Esperanto en la komputilo
La tekstoredaktilo “Vim”
La tekstoredaktilo Vim estas tre bona kaj tre potenca programo, sed ĝi estas iom aparta, kaj oni devas vere studi kaj lerni, por povi ĝin uzi. Ĝi estas modernigita kaj plibonigita versio de la klasika tekstoredaktilo “vi”. Vim ekzistas ne nur por Linukso kaj Unikso, sed ankaŭ por Vindozo kaj aliaj komputilsistemoj.
Vimo estas taŭga precipe por tiuj, kiuj volas redakti multe kaj komplike, kaj precipe por tiuj, kiuj volas skribi programkodon. Se oni nur volas okaze iomete redakteti, Vimo verŝajne estas tro potenca kaj tro malfacila.
Ekde versio 6 Vimo tre bone komprenas Unikodon, kaj estas bonega por redaktado de diverslingvaj tekstoj, kaj perfekta por Esperanta tekstolaboro.
Instali
Se via Linukso oftertas paketon kun Vimo, vi povas provi instali ĝin. Espereble ĝi havas la bezonatan Unikodan kapablon. Por enŝalti Unikodon necesas tion aparte elekti, kiam oni tradukas Vimon, kaj ne ĉiam tio okazas. Se ne, vi devas mem traduki kaj instali propran Vimon, se vi volas labori Unikode. Bonŝance tio ne estas tiom malfacila.
Unue verŝajne indas malinstali la jam ekzistantan Vimon. Poste vi elŝutu freŝan version el la Reto, ekz. de la jena adreso:
<http://vim.sourceforge.net/download.php#unix>
Elektu tie la dosieron “vim-7.0.tar.bz2” (aŭ dosieron kun pli alta versinumero ol “7.0”, se tia haveblas). Konservu ĝin en iu konvena loko sur via disko.
Poste vi devas malpaki la dosieron per la komando:
bunzip2 -c vim-7.0.tar.bz2 | tar -xf -
Tiam kreiĝas nova dosierujo, kiu verŝajne nomiĝas “vim70” aŭ simile. Iru en tiun dosierujon. Poste plenumu la jenajn komandojn unu post la alia:
./configure --with-features=big
make
sudo make install
(Post ĉiu el tiuj komandoj aperos multe da teksto sur la ekrano, kaj vi devas atendi iom antaŭ ol povi fari la sekvan komandon).
La aldono --with-features=big
aktivigas la Unikodajn
kapablojn de Vimo. La du sekvaj komandoj efektive tradukas kaj instalas
Vimon.
Se aperas eraromesaĝoj, vi eble devas unue kompletigi vian sistemon per kelkaj mankantaj paketoj. En mia Kubuntu mi devis alinstali la jenajn paketojn: “libncurses5-dev”, “gnome-core-devel”, “libgtk1.2-dev” kaj “xlibs-dev”.
Se tradukoprovo misiras, oni unue forviŝu la tutan dosierujon kun la ankoraŭ ne instalita Vimo, kaj denove malpaku la elŝutitan dosieron. Nur poste oni provu denove.
Uzi
Vi povas startigi Vimon per la komando vim
aŭ per
gvim
, se vi volas grafikan interfacon.
Vimo estas tre kapabla, sed diferenca de pli-malpli ĉiuj aliaj
tekstoredaktiloj. Por lerni, kiel Vimo funkcias, vi povas en Vimo tajpi
:help
. Tiam aperas klarigoj (en la Angla lingvo), kiujn vi
paciencege trastudu. Mi konsilas ne provi lerni Vimon nur per eksperimentado.
Tio povas esti tre frustra sperto.
Agordi
Por ke Unikodo bone funkciu, necesas ankoraŭ iom agordi Vimon. Tion oni faras en dosieroj nomataj “.vimrc” kaj “.gvimrc”, kiuj troviĝu en la hejma dosierujo.
En mia “.vimrc” troviĝas interalie la jenaj komandoj, kiuj ĉe mi bone funkciis:
set encoding=utf-8
set termencoding=utf-8
set fileencoding=utf-8
Kaj en mia “.gvimrc” troviĝas interalie la jeno:
set guifontset=Courier\ New\ 10
set gfn=Courier\ New\ 10
La lastaj komandoj elektas tiparon. Se vi volas alian tiparon, aŭ alian tipargrandecon, vi devas mem eltrovi, kiel skribi. Bedaŭrinde tio ne estas tre facila. Oni povas tion fari ankaŭ per menuo ene de Vim: “Edit - Select font”. En antaŭaj Vim-versioj ankaŭ tia tiparelektado estis malfacila, sed ekde versio 6.2, kiu uzas grafikan interfacon laŭ GTK, tia permenua elektado estas tute facila kaj oportuna.
La agordoj en tiuj dosieroj aŭtomate plenumiĝas ĉe ĉiu starto de Vimo. Sed oni
povas ruli “.vimrc” ankaŭ per la komando :so
~/.vimrc
ene de Vimo.
Tajpado de Esperantaj supersignaj literoj per AltGr, aŭ per senpaŝaj klavoj (ambaŭ manieroj estas klarigitaj en la paĝo pri Linukso) funkcias ankaŭ en Vimo, sed povas esti, ke vi renkontos problemojn pri tajpado per senpaŝaj klavoj, se Vim estis instalita por uzi GTK-on por la grafika interfaco. Bonŝance ekzistas facila solvo de tiu problemo.
En Vimo ankaŭ eblas difini proprajn manierojn tajpi diversajn signojn. Mi antaŭe uzis en mia “.vimrc” vicon de “map”-komandoj, kiuj difinis alternativan tajpomanieron:
map! öC Ĉ
map! ÖC Ĉ
map! öc ĉ
map! Öc ĉ
map! öG Ĝ
map! ÖG Ĝ
map! ög ĝ
map! Ög ĝ
map! öH Ĥ
map! ÖH Ĥ
map! öh ĥ
map! Öh ĥ
map! öJ Ĵ
map! ÖJ Ĵ
map! öj ĵ
map! Öj ĵ
map! öS Ŝ
map! ÖS Ŝ
map! ös ŝ
map! Ös ŝ
map! öU Ŭ
map! ÖU Ŭ
map! öu ŭ
map! Öu ŭ
Tio signifas, ke kiam oni tajpas “ö” kaj poste “c”, aperas la signo “ĉ”. Sur mia Sveda klavaro “ö” situas en oportuna loko por roli tiamaniere. Verŝajne vi volas elekti aliajn signojn ol “ö” kaj “Ö”. (Nun mi anstataŭe uzas senpaŝajn klavojn, kiuj funkcias egale en pli-malpli ĉiuj programoj, kiujn mi uzas, kaj ankaŭ en Vimo.)
Oni rimarku, ke mi agordis mian Vimon por uzi UTF-8-on kiel implicitan signokodon por ĉio ajn (legado, skribado...). Vimo aŭtomate rekonas ankaŭ la signokodon Latino 1, kaj ne mislegas aŭ misskribas tiajn dosierojn. Sed se vi volas mem elekti, kiam uzi, kaj kiam ne uzi UTF-8-on, vi verŝajne devas iom alie agordi Vimon (kaj uzi iom da aliaj komandoj). Pri tio mi ne spertas. Oni legu la helpotekstojn de Vimo.
Literumilo
En versio 7 de Vimo la literumilo povas kontroli ankaŭ Esperantan tekston. Kiel instali kaj uzi ĝin bone klarigis Dominiko.