Januara PMEG

Kiel vi jam scias (ĉu ne?) PMEG estas nun eldonata. Mi esperis, ke ĝi aperos jam antaŭ Kristnasko, sed mi ĵus eksciis de Tim Westover en ELNA, ke la efektiva presado estos finita nur la 28an de Decembro, kaj ke PMEG estos liverita al ELNA, kaj espereble ankaŭ rekte al iuj libroservoj, iam en Januaro 2006.

Vi do povas forgesi pri PMEG kiel Kristnaska aŭ Novjara (aŭ IS-a) donaco. Sed kredeble vi tamen ne multe legus pri gramatiko dum tiuj festaj tagoj…


Klebrige Süßigkeiten zur Prüfung / Gluecaj dolĉaĵoj por la ekzameno

Kaum sind die letzten Pepero-Gebäckstangen verschwunden, naht schon das nächste große Ereignis mit Verkaufspotenzial. Das hat diesmal aber seinen Ursprung nicht in der Süßwaren-Industrie selbst, sondern im Bildungssystem. Es geht um die zentrale Universitätsaufnahmeprüfung, das wichtigste Ereignis im Leben eines Oberschülers und seiner Eltern, die morgen (am 23. November) stattfindet.

Apenaŭ malaperis la lastaj Pepero-bakaĵostangetoj, jam proksimiĝas la sekva granda evento kun vendopotenco. Ĉi-foje ĝi tamen havas sian originon ne en la dolĉaĵ-industrio mem, sed en la instruadosistemo. Temas pri la centra universitata enirekzameno, la plej grava okazaĵo en la vivo de gimnaziano kaj ties gepatroj, kaj ĝi okazos morgaŭ (la 23an de Novembro).

Daŭrigi legadon “Klebrige Süßigkeiten zur Prüfung / Gluecaj dolĉaĵoj por la ekzameno”

Der 11.11. / La 11a de novembro

“11”

Das “magische” Datum 11.11. ist in Deutschland Auftakt der Karnevalsaison (um 11 Uhr 11). Hier in Korea ist der 11.11. auch ein besonderer Tag – der “pepero-nal” (pepero-Tag) – und man schenkt sich als Zeichen der Liebe und Sympathie Gebäckstangen, die an einer Seite in Schokolade getaucht sind.

La “magia” dato 11.11 estas en Germanujo la komenco de la karnavala sezono (je la 11a horo kaj 11). Ankaŭ ĉi tie en Koreujo 11.11 estas speciala tago – la “pepero-nal” (pepero-tago) – kiam oni donacas unu al la alia kiel signon de amo kaj simpatio, bakaĵostangetojn, kiuj ĉe unu flanko estas trempitaj en ĉokolado.


Daŭrigi legadon “Der 11.11. / La 11a de novembro”

Trudkomentoj / Spam-Kommentare

Lastatempe ni havis problemojn pri lavango da rubaj trudkomentoj (spamo). Ni devis multe klopodi por kontraŭbatali tiun peston, daŭre forviŝante frenezajn komentojn, precipe en la Angla lingvo. Por fari tion ni uzis krudan liston de vortoj, kiujn oni ne rajtis uzi en komentoj (praktike temis nur pri Anglaj vortoj). Tio tamen ne estis tre efika (ĉar la Angla lingvo enhavas multajn vortojn…), kaj ĉar iafoje ankaŭ en tute bonaj komentoj oni bezonas uzi Anglajn vortojn, eĉ se oni skribas Esperante aŭ Germane. Efektive mi mem estis ĝenita de tio, kiam mi antaŭ du tagoj volis uzi citaĵon de Newton en respondo al ies komento, kaj pro tio mia responda komento estis blokita!

Tial ni nun provas tute alian sistemon por kontraŭbatali tiajn rubaĵojn. Ekde nun ĉiu komentanto devas ĉiufoje enskribi respondon al stultega demando. Se la respondo ne estas ĝusta, la komento ne akceptiĝas. Rubokomentojn preskaŭ ĉiam enskribas sencerbaj robotoj, kiuj ne povas respondi tiajn stultajn demandojn, kiuj por homoj estas ridinde facilaj.

Mi tuj malkaŝu, ke nun ni uzas nur du demandojn. La unua estas “Kiel nomiĝas Bertilo?”. La dua estas “Kiel nomiĝas Birke?”. Kiel vi vidas, la respondo troviĝas en la demando mem, sed “rubotoj” tion ne povas travidi. Almenaŭ ni esperas, ke ili ankoraŭ tion ne kapablas… Eble ni poste reduktos la demandorepertuaron al unu sama demando ĉiufoje.

Nu, ni vidos, kiel tiu nova sistemo funkcios. Ni anticipe pardonpetas pro la ĝeno.

PMEG kiel libro / PMEG als Buch

De proksimume dek jaroj mi ricevadas retmesaĝojn, kiuj starigas unu saman demandon: “Ĉu PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) estas havebla ankaŭ kiel libro?” Mi ĉiam respondis pli-malpli same: “Ankoraŭ ne, sed mi laboras pri la afero…”.

Seit ungefähr zehn Jahren bekomme ich dauernd E-Mails, die immer die gleiche Frage stellen:
“Ist PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko/Umfassendes Handbuch der Esperanto-Grammatik) auch als Buch erhältlich?” Ich habe immer mehr oder weniger gleich geantwortet: “Noch nicht, aber ich arbeite dran…”.



Daŭrigi legadon “PMEG kiel libro / PMEG als Buch”