PMEG 2024
39.2.20. PROTO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “ĉefa, plej unua, primitiva, origina”: protozoo, protoplasmo, protono.
Vera prefikso «
“Ĉefa, plej unua, primitiva, origina”. Iafoje uzata kiel vera prefikso: tipo → prototipo = “unua tipo, unua ekzemplero”, infektiĝo → protoinfektiĝo = “unuafoja infektiĝo”, kanajlo → protokanajloRz.84 = “kanajlo modela/origina”. Plej multaj PROTO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj, sed en la zamenhofa vorto protokanajlo PROTO sendube estas vera prefikso. Komparu kun ARĤI.