PMEG 2024

39.1.28. OLOG

Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj fakuloj kaj specialistoj: psikologo, antropologo, sociologo, ornitologo. Preskaŭ ĉiam ekzistas paralela radiko finiĝanta per “ologi” por la fako (vidu OLOGI). Anstataŭ la “olog”-vortoj oni povas uzi la respondan “ologi”-vorton plus la sufikson IST: psikologiisto, antropologiisto k.t.p. Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrablaj duoblaj “i”, oni normale preferas la “olog”-vortojn.

Vera sufikso «

“Fakulo, specialisto”. Iafoje uzata kiel vera sufikso por diversaj fakuloj: kancero kancerologo = “kancerspecialisto, onkologo”, birdo birdologo = “birdospecialisto, ornitologo”, Esperanto esperantologo = “persono, kiu science studas Esperanton”. Oni uzas OLOG preskaŭ nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu finiĝas per “olog”, alie oni preferas IST aŭ apartan radikon. Se entute eble, oni prefere rigardu tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Vidu ankaŭ OLOGI.