PMEG 2024
39.1.36. UK°
“Kastrita virbesto”. Proponita sed malmulte uzata sufikso: bovo → *bovuko* = “kastrita bovo”, virkato → *virkatuko*. Eventuale oni povus uzi UK ankaŭ por “bestino kies generpovo estas (intence) forigita”: ĉevalino → *ĉevalinuko*. Normale oni uzas la prefikson EKS: eksvirkato, ekskoko, eksĉevalino.