PMEG nun aĉetebla

Nun finfine estas aĉetebla la paperlibra versio de “PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko). Mi ĉi tie jam skribis pri la eldonado de PMEG en la blogaĵoj “PMEG kiel libro” kaj “Januara PMEG”. Sed nun mi ĝojas povi anonci, ke la presado finfine estas plenumita, kaj ke ELNA ĝin vendas en sia Retbutiko (kiu tamen … Daŭrigi legadon “PMEG nun aĉetebla”

PMEG kiel libro / PMEG als Buch

De proksimume dek jaroj mi ricevadas retmesaĝojn, kiuj starigas unu saman demandon: “Ĉu PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) estas havebla ankaŭ kiel libro?” Mi ĉiam respondis pli-malpli same: “Ankoraŭ ne, sed mi laboras pri la afero…”. Seit ungefähr zehn Jahren bekomme ich dauernd E-Mails, die immer die gleiche Frage stellen: “Ist PMEG (Plena Manlibro … Daŭrigi legadon “PMEG kiel libro / PMEG als Buch”

Ekloĝo en nova servilo

BBBlogo kaj la tuta “bertilow.com” nun loĝas en nova servilo. Vi trovos interalie novan version 14.1 de PMEG. La tuta teknika bazo estas grave ŝanĝita. Espereble ĉio ruliĝos pli rapide. Sed povas esti, ke aperos komencaj problemoj. Ne hezitu raporti (al “bertilow” ĉe “gmail.com”), se io ŝajnas ne funkcii ĝuste.

Lingva Kritiko

Iafoje mi skribis ĉi tie pri Esperantaĵo, precipe pri PMEG, sed ekde nun estos malpli da tiaj temoj ĉi tie, ĉar mi ĵus lanĉis novan TTT-ejon (blogo-similan) pri Esperantologio: Lingva Kritiko. Tie mi kaj aliaj Esperantologoj aperigos artikolojn. Mia unua artikolo temas pri La gramatikaj terminoj en PMEG, kaj estas iasence daŭrigo de la ĉi-tiea … Daŭrigi legadon “Lingva Kritiko”

Ĉu vere tiel malbona?

Ĵus aperis en la gazeto “La Ondo de Esperanto” ampleksa recenzo de PMEG. Ĝi estas treege negativa, por ne diri insulta: Dufoje la recenzinto parolas pri demenco miaflanke! Legu mem la recenzon. Se vi havas komentojn, ne hezitu skribi al la gazeto (“sezonoj” ĉe “kanet.ru”). La redaktanto jam deklaris, ke li bonvenigas reagojn. Sed ne … Daŭrigi legadon “Ĉu vere tiel malbona?”