PMEG

38.2.15. ET

ET = “(plej/tre) malalta grado, (plej/tre) malgranda speco”. Komparu kun EG. ET ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur malgrandigas la signifon:

  • domo dometo = (tre) malgranda domo

  • doloro doloreto = (tre) malforta doloro, irito

  • varma varmeta = nur iom varma

  • verda verdeta = malforte verda, neklare verda

  • dika diketa = nur iom dika

  • babili babileti = babili malmulte

  • pluvi pluveti = pluvi malforte, pluvi kun malgrandaj gutoj

  • iom iomete = nur malmulte

Ofte ET-vorto montras specialan signifon:

  • ŝtrumpo ŝtrumpeto = mallonga ŝtrumpo, kiu kovras nur la piedon kaj la parton tuj super la piedo

  • ridi rideti = ridi sensone kun fermita buŝo

  • manĝi manĝeti = malmulte kaj senapetite manĝi

  • rafano rafaneto = speciala malgranda varianto de rafano (speco de legomo)

Alternativoj de ET-vortoj «

Kelkaj specialsignifaj ET-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la ET-vorto tendencas perdi la specialan signifon:

  • faleti = preskaŭ fali pro mispaŝo stumbli

  • vojeto = tervojeto en arbaro aŭ kampo pado

  • beleta = plaĉaspekta linda

Karesa signifo «

Iafoje ET montras karesan nuancon:

  • patro patreto = kara patro, paĉjo

  • edzo edzeto = kara edzo

  • mano maneto = ĉarme malgranda mano

  • knabino knabineto = ĉarme malgranda knabino

Ordinara radiko «

  • eta = malgranda, malintensa

  • etigi = fari malgranda

  • etiĝi = fariĝi malgranda

  • etulo = malgranda persono

Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon:

  • burĝo etburĝo = burĝo, kies burĝeco estas eta (laŭ socia statuso)

  • fingro etfingro = speco de fingro, kiu estas kutime pli malgranda ol la aliaj fingroj sur la mano

  • akciano etakciano, etakciulo = iu, kiu posedas relative malmulte da akcioj

Iuj opinias, ke ĉi tia prefikseca uzo de ET estas erara, sed temas fakte pri tute regula uzo de ET kiel ordinara radiko. Prefikseca ET estas preciziga antaŭelemento de kombino. Normale oni uzu ET sufikse, sed por iaj specialaj signifoj prefikseca uzo povas esti utila.