PMEG
39.1.19. ISTAN°
Ekssufikso en kelkaj landonomoj (ofte la “i” mankas): Pakistano, Hindustano, Dagestano, Turkestano.
Vera sufikso «
“Lando”. Kelkfoje rigardebla kiel vera sufikso, se ekzistas responda popolnomo: Afgano → Afganistano, Kirgizo → Kirgizistano, Uzbeko → Uzbekistano. Estas pli bone rigardi tiajn landonomojn kiel nekunmetitajn. Ĉiuokaze oni povas uzi ISTAN nur kiam ekzistas responda internacia formo kun “(i)stan”. Plej bone estas tamen uzi UJ aŭ I en tiaj nomoj (se ekzistas simpla popolnomo): Afganujo, Afganio, Kirgizujo, Kirgizio, Uzbekujo, Uzbekio. Legu pli detale pri nomoj de landoj kaj popoloj.