PMEG 2023

39.1.29. OLOGI

Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj sciencoj, fakoj k.s.: psikologio, antropologio, sociologio, ornitologio, topologio. Preskaŭ ĉiam ekzistas paralela radiko finiĝanta per “olog” por la fakulo (vidu OLOG).

Vera sufikso «

“Fako, scienco” k.s. Uzata paralele al OLOG por diversaj fakoj kaj sciencoj: kancero kancerologio = “kancerstudado, onkologio”, birdo birdologio = “birdostudado, ornitologio”, Esperanto Esperantologio = “scienca esplorado de Esperanto”. Oni uzas OLOGI preskaŭ nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu finiĝas per “ologi”. Se la internacia vorto finiĝas per “ik”, oni preferas la samsignifan sufikson IK.