PMEG 2024
33.4.1. Rilataj kiu, kio kaj kies
Subfrazo povas roli kiel rekta priskribo de O-vorto aŭ O-vorteca vorteto. Se la priskribata afero mem rolas ankaŭ en la subfrazo, tiam oni uzas rilatan kiu, kio aŭ kies por enkonduki la subfrazon. Kiu, kio aŭ kies reprezentas la priskribatan aferon en la subfrazo. La subfrazo staras plej ofte tuj post tio, kion ĝi priskribas.