PMEG 2023

39.1.35. TET

“Muzikaĵo por grupo kun certa nombro de muzikistoj”. Proponita por uzo ĉe nombraj vortetoj: du duteto = “muzikaĵo por duopo”, tri triteto, kvar kvarteto, kvin kvinteto k.t.p. Jam ekzistas la nekunmetitaj (internaciaj) vortoj dueto (2), terceto (3), kvarteto (4), kvinteto (5), seksteto° (6), septeto (7) kaj okteto (8), el kiuj kelkaj estas samformaj kun la responda vorto farita per la sufikso TET. Kaj la nekunmetitaj vortoj, kaj tiuj formitaj per TET, estas iafoje uzataj ankaŭ por grupo el tiom da muzikistoj. Estas preferinde uzi la sufiksojn OP kaj : duopo, triopo, kvaropo k.t.p. por grupoj; duopaĵo, triopaĵo, kvaropaĵo k.t.p. por muzikaĵoj. Komparu kun OL kaj T.