PMEG 2023

39.1.1. AB°

“Fiksita instalaĵo”. Nur eksperimente uzata por diversaj instalaĵoj: trinki *trinkabo* = “trinkakvoĵetilo, trinkŝprucilo”, ellasi *ellasabo* = “neceseja seĝo”. (AB devenas de la nekunmetita vorto lavabo = “lavpelvo fiksita al muro”.) AB estas evitenda. Por esti komprenata oni uzu esprimojn kiel trinkilo, trinkfontano, necesejo, neceseja seĝo, necesseĝo k.t.p. (Kaj anstataŭ lavabo sufiĉas ofte lavujo.)