PMEG 2023

33.4.1.1. Rilata kiu

  • La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega.FE.31 La kiu-frazo estas rekta priskribo de la vorto bastono. La tuto estas kunigo de du frazoj: La fera bastono, estas nun brule varmega. + La fera bastono kuŝis en la forno. La sama bastono rolas en ambaŭ frazoj. En la subfrazo oni uzas rilatan kiu por reprezenti la bastonon. Oni povas anstataŭe uzi participan priskribon: La fera bastono kuŝinta en la forno estas nun brule varmega.

  • En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon.FA1.13En unu vilaĝo loĝis du viroj. + La du viroj havis la saman nomon. Oni uzas kiuj, ĉar ĝi reprezentas multe-nombran vorton.

  • Ili prenis la monon, kiun Johano donis al ili.FA1.63Ili prenis la monon. + Johano donis al ili la monon. (= Ili prenis la monon donitan al ili de Johano.) Oni uzas kiun kun N-finaĵo, ĉar ĝi rolas kiel objekto en la subfrazo.

  • Ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis.FA1.53 La frazparto la plej bela knabino rolas kiel perverba priskribo (sen N-finaĵo) en la ĉeffrazo. En la rilata subfrazo oni tamen uzas kiun kun N-finaĵo, ĉar ĝi tie rolas kiel objekto.

  • Ekzistas ankoraŭ aliaj, pri kiuj ni ne parolos.FK.278 Ekzistas ankoraŭ aliaj. Pri ili ni ne parolos. Oni uzas pri antaŭ kiuj, ĉar ĝi rolas kiel pri-komplemento en la subfrazo.

  • Li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, ĉe kiu servi estas afero nur honora kaj profita.FA4.177Li estas rigardata kiel vigla maljuna sinjoro. + Servi ĉe la vigla maljuna sinjoro estas afero nur honora kaj profita. Kiu estas ĉe-komplemento de servi.

  • De tie oni iris en ĉambron, la muroj de kiu estis kovritaj per porka ledo.De tie oni iris en ĉambron. + La muroj de la ĉambro estis kovritaj per porka ledo. De kiu estas poseda priskribo de la muroj kaj devas stari post la muroj. Ĉi tiaj subfrazoj estas tre maloportunaj, ĉar de kiu staras tro longe for de la komenco de la subfrazo. La subfrazo do ne havas klaran frazenkondukilon. Por eviti tion oni plej ofte uzas kies anstataŭ de kiu(j): De tie oni iris en ĉambron, kies muroj estis kovritaj per porka ledo.FA2.145

Kiu rilate al alia tabelvorto «

Ofte la priskribata vorto en la ĉeffrazo estas tiu aŭ alia tabelvortoj je U:

  • Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.PE.734

  • La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.M.147

  • Mi nun havas tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi povus konfidi.BV.67

  • Ĉiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu.Kr2.23

Ofte O-vorto, kiu estas priskribata de rilata kiu-frazo, havas tiu kiel difinilon antaŭ si. Tiu emfazas la rilaton al la kiu-frazo:

  • Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian infanon.M.198Ŝi kisis tiun manon. + Tiu mano ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian infanon.

  • Ŝi [...] kantadis tiujn kantojn, kiujn ŝi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis.FA1.226Ŝi kantadis tiujn kantojn. + Tiujn kantojn ŝi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis.

  • Post duonhoro [...] ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu nun ŝi supreniras.M.19

Kiu-frazo povas ankaŭ priskribi tabelvorton je A, kiu rolas O-vortece:

  • Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por manĝo, ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj estas tute superfluaj.FA3.19 Oni povus diri, ke O-vorto estas subkomprenata: ...ekzistas ankaŭ tiaj kreskaĵoj, kiuj estas... (en la kunteksto estas evidente, ke temas pri diversaj kreskaĵoj).

Oni povas ankaŭ uzi rilatan kia por priskribi tia, se temas klare pri eco.

