Ĝisdatigita blogo

Ŝajnas, ke la ĝisdatigo de WordPress bone sukcesis. Nun ruliĝas ĉi tie en la fono WordPress 1.5. Se vi trovos strangaĵojn aŭ ion, kio ne bone funkcias, tiam mi petas komenti pri tio (aŭ en plej malbona okazo alskribi min retpoŝte: “bertilow” ĉe “gmail.com”).

Es sieht so aus, als ob die Aktualisierung von WordPress geklappt hat. Nun läuft hier das Programm WordPress 1.5. Wenn ihr etwas Seltsames findet, oder etwas, das nicht gut funktioniert, dann kommentiert das bitte (oder im schlimmsten Fall schreibt mir an: “bertilow” bei “gmail.com”).

La Esperanta bloga mondo ŝajne nun eksplode kreskas. Ĉe LiveJournal estas preskaŭ nenombrebla aro da Esperantistoj (kaj ankaŭ Esperanto-interesitoj), kaj ankoraŭ multaj aliaj havas blogojn aliloke, ekz. en propra servilo. WordPress estas unu el la plej popularaj blogaj programoj. Se ankaŭ vi volas blogi per WordPress en Esperanto, tiam vi povas elŝuti mian Esperantigon de WordPress. Ĝi estas iom rapide farita, kaj do ne miru, se vi trovos erarojn kaj mankojn. La tuto estas pakita. Do, unue malzipu (per zip-programo), kaj poste legu la klarigojn en “legumin.txt”. Ĝojan blogadon!

Die Esperanto-Blogwelt wächst nun anscheinend explosionsartig. Bei LiveJournal gibt es eine fast unzählbare Menge Esperantisten (und Esperanto-Interessierte), und noch viele andere haben woanders ein Blog, z.B. auf dem eigenen Server. WordPress ist eins der populärsten Blogprogramme. Wenn auch ihr mit WordPress in Esperanto ein Blog führen wollt, dann könnt ihr meine Esperanto-Version von WordPress herunterladen. Sie ist ein bisschen schnell gemacht, also wundert euch nicht, wenn ihr Fehler findet oder wenn etwas fehlt. Das Ganze ist verpackt. Ihr müsst es erst auspacken (mit einem zip-Programm), dann lest die Erklärungen in “legumin.txt”. Fröhliches Bloggen!

2 pensoj pri “Ĝisdatigita blogo”

  1. Eble miaj okuloj trompas min, sed ŝajnas al mi, ke la flava koloro estas pli akra ol antaŭe. Tio ĝenas, ĉar ĝi ja estas malantaŭa koloro.

  2. Gunnar skribis:

    Eble miaj okuloj trompas min, sed ŝajnas al mi, ke la flava koloro estas pli akra ol antaŭe

    Viaj okuloj estas tute bonstataj, efektive pli bonstataj ol la miaj, ĉar vi rimarkis, dum mi ne, ke la fonbildo, kiu antaŭe estis ekz. en la flanka panelo, ne plu montriĝas. Vi do notis ankoraŭ unu cimon en mia adapto de WordPress 1.5 (en kiu pluraj aferoj pri la aspektigado funkcias alie ol antaŭe). Nun mi korektis la adreson de la fonbildo (kies flavo estas malpli akra ol la surogata koloro, kiu aperas, se la bildo ne atingeblas). Dankon pro la atentigo!

Komentado estas fermita.