PMEG 2023

12.1.4. Identiga priskribo

Identiga priskribo estas postmetita rekta priskribo de O-vorto. Ĝi montras la identecon de la afero. Identiga priskribo estu sen rolmontrilo:

  • Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto.FE.39 Berto estas identiga priskribo de la vorto fraŭlino.

  • En la lingvo “Esperanto” ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo.FE.22 La nomo Esperanto estas identiga priskribo de la vorto lingvo.

  • Ili vizitis la insulon Gronlando.

Legu detale pri identiga priskribo.