PMEG 2023

39.2.21. PSEŬDO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “malvera, neaŭtentika”: pseŭdonimo, pseŭdopodo.

Vera prefikso «

“Malvera, neaŭtentika, kaŝita”. Sufiĉe ofte uzata kiel vera prefikso: sufikso pseŭdosufiksoLR.52A, scienca pseŭdo-sciencaFK.263, laboro pseŭdo-laboroM.138, nomo pseŭdonomo = “pseŭdonimo, plumnomo”, argumento pseŭdoargumento. Zamenhof ofte uzis PSEŬDO kiel veran prefikson, sed estas tamen pli bone uzi KAŜ, ŜAJN aŭ kvazaŭ, ĉar tio estas multe pli klara: kaŝnomo, ŝajnsufikso, kvazaŭscienco, ŝajnlaboro, ŝajnargumento, malvera argumento.

Iafoje oni vidas la A-vorton *pseŭda*. A-vorta formo de PSEŬDO estu tamen pseŭdoa. La “o” estas parto de la radiko, kaj ne povas malaperi. Kaj *pseŭda* kaj pseŭdoa estas superfluaj. Uzu neaŭtentika, malvera, kaŝita, ŝajnailuzia.