PMEG 15.3 = PMEG 2022

Mi ĵus lanĉis version 15.3 de PMEG sub la nomo PMEG 2022. Ĝi estas havebla en la ordinara versio Interreta, kaj ankaŭ elŝutebla kiel HTML kaj kiel PDF. Kiel PDF estas havebla ankaŭ PMEG 2020, kiu ekzistas ankaŭ kiel libro eldonita de E@I.

La ŝanĝoj en PMEG 2022 ne estas tre grandaj. La precipa kialo, ke mi lanĉis ĝin jam nun, estis la neceso adapti la fontindikojn de ĉiuj zamenhofaj ekzemploj el la teksto La batalo de l’ vivo. Tio necesis, ĉar mi samtempe anstataŭigis la tekston de tiu verko en la Tekstaro de Esperanto. Tie nun estas la origina zamenhofa versio de tiu traduko el 1891. Antaŭe en la Tekstaro estis la teksto de posta eldono, kiu enhavas multajn ŝanĝojn ne-zamenhofajn. Mi tamen kaptis la okazon realigi kelkajn aliajn ŝanĝojn kaj kompletigojn de la enhavo de PMEG.

Nun miaj tri ĉefaj Esperantaj projektoj praktike kunfandiĝis en unu solan kompleksan projekton: PMEG + Tekstaro de Esperanto + PIV (redaktado de la sekva eldono). Kaj PMEG, kaj la redaktata versio de PIV enhavas ligilojn al tekstoj en la Tekstaro, kaj tiamaniere la tri projektoj evoluas kune.

La oficiala versio de PIV estas tamen PIV 2020, kiu estas legebla ĉe vortaro.net. La redaktata versio ankoraŭ ne estas publike alirebla. Sed oni povas iom legi pri la laboro en la PIV-blogo.