PMEG 2024
39.2.2. ANTI
Eksprefikso en multaj vortoj kun ia kontraŭeca signifo: antibiotiko, antidoto, antipatio, antisemito, antipodo. En iuj vortoj temas pri la signifo “antaŭ”: anticipi, Antilebanono, antifono.
Vera prefikso «
“Kontraŭa, malamika, opozicia”. Iafoje uzata kiel vera prefikso, precipe kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per “anti”: faŝisto → antifaŝisto = “malamiko de faŝismo”, Kristo → Antikristo = “iam aperonta kontraŭulo de Kristo”, tezo → antitezo = “kontraŭtezo, malo”, materio → antimaterio = “materio el inverse ŝargitaj partikloj”, tusi → antitusa = “kontraŭtusa”. Vortoj kiel antitusa ŝajnas esti frazetvortoj kun kaŝita uzo de ANTI kiel rolvorteto: *anti tuso* = “kontraŭ tuso” → [anti tuso]-A → *antitusa* (komparu kun simila uzo de PRE).
Plej ofte estas preferinde uzi la rolvorteton kontraŭ prefiksece: kontraŭfaŝisto, kontraŭtezo, kontraŭtusa k.t.p. Sed vortoj kiel antimaterio kaj antipartiklo, en kiuj ANTI havas specialan fakan sencon de fiziko, estas tute aprobindaj.
Multaj ANTI-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj.