Etikeda arkivo por 'administrado'

De Bertilo, 8 Marto 2008, 17:53

BBBlogo kaj la tuta “bertilow.com” nun loĝas en nova servilo. Vi trovos interalie novan version 14.1 de PMEG.
La tuta teknika bazo estas grave ŝanĝita. Espereble ĉio ruliĝos pli rapide. Sed povas esti, ke aperos komencaj problemoj. Ne hezitu raporti (al “bertilow” ĉe “gmail.com”), se io ŝajnas ne funkcii ĝuste.

De laadministrantodelablogo, 27 Aprilo 2007, 0:24

La blogopaŭzo ĉe BBBlogo estas finita. La tuta paĝaro ĉe “bertilow.com” nun sukcese transloĝiĝis al nova servilo.
Die Blogpause bei BBBlogo ist vorbei. Die ganze Site “bertilow.com” ist nun erfolgreich auf einem neuen Server.
Ni kaptis la okazon modernigi la tutan blogon ekuzante la plej freŝan version de WordPress kaj ankaŭ novan aspekton kun kelkaj aldonaj luksaĵoj. [...]

De laadministrantodelablogo, 11 Aprilo 2007, 21:41

“bertilow.com” baldaŭ transloĝiĝos al nova servilo, sed la adreso tamen restos la sama. Dum la transira fazo (ekde nun ĝis ????) tiu ĉi blogo paŭzos, kaj la eblo komenti estos malŝaltita. Espereble vi ne tro enuos.
“bertilow.com” zieht bald auf einen neuen Server um, aber die Adresse bleibt gleich. In der Übergangsphase (ab jetzt bis ???) [...]

De Bertilo, 25 Novembro 2006, 5:55

Mi ĵus instalis novan version de la programo WordPress, kiu funkciigas tiun ĉi blogon. / Ich habe gerade eine neue Version des Programms WordPress installiert, mit dem dieses Blog funktioniert.

De Bertilo, 6 Novembro 2005, 0:50

Lastatempe ni havis problemojn pri lavango da rubaj trudkomentoj (spamo). Ni devis multe klopodi por kontraŭbatali tiun peston, daŭre forviŝante frenezajn komentojn, precipe en la Angla lingvo. Por fari tion ni uzis krudan liston de vortoj, kiujn oni ne rajtis uzi en komentoj (praktike temis nur pri Anglaj vortoj). Tio tamen ne estis tre efika [...]

De Birke, 26 Aŭgusto 2005, 23:08

Wir bekommen von Zeit zu Zeit Spam-Kommentare, nicht allzu viel, aber es werden leider immer mehr – trotz Filtern. Nun haben wir uns dafür entschieden, Erstkommentare generell immer zu überprüfen bevor wir sie absegnen. Das heißt, wenn jemand noch nie bei uns kommentiert hat, dann kommt der erste Kommentar zunächst in eine Warteschleife [...]

De Bertilo, 26 Aŭgusto 2005, 22:56

Mi malŝaltis komentadon, dum la tuta TTT-ejo estis transloĝiĝanta al nova servilo. Nun la transloĝiĝo estas plenumita, kaj denove eblas komenti.
Ich habe die Möglichkeit Kommentare zu schreiben abgeschaltet, als meine Seiten auf einen anderen Server umgezogen sind. Nun ist der Umzug vollendet, und Kommentare sind wieder möglich.

De Bertilo, 6 Marto 2005, 20:32

Ŝajnas, ke la ĝisdatigo de WordPress bone sukcesis. Nun ruliĝas ĉi tie en la fono Wordpress 1.5. Se vi trovos strangaĵojn aŭ ion, kio ne bone funkcias, tiam mi petas komenti pri tio (aŭ en plej malbona okazo alskribi min retpoŝte: “bertilow” ĉe “gmail.com”).
Es sieht so aus, als ob die Aktualisierung von WordPress geklappt hat. [...]

De Bertilo, 6 Marto 2005, 16:48

Mi ĝuste nun provas instali la novan version 1.5 de nia blogoprogramo Wordpress. Tial ne eblas nun komenti (komentado nun estas denove ŝaltita), kaj dum iom da tempo multaj aferoj tute ne funkcios ĉi tie. Iomete da pacienco, mi petas…
Ich versuche gerade die neue Version 1.5 unseres Blogprogramms Wordpress zu installieren. Deshalb kann man [...]

De Bertilo, 25 Oktobro 2004, 20:46

Mi ĵus aldonis kape de ĉiu blogpaĝo bildon hazarde elektitan el la aro de bildoj, kiujn ni jam ie uzas en niaj blogafiŝoj. Kiel kutime tiu bildo estas nur malgranda versio kun hiperligo al la plengranda bildo (alklaku k.s.).
Ich habe gerade auf jeder Seite ein Bild eingefügt, das per Zufall aus den Bildern ausgewählt wird, [...]

De Bertilo, 16 Oktobro 2004, 10:35

Mi ĵus ŝanĝis kelkajn aferojn pri datoj kaj horoj en la blogo.
Ich habe gerade ein paar Dinge bei Datum und Uhrzeit im Blog geändert.
Antaŭe la datoj aperis en formo, kiun eble iuj legantoj povus miskompreni. Nun ĝi aperas kun la monato en vorta formo (tamen ĉiam en Esperanto – niaj Germanlingvaj legantoj espereble tamen komprenos). [...]

De Bertilo, 26 Septembro 2004, 9:00

Saluton karaj amikoj! / Hallo, liebe Freunde!
Jen nova blogo de Birke kaj Bertilo. Ni ĵus instalis ĝin, kaj ni intencas ĉi tie rakonti pri nia nova vivo en Koreujo (parte jam retrorigarde al la unuaj semajnoj), sed verŝajne ankaŭ multaj diversaj aliaj temoj estos traktataj.
Hier ist das neue Blog von Birke und Bertil. Wir haben [...]