Kiel fari TTT-paĝojn

Enkonduka leciono

Tiu ĉi paĝo estas enkonduka “gustuma” leciono. La kodo, kiun mi ĉi tie montros, ne estas tute kompleta, sed ĝi funkcios en ĉiu ajn TTT-legilo. Poste vi lernos, kiel fari strikte korektajn paĝojn.

Bezonataj programoj

Tekstoredaktilo

Unue vi bezonas tekstoredaktilon. Mi ne parolas pri speciala programo por TTT-paĝoj, sed pri simpla redaktilo por t.n. plata teksto. Tia programo ekzistas en ĉiu ajn komputilo. Per la tekstoredaktilo vi skribos la kodon, konservos ĝin surdiske, kaj poste rigardos la rezulton per TTT-legilo.

Noto: En Vindozo ekzistas ekzemple la redaktilo “Notepad”. Sed “Notepad” povas foje fari strangajn aferojn, kaj mi rekomendas serĉi kaj instali pli bonan tekstoredaktilon. En ĉiu ajn Uniksa kaj Linuksa komputilo haveblas ekzemple “vi” aŭ “vim”, kiuj estas tre bonaj, sed oni bezonas iom lerni por povi uzi ilin. Pli facila estas ekz. “Kate”. Estas multegaj alternativoj.

TTT-legilo

Due vi bezonas TTT-legilon (retumilon). Ankaŭ tiaj programoj ekzistas nuntempe en praktike ĉiu komputilo. TTT-legilo interpretas la kodon de TTT-paĝo, kaj ĝin prezentas iel al la leganto. Diversaj legiloj prezentas en diversaj manieroj. Tio estas bona afero, ĉar diversaj legantoj havas diversajn gustojn, preferojn kaj bezonojn.

Noto: En Vindozo estas ekzemple la programo “Internet Explorer”. En multaj diversaj komputiloj ekzistas ia versio de la TTT-legilo Fajrovulpo. Precipe en Uniksaj kaj Linuksaj komputiloj ekzistas la bonega simpla TTT-legilo “Lynx”. Kaj nuntempe haveblas por praktike ĉiu ajn komputilo la nova bonega TTT-legilo Fajrovulpo. Plia alternativo estas la legilo “Operao”. En Makintoŝaj komputiloj haveblas la legilo "Safari". Oni povus nomi ankoraŭ multajn.

Praktika provo

Jen ekzemplo de tre simpla XHTML-kodo:

<html>

  <head>

    <title>Mia unua TTT-pagho</title>

  </head>

  <body>

    <h1>Jen la cheftitolo.</h1>

    <p>Jen iom da teksto.</p>

    <p>Jen dua alineo kun teksto.</p>

  </body>

</html>

Kopiu tiun kodon en vian tekstoredaktilon, konservu ĝin surdiske kun ia konvena nomo, ekzemple “testo1.html” (prefere kun “.html”-sufikso). Poste uzu TTT-legilon por legi ĝin.

Vi vidos, ke la TTT-legilo prezentas tion, kio troviĝas inter la kodaĵoj <h1> kaj </h1> en unu maniero, kaj tion, kio troviĝas inter <p> kaj </p> en tute alia maniero.

Elementoj

Ĉiu elemento de TTT-paĝo konsistas el komenca marko, enhavo kaj fina marko. Ekz.:

<p>Teksto</p>

<p> estas la komenca marko. La vorto Teksto estas la enhavo. Kaj </p> estas la fina marko. La tuto estas elemento, nome p-elemento (p signifas “alineo”, laŭ la Angla “paragraph”).

Noto: Rimarku la karakterizajn signojn <, > kaj /. Komencaj markoj ĉiam aspektas baze jene: <elementonomo>. Kaj finaj markoj ĉiam jene: </elementonomo>. La signo / signalas la finon de elemento.

