man jedoch auch schon zu Lebzeiten tun, und das kann sogar angenehm sein!

En Seulo ekzistas ĉeno de kafejoj, kiuj nomiĝas “Doctorfish Cafe” – “Kuracistofiŝa Kafejo”. Tien oni povas iri por kafumi, manĝi kukojn k.t.p., kaj lasi sin manĝi de fiŝoj! Tion mi kaj Birke faris antaŭ kelkaj tagoj. Leginte en la Reto pri la mirindaj kuracistaj fiŝoj, ni ne povis rezisti. Tion ni simple devis sperti!

In Seoul existiert eine Cafe-Kette, die sich “Doctorfish Cafe” – “Doktorfisch-Cafe” nennt. Dorthin kann man gehen um Kaffee zu trinken, Kuchen u.a. zu essen und sich von Fischen fressen zu lassen! Das haben Birke und ich vor ein paar Tagen gemacht. Nachdem wir im Netz etwas über die wundersamen Arztfische gelesen hatten, konnten wir nicht widerstehen. Das mussten wir einfach erleben!

Temas pri aparta speco de fiŝetoj, deventantaj el Turkujo kaj kelkaj ĉirkaŭaj landoj. Tiuj fiŝoj, en apartaj cirkonstancoj kun sufiĉe varma akvo, kaj kun manko de ordinaraj manĝaĵoj, ekemas manĝi la haŭton de sinbanantaj homoj. Ili tute konvene tamen manĝas nur la eksterajn jam mortintajn kaj superfluajn partojn de la haŭto. Tion oni fruktuzas interalie en kuracado de la haŭtmalsano psoriazo. Sed ankaŭ nemalsanaj homoj povas igi sin trakti de la kuracistaj fiŝetoj. Plej ofte oni tion faras en apartaj kuracejoj kaj banejoj, sed en Seulo eblas tion sperti eĉ en kafejoj.

Bei den Fischen handelt es sich um eine ganz bestimmte Art, die aus der Türkei und einigen angrenzenden Ländern kommt. Diese Fische fressen, unter besonderen Bedingungen in ziemlich warmem Wasser, gern die Haut von badenden Menschen. Allerdings benagen sie praktischerweise nur die äußeren abgestorbenen und überflüssigen Partien. Das nutzt man unter anderem erfolgreich zur der Heilung der Hautkrankheit Psoriasis. Aber auch Nichtkranke können sich von den Doktorfischchen behandeln lassen. Meistens geschieht das in speziellen Praxen oder Bädern, aber in Seoul ist es sogar möglich, das einmal in Cafes zu erleben.

En la centro de Seulo, proksime de la metrostacio Sincheon, troviĝas unu el tiuj kafejoj, kaj tien ni iris, ĉar proksime de tie estas la lernejo, kie Birke pluevoluigas siajn jam bonajn sciojn de la Korea lingvo.

Im Zentrum von Seoul, nahe der U-Bahn-Station Sincheon, gibt es eins dieser Cafes, und dorthin sind wir gegangen, weil die Sprachschule, in der Birke ihre bereits guten Koreanischkenntnisse weiterentwickelt, ganz in der Nähe ist.

Kiam ni eniris, la kelnerino surprizite salutis nin, demandante, ĉu estas ia speciala tago, ĉar venas tiom da eksterlandanoj. Efektive tie jam estis grupo da Usonanoj. Ni respondis, ke tio tamen estas nura koincido. Sed efektive tiumomente ĉiuj klientoj estis eksterlandanoj. La kelnerino parolis nekutime bone la Anglan, kaj tial mi ne bezonis – kiel ordinare – plene dependi de la Koreaj scioj de Birke.

Als wir reinkamen, begrüßte die Bedienung uns überrascht und fragte, ob es ein besonderer Tag sei, weil so viele Ausländer kommen. Tatsächlich war schon eine Gruppe von Amerikanern da. Wir antworteten, dass das trotzdem nur ein Zufall sei. In der Tat waren aber in diesem Moment alle Kunden Ausländer. Die Kellnerin sprach ungewöhnlich gut Englisch, daher brauchte ich nicht – wie normalerweise – von Birkes guten Koreanischkenntnissen abhängig zu sein.

