PMEG 2023

39.1.20. IT

Ekssufikso en iuj vortoj por inflamoj: nefrito, oftalmito, encefalito, dermatito, otito.

Vera sufikso «

“Inflamo”. Uzata en medicino kiel vera sufikso post nomo de organo: orelo orelito = “orelinflamo, otito”. En multaj okazoj ekzistas internacia vorto, kiu ankaŭ povus esti rigardata kiel Esperanta kunmetaĵo kun IT: bronkito, apendicito, laringito, meningito, ostito k.a. En nefaka lingvaĵo oni prefere uzu la vorton inflamo aparte aŭ en kunmetaĵo: rena inflamo, reninflamo, orela inflamo, orelinflamo k.t.p. Verŝajne tiaj vortoj estas preferindaj ankaŭ en faka lingvaĵo.