TTT-paĝo havas du ĉefajn partojn: head kaj body (kapo kaj korpo). En la head-elemento estas kelkaj ĝeneralaj informoj pri la paĝo, kaj en la body-elemento estas la aferoj, kiujn la legantoj efektive legos.

La head-elemento devas enhavi title-elementon, kiu montras la dokumentotitolon. La body-elemento povas enhavi ekzemple h1-elementon (ĉeftitolon de la paĝo) kaj p-elementojn (tekstoalineojn).

La tuton oni metas en la grandan ĉefelementon html.

Noto: En la ekzempla paĝo mi metis diversan blankan spacon en la kodon: malplenajn liniojn, enŝovon k.s. Tiu spaco ĉeestas tamen nur por fari la kodon pli facile legebla por vi. Por la TTT-legilo ĝi ne gravas. La kodo povus same bone esti skribita ekzemple jene: <html><head><title>Mia unua TTT-pagho</title></head><body><h1>Jen la cheftitolo.</h1><p>Jen iom da teksto.</p><p>Jen dua alineo kun teksto.</p></body></html>.

Noto: Rimarku, ke oni devas atenti pri la uskleco de la elementonomoj: nepre <p>, ne <P>, nepre <body>, ne <BODY> nek <Body>. En antaŭaj versioj de HTML oni povis uzi majusklojn kaj minusklojn laŭplaĉe, sed ne plu en XHTML. Efektive en XHTML 1.0 ĉiuj elementonomoj havas tutminusklan formon.

Resumo

Vi jam vidis la ĉefan strukturprincipon de TTT-paĝo. Oni uzas elementojn, kiuj havas enhavon. Tiu enhavo povas esti teksto kaj ankaŭ aliaj elementoj: elementoj ene de elementoj ene de elementoj...

En la postaj lecionoj vi lernos iom pri kelkaj necesaj formalaĵoj, kaj vi lernos pli da elementoj. Sed la bazan ideon de XHTML-kodo vi espereble jam komprenis.

Serviloj

Oni povas krei XHTML-paĝojn en sia propra komputilo, konservante ilin sur la propra disko, kaj simple legi ilin rekte de tie per sia TTT-legilo. Sed normale oni celas publike aperigi siajn TTT-paĝojn en la TTT (la Tut-Tera-Teksaĵo). Tiam necesas meti la paĝojn en publikan TTT-servilon.

Se oni havas fiksan ligon al la Interreto, oni principe povas instali TTT-servilon en sia propra komputilo, kaj igi ĝin publike alirebla per la Interreto. Tio tamen estas ne tute facila afero. Plej multaj homoj anstataŭe akiras spacon en alia komputilo kun servilo. Normale oni pagas por tia servo, sed ankaŭ ekzistas ebloj akiri tian servilan spacon senkoste.

FTP

Akirinte tian spacon sur servilo, oni devas alŝuti siajn paĝojn al tiu servilo. Tion oni faras per t.n. FTP-programo. (“FTP” signifas “File Transfer Protocol” = “dosiertransiga protokolo”.)

Eble vi jam havas FTP-programon en via komputilo. Alie vi devas ie trovi tian programon, kaj instali ĝin. Ekzistas multaj diversaj FTP-programoj, kaj ili funkcias en diversaj manieroj. Tial mi ne povas ĉi tie klarigi detale, kiel vi uzu vian FTP-programon. Ĝenerale oni devas en la programo enskribi ie la FTP-adreson de la servilo, aldoni sian uzonomon kaj plej ofte ankaŭ pasvorton. Poste oni povas alŝuti (kopii) dosierojn de la propra komputilo, al la servilo. Oni ankaŭ povas kopii en la alia direkto, kaj ĝenerale administri la dosierojn sur la servilo (renomi, forviŝi, krei dosierujojn k.t.p.).

Detalojn pri FTP-adreso, uzonomo, pasvorto kaj aliaj gravaj sciaĵoj kaj reguloj, oni devas peti de tiu, kiu administras la servilon.

Al la sekva leciono