PMEG 2023
39.1.8. ED
“Bestofamilio”. Uzata en zoologio post la tipa membro de la familio: cervo → cervedoj = “la familio de cervosimilaj bestoj”, mustelo → musteledoj. Oni uzu ED nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. ED respondas al la latina sufikso “-idae”. Ofte povas esti preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Komparu kun AC, AL, E, EN kaj OID.