 PMEG 2024
PMEG 2024
12.1.3. Perverba priskribo
Perverba priskribo estas frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la objekton pere de la ĉefverbo. Perverba priskribo normale estas frazparto sen rolmontrilo:
- Ŝi estis terure malbela.FA1.5 Terure malbela estas priskribo de ŝi. La priskribo estas perata de la verbo estis. 
- La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.FE.33 Fianĉino estas priskribo de la juna vidvino pere de la verbo fariĝis. 
- La ĝojo kaj surprizo faris lin muta!FA3.90 Muta priskribas lin pere de la verbo faris. 
- Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo.FE.35 Tolaĵo estas perverba priskribo de la objektoj (ĉemizojn, kolumojn ...). La priskribon peras la verbo nomas. 
Legu detale pri perverba priskribo.