Kiu rilate al persona pronomo «

Rilataj kiu-frazoj ankaŭ povas priskribi personan pronomon:

  • Ŝi hontis, ke ŝi, kiu estas tiel elegante vestita, havas kiel patrinon tian almozulan virinon, kiu kolektas lignon.FA4.92

  • Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, aranĝas tablon por la Feliĉo, kaj faras verŝon por la Destino – vin Mi destinos por la glavo.Jr.21

  • Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, hodiaŭ ni preĝas.OV.589

Malfacile disigeblaj frazoj «

Ofte estas malfacile disigi rilatan kiu-frazon de la ĉeffrazo, ĉar la signifo dependas de ambaŭ frazoj kune:

  • Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo.FE.19Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon. + La arĝenta vazo estis en la loĝejo. La du apartigitaj frazoj tre malbone esprimas la celitan sencon. La kiu-frazo estas bezonata por limigi la signifon de la frazparto la plej belan arĝentan vazon.

  • Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11 Se oni disigas, la senco perdiĝas: Ĉiu povis pensi, ke li vidas la patrinon. + Ĉiu ŝin vidis. Ne ĉiu tiel pensis. Ne ĉiu ŝin vidis.

Iuj ne metas komojn antaŭ (kaj post) kiu-frazo necesa por la signifo de la tuta frazo. Pri tio tamen ne ekzistas reguloj. Oni povas ĉiam meti komojn.

Malproksimaj kiu-frazoj «

Rilata kiu-frazo normale staras tuj post la priskribata vorto, sed iafoje en alia pozicio, ekz. en la komenco de la tuta frazo. Tiam la priskribata vorto ordinare estas tiu aŭ havas tiu antaŭ si:

  • Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas.PE.497Tiu, kiun malĝojo ne turmentis, ne sentas ĝojon.

  • Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.PE.1216Neniu aplaŭdas tiun, kiu mem sin laŭdas.

  • Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn.FAnt.46Al tiu, kiu volas perfektiĝi en Esperanto, mi rekomendas...

  • Nur tiujn vi povas manĝi el ĉiuj moviĝantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede.Lv.11El ĉiuj moviĝantoj vi povas manĝi nur tiujn, kiuj havas flugilojn...

  • La franca lingvo videble estis tiu [scio] el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe.M.24

Sola tiu estas tamen iafoje subkomprenata en ĉi tiaj frazoj.

Tiu antaŭ O-vorto povas helpi montri, al kiu vorto la kiu-frazo rilatas, se la kiu-frazo ial ne troviĝas tuj post la priskribata vorto:

  • Tiu bela domo ĉe la maro, kiun ni vizitis pasintsomere, bedaŭrinde estis bruligita. Tiu helpas montri, ke la kiu-frazo priskribas la vorton domo, ne maro.

Se tiu ial ne konvenas, oni povas anstataŭe ripeti post kiu O-vorton, kiu montras klare pri kio temas. Kiu tiam rolas kiel difinilo de tiu O-vorto:

  • La sola infano de mia amiko, kiun infanon vi vidis ĉe mi antaŭ nelonge, mortis hieraŭ. Se oni ne aldonus la vorton infanon post kiun, oni pensus, ke vi vidis la amikon, ĉar la kiu-frazo staras tuj post amiko. Oni malemas diri tiu sola infano, ĉar tiam sonus kvazaŭ ekzistus pli ol unu sola infano. Eble pli bona elturniĝo estas ekz.: La sola infano de mia amiko, tiu infano, kiun vi vidis ĉe mi antaŭ nelonge, mortis hieraŭ.

Kiam rilata kiu-frazo troviĝas frazkomence, oni iafoje metas la priskribatan O-vorton post kiu en la subfrazo. En la ĉeffrazo restas nur tiu. Tio estas tre speciala frazturno uzata preskaŭ nur en skriba lingvo, kaj eĉ tie nur tre malofte: Kiu hundo bojas, tiu ne mordas.Tiu hundo, kiu bojas, ne mordas.

Iafoje frazkomenca kiu-frazo povas rilati al ties en la ĉeffrazo:

  • Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj vulturoj!Rt.121

Sed oni ne uzas kiu-frazon post ties. Oni ne diras ekz.: *Ties hejmo, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj.* Sed: La hejmo de tiu, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj. Oni ankaŭ ne diras: *Ĉi tiu domo estas ties, kiu helpis nin.* Sed: Ĉi tiu domo apartenas al tiu, kiu helpis nin.

Pli ol unu rilata kiu-frazo «

Iafoje unu ĉefvorto estas priskribata de pli ol unu rilata kiu-frazo. Normale oni por klareco almetas kunligan vorteton, ekz. kajsed:

  • Hieraŭ mi vidis viron, kiu promenis sur la strato, kaj kiu portis grandan valizon. Ambaŭ kiu-frazoj priskribas la vorton viron.

  • Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus.LR.146A Tri kiu-frazoj priskribas la frazparton diversajn esprimojn.

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino.FE.32

Se estas pli ol du rilataj kiu-frazoj, sufiĉas meti kunligilon antaŭ la lasta kiu-frazo:

  • Jen estas afero, kiu estas tre utila, kiu helpos vin en multaj okazoj, kaj kiun vi tre zorge gardu. Ĉiuj tri kiu-frazoj priskribas la vorton afero.

Ne forlasu rilatan kiu «

Ne forlasu rilatan kiu. En iuj lingvoj tio estas ebla, sed en Esperanto ne.

Plurakontaj kiu-frazoj «

Rilata kiu-frazo rolas kiel rekta priskribo. Ordinare ĝi iel helpas identigi la priskribatan aferon, aŭ montras ian karakterizon de ĝi. Sed iuj rilataj kiu-frazoj estas pli malforte ligitaj al la priskribata vorto. Tia kiu-frazo simple daŭrigas la rakontadon. Oni same bone povas uzi apartan ĉeffrazon:

  • Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro.M.22Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kaj tiu (poste) leviĝis...

  • La patro ŝovis sin sub la felon, per kiu li sin kovris.FA4.83La patro ŝovis sin sub la felon, kaj li kovris sin per ĝi.

  • Venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki.FE.15Venis al ŝi malriĉa virino. Ŝi petis ŝin, ke...

  • Kelkaj estimataj scienculoj per sugestio falis en kaptilon, el kiu ili tamen baldaŭ retiriĝis.L2.218...falis en kaptilon, sed ili tamen baldaŭ retiriĝis el ĝi.

En plurakontaj kiu-frazoj oni iafoje aldonas O-vorton post kiu, por iel klarigi la priskribatan aferon. Kiu tiam rolas kiel difinilo de la aldonita O-vorto. Tian aldonan O-vorton oni uzas nur malofte, sed se la priskribata vorto estas propra nomo, tio okazas iom malpli malofte. Alternative oni povas meti la klarigan O-vorton kiel apudmeton post la priskribata vorto:

  • Li ŝuldas al mi mil eŭrojn, kiun sumon li ne repagis malgraŭ plurfoja rememorigo.Li ŝuldas al mi mil eŭrojn. Tiun sumon li ne repagis... Sen la klariga vorto sumon la frazo fariĝus: ...mil eŭrojn, kiujn li ne repagis... (kun J-finaĵo). Alia alternativo estas: ...mil eŭrojn, sumon, kiun li ne... Tiam sumon rolas kiel apudmeto de mil eŭrojn.

  • Mi iris ankaŭ al Kioto, kiu urbo tre plaĉis al mi.Mi iris ankaŭ al Kioto. Tiu urbo tre plaĉis al mi. Oni povas ankaŭ diri: ...al Kioto, kiu tre plaĉis al mi. Aŭ: ...al Kioto, urbo, kiu tre plaĉis al mi. La aldono de urbo povas esti utila, se la aŭskultanto eble ne scias, kio estas Kioto.

  • Mi tre ŝatas Ĉadon kaj Kenjon, kiujn landojn mi vizitis plurfoje. Aŭ: Mi tre ŝatas Ĉadon kaj Kenjon, landojn, kiujn mi vizitis plurfoje.

Emfazaj frazturnoj «

Ekzistas speciala emfaza frazturno, en kiu oni uzas prezenton per la verbo esti plus rilatan subfrazon kun kiu:

  • Li decidas pri ĉi tiaj aferoj. Estas li, kiu decidas pri ĉi tiaj aferoj. La ĉeffrazo estas li prezentas la subjekton emfaze. La kiu-frazo rakontas ion pri li.

  • Ne, Pjotr Ivanoviĉ, estis mi, kiu diris “he!”Rz.14

Tiajn frazturnojn oni ne trouzu. Ofte oni povas emfazi pli facile per la vortordo: Pri ĉi tiaj aferoj decidas li. Legu pli pri vortordo kaj emfazado.

Oni simile uzas ankaŭ rilatan kio en emfazaj frazturnoj.