PMEG 2023

25.1. Perverba priskribo

Normalaj priskriboj estas rektaj. Rekta priskribo estas parto de la sama frazparto kiel la priskribata ĉefvorto. Sed priskribo ankaŭ povas esti ligata al la priskribata afero pere de verbo.

Perverbe priskribata afero estas normale la subjekto de la frazo, sed ankaŭ objekto povas havi perverban priskribon.

Perverba priskribo ne havas la rolfinaĵon N, kaj nur en kelkaj okazoj aperas rolvorteto antaŭ perverba priskribo.