Alle Jahre wieder… / Ĉiun jaron denove…

… stapeln sich hier in Korea zu Weihnachten die Torten vor den Bäckereien.

…stakiĝas ĉi tie en Koreujo al Kristnasko tortoj antaŭ la bakejoj.


“Hallo-Schneemann-Torte”

“Saluton-neĝhomo-torto”

Unsere “Santa-Claus-Chiffon-Torte”

Nia “Sankta-Nikolao-Gazotorto”

“Rudolf-Süßkartoffel-Nr.3″-Torte”. Sagt mal, was seht ihr da vor dem Schneemännchen in den Sahne-Schneewehen? Rehe oder Wale?

“Rudolf-Patato-Numero-3-torto”. Diru do, kion vi vidas tie antaŭ la neĝohomoj en la kremaj neĝodondetoj? Ĉu kapreolojn aŭ balenojn?

Weihnachten war eigentlich im Vergleich zum letzten Jahr wirklich nichts Neues. Alles, was wir schon in unserem Weihnachts-Blogeintrag vom letzten Jahr beschrieben haben, war wieder so. Nur mit dem Unterschied, dass in unserer Gegend jetzt zwei Bäckereien, nämlich “Paris Baguette” und “Tous les Jours” um die Kunden kämpfen. Wir sind zu “Paris Baguette” gegangen, die hatten die hübscheren Torten (aber alle natürlich unglaublich kitschig!). Und sie haben generell auch das bessere Brot, d.h. sie haben überhaupt etwas, was irgendwie den Namen Brot verdient. Man muss da ja schon seine Ansprüche stark herunterschrauben…

Kristnasko mem vere estis nenio nova kompare kun la antaŭa jaro. Ĉio, kion ni priskribis en nia Kristnaska blogaĵo antaŭ unu jaro, estis denove tia – kun la sola diferenco, ke nun interbatalas pri la klientoj du bakejoj en nia najbaraĵo, nome “Paris Baguette” kaj “Tous les Jours”. Ni iris al “Paris Baguette”, ili havis la pli belajn tortojn (sed ĉiuj estis kompreneble nekredebla kiĉaj!). Kaj ili ĝenerale ankaŭ havas la pli bonan panon, t.e. ili entute havas ion, kio iamaniere meritas la nomon “pano”. Oni devas pri tio jam draste mallevi siajn pretendojn…


Wir haben gestern den Heiligen Abend zu zweit mit Torte und Weihnachtsoratorium, dann Kino (“August Rush”), Spaziergang am Chonggyechon, dem Seouler Kanal, und indischem Essen verbracht. Vorbereitungsmäßig nicht zu hektisch, aber auch nicht ganz ohne was – perfekt.

Ni hieraŭ pasigis la Sanktan Vesperon kun torto kaj Kristnaska Oratorio, poste kinejo (“August Rush”), promenado ĉe Chonggyechon, la Seula kanalo, kaj Hinda manĝaĵo. Ne tre hektike rilate al preparlaboroj, sed ankaŭ ne tute senenhava – perfekte.

In der Stadt waren wir übrigens nicht allein, außer uns waren noch Hunderte von anderen Paaren und auch ein paar Familien unterwegs. Denn Weihnachten ist ja hier eigentlich was für Paare. Vor kurzem habe ich einen kleinen Text über Besonderes an Weihnachten in Korea für die Rubrik Monda Mozaiko bei edukado.net, der Seite für Esperanto-Lehrmaterialien, geschrieben. Die Serie heißt “Kristnaska festo tra la tuta mondo” (“Das Weihnachtsfest auf der ganzen Welt”). Im Wesentlichen ist mein Beitrag unser Blogeintrag vom letzten Jahr, nur am Anfang ging es um Paare. Diese Passage schreibe ich hier nochmal, und außerdem auch auf Deutsch:

En la urbo ni cetere ne estis solaj, krom ni estis survoje ankoraŭ centoj da aliaj paroj kaj ankaŭ kelkaj familioj. Ĉar Kristnasko estas ĉi tie afero por paroj. Antaŭ nelonge mi verkis teksteton pri apartaĵoj ĉe Kristnasko en Koreujo por la rubriko “Monda Mozaiko” en edukado.net, la paĝo por Esperantaj instrumaterialoj. La serio nomiĝas “Kristnaska festo tra la tuta mondo”. Esence mi kontribuo estas nia blogaĵo de antaŭ unu jaro, nur komence temis aldone pri paroj. Tiun parton mi skribas ankoraŭfoje ĉi tie, kaj ankaŭ en la Germana:

Als ich vor ein paar Tagen eine kleine Gruppe von Studenten fragte, was sie zu Weihnachten machen, schauten sie sich gegenseitig an und begannen ein bisschen verlegen zu lachen. Ein paar Mutige sagten trotzig: “Nichts. Wir bleiben zu Hause.” Nach weiterem forschenden Fragen erfuhr ich endlich, dass meine Frage einen wunden Punkt berührt hatte – die meisten von ihnen haben im Moment keinen Freund oder keine Freundin. Also haben sie auch niemanden, mit dem sie einen schönen Heiligen Abend verbringen können.
Hier in Korea verbringt man den Heiligen Abend nicht – wie in Deutschland – mit der Familie. Man feiert entweder mit der Kirchengemeinde in der Kirche oder als Paar. In Deutschland fahren Paare oft getrennt nach Hause zur eigenen Familie, hier verbringen sie gemeinsam einen romantischen Abend indem sie schick essen oder ins Kino gehen. Sie schenken sich auch was. Und sie essen oft gemeinsam Torte.

Kiam mi antaŭ kelkaj tagoj demandis al malgranda grupo de studentoj, kion ili faros dum Kristnasko, ili rigardis unu la alian kaj komencis ridi iom embarasite. Kelkaj kuraĝuloj spiteme diris: “Nenion. Ni restos hejme.” Post plia esplorado mi finfine eksciis, ke mia demando tuŝis tiklan punkton – ili momente plejparte ne havas amamikon. Sekve ili ne havas kunulon por pasigi belan kristnaskan vesperon.
Ĉi tie en Koreujo la Sanktan Vesperon oni ne pasigas – kiel en Germanujo – kun la familio. Oni festas ĝin aŭ en la preĝejo kun la religia komunumo, aŭ pare. En Germanujo paroj dise veturas hejmen al la propra familio, ĉi tie ili kuniĝas kaj pasigas romantikan vesperon manĝante bele aŭ irante en kinejon. Ili ankaû donacas ion unu al la alia. Kaj ofte manĝas torton kune.

Und wirklich – viele der Paare gestern hatten beim Spaziergang eine Torte dabei.
Offizieller Weihnachtsfeiertag ist übrigens heute.

Kaj vere – multaj el la paroj kunportis torton dum la promenado hieraŭ.
Oficiala Kristnaska festotago estas cetere hodiaŭ.