PMEG 2024
39.2.16. MIKRO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “malgrandega”: mikrocefalo, mikroskopo, mikrobo.
Vera prefikso «
1. “Malgrandskala, malgrandega”. Kelkfoje rigardebla kiel vera prefikso: filmo → mikrofilmo = “filmo kun ekstreme malgrandaj fotoj”, organismo → mikroorganismo = “ekstreme malgranda organismo”, ondo → mikroondo = “tre mallonga elektra ondo”, forno → mikroforno = “forno uzanta mikroondojn”. Plej multaj MIKRO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj.
2. “Milion-ono”. Uzata nur antaŭ mezurunuoj.
Komparu kun MAKRO.