PMEG 2024
39.2.19. PRE
Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo “antaŭ”: prefaco, prefikso, prelego, premiso, prepozicio = “rolvorteto”.
Vera prefikso «
“Antaŭ, senpere antaŭ”. Iafoje uzata eksperimente anstataŭ antaŭ en tempa signifo: amplifi → *preamplifilo* = “antaŭamplifilo”, scienco → *prescienca* = “de la tempo antaŭ la apero de scienco”, latina → *prelatina* = “de la tempo antaŭ Latino”, kancero → *prekancera* = “antaŭkancera, montranta aperontan kanceron”. Ŝajnas, ke iuj tiaj vortoj vere estas frazetvortoj kun kaŝita uzo de PRE kiel rolvorteto: *pre la scienco* = “antaŭ la scienco” → [pre scienco]-A → *prescienca*, *pre Latino* = “antaŭ Latino” → [pre Latino]-A → *prelatina* (komparu kun simila uzo de ANTI). PRE estas evitenda, ĉu kiel prefikso, ĉu kiel (kaŝita) rolvorteto. Oni uzu antaŭ. Komparu kun la oficiala prefikso PRA.