PMEG

6.2 Uzo de E-vortoj

E-vortoj kiel komplementoj «

E-vorto povas roli kiel komplemento de verbo:

  • Ili manĝas rapide. Rapide estas komplemento de manĝas, kaj montras la manieron de manĝado.

  • Urbe troviĝas multaj restoracioj. Urbe estas komplemento de troviĝas, kaj montras la lokon de la troviĝado.

E-vorta komplemento povas ankaŭ rilati al tuta frazo:

  • Kompreneble mi iros. Kompreneble rilatas al la tuta frazo. Ĝi ne montras la manieron de irado, sed komentas la fakton, ke mi iros. Tiu tuta fakto estas komprenebla.

E-vortoj kiel priskriboj «

E-vorto povas ankaŭ roli kiel rekta priskribo de A-vorto, de alia E-vorto, kaj de E-vorteca vorteto:

  • Ĝi estas sufiĉe granda. Sufiĉe estas rekta priskribo de granda.

  • Li manĝas terure multe. Terure estas rekta priskribo de multe.

  • Ili revenos treege baldaŭ. Treege estas rekta priskribo de baldaŭ.

E-vorto povas ankaŭ esti perverba priskribo de I-verbo aŭ de subfrazo:

  • Estas amuze labori. Amuze estas perverba priskribo de labori.

  • Multe maĉi estas necese por bona digesto. Necese perverbe priskribas multe maĉi.

  • Estis ĝojige, ke ili sukcesis. Ĝojige perverbe priskribas la ke-frazon.

A-vortoj kaj E-vortoj estas tre similaj. La afero, kiun oni volas priskribi, decidas, ĉu oni uzu A-vorton aŭ E-vorton.

E-vortoj kiel nuanciloj «

Iuj E-vortoj povas direkti la atenton al certa frazparto, kaj nuanci ĝian rolon en la frazo. En tia nuanca rolo E-vorto povas rilati al tiaj vortoj, kiujn ĝi normale ne povas priskribi, ekz. O-vortoj kaj personaj pronomoj:

  • Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe.FA3.19 La objekto nenion validas senrezerve, senescepte.

  • Li estis tute en malespero.FA1.122 Ne restis eĉ iomete da espero.

  • Li manĝas multajn diversajn aferojn, sed ĉefe legomojn. La plej gravaj el liaj manĝaĵoj estas legomoj.

  • La najbaroj disiĝis kun larmoj, kaj precipe la infanoj ploris maldolĉe.FA3.58 Ankaŭ aliaj ploris maldolĉe, sed la infanoj tion faris pli multe.

  • Ĝuste apud mia pordego floras la plej belaj rozoj.FA2.132 La loka esprimo validas tute precize kaj ekzakte. Ne uzu ĵus anstataŭ ĝuste en ĉi tiaj frazoj.

  • Estu tre singardaj kun Viaj vortoj, ĉar alie Vi atingos ĝuste la malon de tio, kion Vi deziras atingi!L2.6 Vi atingos la malon en absoluta senco, ne nur proksimume.

  • La numero videble estis ĝuste tiu, kiun ŝi havis en sia memoro.M.18 Ne nur proksimume tiu numero, sed tute ekzakte.

  • Lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata.FA1.87 Ne iom antaŭe aŭ poste, sed vere en tiu momento mem.

  • La tuta ĝojo de la tero flugis for, kaj restis sole ĝemo!Rt.75...restis nenio alia ol ĝemo. ...restis nur ĝemo. Ĉi tia sole estas egala al nur, sed nur iafoje havas alian signifon.

  • Li elĵetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la poŝojn kaj la tornistron sole per arĝento.FA1.7 Per nenio alia li plenigis ilin. Iafoje povas estiĝi konfuzo inter tiu ĉi nuanca signifo de sole kaj ĝia ordinara signifo “sen akompano”. Tiam oni ofte povas uzi la A-formon sola por “sen akompano”: Ili iris sole tien.Ili iris nur tien. Ili iris solaj tien.Ili iris tien sen akompano.

E-vortecaj vortetoj kiel ankaŭ, , almenaŭ, ja kaj nur ofte havas tian nuancan rolon.

O-vortecaj E-vortoj «

Kvantaj E-vortoj povas esti uzataj kvazaŭ ili estus O-vortoj: Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.FE.32