Ni mendis iom da teo, kaj du kukopecojn, sed la nutra flanko de nia vizito tamen ne tiom interesis nin. Ni ja venis por la fiŝoj! Trinkinte rapide la teon, kaj manĝinte unu el la kukopecoj – sekvante la klarigojn de la kelnerino kaj portante la du mantukojn, kiujn ŝi donis al ni – ni rapide daŭrigis al la sekva paŝo: la piedolavado. Ĝi okazis en specialaj pelvoj ĉe unu flanko de la kafejo. Poste ni ĝojoplene, sed ankaŭ iom hezite, alproksimiĝis al la granda baseno, kiu situis centre de la kafejo.

Wir bestellten etwas Tee und zwei Stück Kuchen, aber die nahrungsmäßige Seite unseres Besuchs interessierte uns trotzdem nicht allzusehr. Wir waren ja wegen der Fische gekommen! Nachdem wir schnell den Tee getrunken und eins der Kuchenstücke verzehrt hatten, gingen wir – entsprechend den Anweisungen der Kellnerin und ausgerüstet mit den beiden Handtüchern, die sie uns gegeben hatte – schnell zum nächsten Schritt über: dem Füßewaschen. Das fand in speziellen Becken auf einer Seite des Cafes statt. Danach näherten wir uns freudig, aber auch ein wenig zögerlich dem großen Becken, das sich in der Mitte des Cafes befand.

Ni eksidis, kaj singarde enmetis la piedojn. Birke estis iom pli rapida, ĉar ŝi fakte jam spertis la fiŝojn unu fojon. Mi sekvis tuj poste.

Wir setzten uns und taten vorsichtig die Füße ins Wasser. Birke war ein bisschen schneller, weil sie genau genommen schon einmal Erfahrungen mit den Fischen gemacht hatte.

Ĉe la baseno

Am Fischbecken

Ĉirkaŭ la piedoj de Birke jam svarmis la evidente tre malsataj fiŝetoj, kaj kiam mi enmetis la miajn, pluraj grupoj da fiŝoj tuj turnis siajn kapojn en mian direkton, kaj alnaĝis. Kiam la unuaj el ili atingis miajn piedfingrojn, mi apenaŭ povis rezisti la emon rapide forigi miajn krurojn el la akvo – pro la tiklo! Ne doloras ilia manĝado, sed ĝi tiklas la haŭton, precipe kiam ili atingas la plandojn. La Usonaninoj, kiuj jam sidis ĉe la transa flanko, ridis, kaj konsilis, ke mi provu hardi min dum la unuaj minutoj, poste laŭdire oni alkutimiĝas. Sed ne estis facile. Mi devis mordi al mi la manojn por povi elteni. Sed post kvin aŭ dek minutoj efektive mi komencis alkutimiĝi, kaj eĉ ekĝui la strangan senton esti manĝata viva.

Die offensichtlich ziemlich hungrigen Fischchen umschwärmten schnell Birkes Füße, und als ich meine hineintat, wandten mehrere Gruppen sofort den Kopf in meine Richtung und kamen angeschwommen. Als die ersten von ihnen meine Zehen erreichten, konnte ich mich kaum beherrschen um nicht schnell meine Füße aus dem Wasser zu ziehen – weil es so kitzelte! Das Nagen der Fischchen tut nicht weh, aber es kitzelt die Haut, besonders an den Fußsohlen. Die Amerikanerinnen, die schon eine Weile auf der anderen Seite saßen, lachten und rieten mir mich während der ersten Minuten zusammenzunehmen, danach sollte man sich daran gewöhnt haben. Aber es war nicht einfach. Ich musste mir in die Hände beißen um es aushalten zu können. Aber nach fünf bis zehn Minuten fing ich wirklich an, mich daran zu gewöhnen und sogar das seltsame Gefühl zu genießen, bei lebendigem Leib gefressen zu werden.

Post iom da tempo mi eĉ kuraĝis proksime rigardi, kiel la etuloj fervore mordetadis:

Ein bisschen später brachte ich sogar den Mut auf, mir näher anzusehen, wie die Tierchen leidenschaftlich an mir herumnagten:

Niaj kvar piedoj – kaj multaj kuracistetoj!

Unsere vier Füße – und viele Ärztchen!

Iom pli proksima studo de la diligenta laboro.

Die fleißige Arbeit ein bisschen mehr aus der Nähe betrachtet.


Kaj finfine mi eĉ aŭdacis enmeti mian manon. Nova stranga tiklosento!

Und schließlich traute ich mich sogar, die Hand ins Wasser zu halten. Ein neues seltsames Kitzelgefühl!

