Beim ersten Kommentar / Je la unua komento

Wir bekommen von Zeit zu Zeit Spam-Kommentare, nicht allzu viel, aber es werden leider immer mehr – trotz Filtern. 🙁 Nun haben wir uns dafür entschieden, Erstkommentare generell immer zu überprüfen bevor wir sie absegnen. Das heißt, wenn jemand noch nie bei uns kommentiert hat, dann kommt der erste Kommentar zunächst in eine Warteschleife bis wir ihn bestätigen. Weitere Kommentare sind dann kein Problem mehr und erscheinen sofort.

Ni de tempo al tempo ricevas rubo-komentojn, ne tro multajn, sed ili bedaŭrinde fariĝas ĉiam pli multaj – malgraŭ filtriloj. 🙁 Ni nun decidis ĉiam kontroli unuajn komentojn antaŭ ol ni ilin aprobas. Tio signifas, ke kiam iu ankoraŭ ne lasis ĉe ni komenton, la unua komento unue iras en atendovicon, ĝis ni aprobas ĝin. Pliaj komentoj tiam ne plu estos problemo kaj aperos tuj.

Allerdings haben wir gerade festgestellt, dass die Benachrichtigung per E-Mail nicht so funktioniert, wie sie eigentlich sollte. Keine Ahnung, warum das so ist. So müssen wir uns nun erst daran gewöhnen, von Zeit zu Zeit die Kommentarliste anzusehen und Kommentare zu bestätigen. So kann es passieren, dass Erstkommentare manchmal ein bisschen schmoren müssen. Das ist keine böse Absicht. Wir arbeiten dran, die Durchsicht zur Routine werden zu lassen.

Ni tamen ĵus konstatis, ke la avertado per retpoŝto ne tiel funkcias, kiel ĝi devus. Diablo scias, kial. Tial ni nun unue devas alkutimiĝi de tempo al tempo rigardi la komentoliston kaj aprobi komentojn. Tial povos okazi, ke unuaj komentoj foje iom devas bakiĝi. Ni ne havas en tio malbonajn intencojn. Ni laboras por ke la kontrolado fariĝu rutino.

3 pensoj pri “Beim ersten Kommentar / Je la unua komento”

  1. Nu bone, mi elprovas mian bonŝancon, farante la unuan komenton post la teknikaj ŝanĝoj. Spamokomentoj estas jam delonge problemo; sed ĉu vi sciis, ke intertempe eĉ ekzistas spamoblogoj?

  2. Gunnar skribis:
    > Nu bone, mi elprovas mian bonŝancon, farante la unuan komenton post la teknikaj ŝanĝoj.

    Vi kompreneble ja estas jam registrita kiel fidela komentanto kaj ĉirkaŭiras la atendovicon. La kalkulo pri unuaj komentoj validas por ĉiuj komentoj ekde la komenco de nia blogo.

    > Spamokomentoj estas jam delonge problemo

    Jes, mi scias tion. Mi devintus skribi “ANKAŬ ni de tempo al tempo ricevas rubo-komentojn”.

    > sed ĉu vi sciis, ke intertempe eĉ ekzistas spamoblogoj?

    Ne, mi ne sciis.

Komentado estas fermita.