PMEG 2024
39.1.2. AC
Ekssufikso en multaj nomoj de plantfamilioj: kompozitacoj, labiacoj, kruciferacoj.
Vera sufikso «
“Plantfamilio”. Uzata en botaniko post la tipa membro de la familio: rozo → rozacoj = “la familio de rozosimilaj floroj”, ulmo → ulmacoj = “la familio de ulmosimilaj arboj”. Oni uzu AC nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj. AC respondas al la latina sufikso “-aceae”. Prefere oni rigardu tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Komparu kun AL, E, ED, EN kaj OID.