PMEG 2024
39.2.17. MINI
“Tre malgranda/mallonga/malalta” k.s. Iafoje uzata prefikso por montri tre malgrandan specon: jupo → minijupo = “tre mallonga jupo”, krozo → minikrozo = “mallongigita krozo”, golfo → minigolfo = “malgrandskala varianto de la ludo golfo”, novelo → mininovelo = “tre mallonga novelo”. Principe la sufikso ET same bone taŭgas (jupeto, krozeto, golfeto), sed verŝajne multaj MINI-vortoj estas neeviteblaj, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per “mini”.