PMEG 2024

38.3.10. RE

RE = “veni aŭ meti denove en la saman lokon kiel antaŭe; denove fari aŭ fariĝi tia kiel antaŭe; fari aŭ okazi ankoraŭ unu fojon en sama aŭ alia maniero”. Komparu kun la neoficiala prefikso RETRO. RE estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago:

  • veni → reveni = veni denove al loko, kie oni estis antaŭe

  • doni → redoni = doni ion al tiu, kiu antaŭe havis tion

  • pagi → repagi = pagi ion al tiu, kiu antaŭe posedis tion

  • saluti → resaluti = respondi saluton per saluto

  • brilo → rebrilo = brila speguliĝo

  • bonigi → rebonigi = denove bonigi ion, kio malboniĝis

  • novigi → renovigi = doni al io novan formon, ripari ion tiel ke ĝi fariĝas kvazaŭ nova

  • saniĝi → resaniĝi = fariĝi denove sana post malsanado

  • naskiĝo → renaskiĝo = la ago denove naskiĝi (efektive aŭ figure)

  • legi → relegi = legi la saman aferon ankoraŭ unu fojon

  • diri → rediri = diri denove la saman aferon, diri responde

  • vido → revido = la ago denove vidi ion, kion oni antaŭe vidis

  • trovi → retrovi = trovi tion, kion oni perdis

  • formi → reformi = doni novan formon al io, provi rekrei la originan formon (legu ankaŭ pri reformo)

  • koni → rekoni = vidi ion kaj rimarki ke oni jam konas ĝin, agnoski, konfesi la valoron de io

  • turni → returni = turni denove en la antaŭan (kontraŭan) direkton

  • porti → reporti = porti tien kie io jam antaŭe estis, alporti revenante

Nelogikaj RE-vortoj «

Iuj RE-vortoj ekestis pro influo de nacilingvaj vortoj, kaj havas nelogikan signifon. Ekz. reprezenti ordinare ne signifas “prezenti denove”, sed “agi anstataŭ iu, en ies nomo”. Reciti ne signifas “citi denove”, sed “parkere laŭtlegi”. Resumi ne estas “denove sumi”, sed “koncize esprimi la esencon”. Tiujn, kaj aliajn vortojn, oni nun normale rigardas kiel nekunmetitajn (faritajn el la radikoj REPREZENT, RECIT kaj RESUM). Se oni volas uzi ĉi tian vorton en ĝia logika signifo, oni eble elparolu kun distingiga kromakcento je la prefikso RE: réprezénti, récíti, résúmi. Skribe oni povas uzi dividostrekon: re-prezenti, re-citi, re-sumi.

Returni kaj precipe returna kaj returne estis antaŭe uzataj ankaŭ pri reirado kaj redonado, pro influo de nacilingvaj vortoj: Neniam li alportas returne [= reen] tion, kion li prenis!FA3.2 Sur la returna [= reira] vojo li renkontis du lernejkamaradojn.FA1.138 Nun oni uzas tiujn vortojn nur kiam temas pri efektiva turnado.

Ordinara radiko «

  • ree = denove, ankoraŭ unu fojon

  • reen = al la antaŭa loko denove (legu pri la N-finaĵo en reen)

Oni ankaŭ provis uzi RE memstare kiel vorteton anstataŭ ree aŭ reen, precipe en poezio:

Maro, zorga dommastrino,
faldas re kaj re, sen fino,
susure silkajn ondojn.

poemeto de G. E. Maŭra (= Gaston Waringhien)

Normale oni ne povas tiel uzi RE.