Post la basenumado, pri kiu tute ne estis tempolimo, ni plenumis la lastan paŝon, kiu konsistis el aromoterapia piedobano, kiu laŭdire devas helpi kovri eventualajn vundetojn, kiujn la bonvolaj fiŝetoj eble tamen kreis. Fakte iafoje sentiĝis kvazaŭ ili vere mordas la vivantan haŭton, kaj tial povas esti, ke tiu fina terapio havas sencon. Post tiu piedobano en akvo kun kelkaj gutoj da speciala oleo mi-ne-scias-kia (laŭ Birke lavenda…), oni ne rajtis reiri al la ĉefa baseno. Kredeble tiu oleo ne plaĉas al la fiŝoj.

Nach dem Sitzen am Becken, für das es kein Zeitlimit gab, durchliefen wir die letzte Etappe, die aus einem Aromatherapie-Fußbad bestand, das den Informationen zufolge helfen soll, eventuelle Wunden zu behandeln, die die gutherzigen Fischchen eventuell trotz allem geschlagen haben. Tatsächlich fühlte es sich manchmal so an, als ob sie in die lebende Haut bissen, und deshalb kann es sein, dass diese abschließende Therapie wirklich Sinn hat. Nach dem Fußbad in warmem Wasser mit einigen Tropfen eines speziellen Ich-weiß-nicht-was-Öls (Birke zufolge Lavendel…), durfte man nicht mehr zum großen Bassin. Wahrscheinlich mögen die Fische dieses Öl nicht.

Mi pensas, ke la piedohaŭto nun poste estas iom pli glata. Malnovaj kaloj kaj superfluaj skvamoj ŝajnas esti parte malaperintaj. Sed por plena efiko laŭdire oni devas kuŝi tutkorpe en la akvo kun la fiŝoj dum pluraj horoj ĉiutage dum semajnoj – almenaŭ se oni havas psoriazon. Imagu tion! Sed eĉ tiu mallonga vizito, kiun ni faris, estas neforgesebla kaj finfine tute ĝua sperto. Sendube ni reiros al la Kuracistofiŝa kafejo ankoraŭfoje, kaj mi povas varme rekomendi al ĉiuj provi la senton fariĝi fiŝmanĝaĵo, se vi iam havos eblon renkontiĝi kun kuracistofiŝoj.

Ich finde, dass die Fußhaut nun danach etwas glatter ist. Alte und überflüssige Schuppen scheinen teilweise verschwunden zu sein. Aber für wirklich vollen Effekt, heißt es, muss man mit dem ganzen Körper im Wasser mit den Fischen liegen, mehrere Stunden am Tag, mehrere Wochen lang – zumindest, wenn man Psoriasis hat. Stellt euch das mal vor! Aber auch dieser kurze Besuch, den wir gemacht haben, war eine unvergessliche Erfahrung, die wir letztendlich sehr genossen haben. Ganz sicher gehen wir nochmal in das Doktorfisch Cafe, und ich kann nur allen empfehlen, das Gefühl, Fischfutter zu werden, mal auszuprobieren, wenn ihr die Gelegenheit habt, Bekanntschaft mit den Doktofischen zu machen.

2 pensoj pri “Fiŝmanĝaĵo / Fischfutter”

  1. “Kuracistofiŝa Kafejo,” ĉu? Kia ĉarma ideo—kaj la kafejo kaj via rakonteto pri ĝi.

    Mi scivolas, ĉu tia entrepreno povus sukcesi en ankaŭ Usono. Ial homoj ĉi tie ne naŭziĝas pri mortaj, ekputriĝantaj fiŝoj surpladaj; sed kiam temas pri vivaj, sanaj, tute sendanĝeraj fiŝoj en akvo… Ho, terure!

    Sed ju pli “plia”, des pli alloga. Eble tia kafejo sukcesus, se la reklamistoj povus fanfaroni pri eĉ pli granda, pli rapida, pli efika servo ol ĉe la kuracistofiŝejo.

    Anstataŭ fiŝetoj el Turkujo ĝi havu piranjojn el Brazilo. Kaj anstataŭ “kuracistofiŝoj,” ili estu “ĥirurgofiŝoj”. Tiel oni povus senmensoge aserti, ke ĉe la ĥirurgofiŝa kafejo, klientoj senhaŭtiĝus multe pli rapide—tiel multe, ke eĉ dikuloj baldaŭ trovus sin sveltaj. Ho, jes… nepre sukceso!

  2. Hoss: “ĥirurgofiŝoj”.

    🙂 Brile! Mi deziras al vi multan sukceson en via nova kariero kiel kafejposedanto. 🙂

Komentado estas fermita.