PMEG 2024

39.2.22. RETRO

“En la kontraŭa direkto, en la malkutima direkto”. Sufiĉe ofte uzata kiel pli preciza alternativo al la prefikso RE, kiu havas ankaŭ aliajn signifojn: iri retroiri = “iri dorsdirekte”, fleksi retrofleksi = “fleksi en kontraŭa direkto”, aktiva retroaktiva = “aktiva aŭ valida por jam pasinta tempo”.

Iafoje oni provis uzi RETRO kiel memstaran vorteton kun la signifo “reen”: Iru retro, Satano! Oni uzu prefere reen.