PMEG 2022
39.2.14. MAKRO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “grandega” k.s.: makrocefalo, makrobiotiko.
Vera prefikso «
“Grandskala, grandega”. Kelkfoje rigardebla kiel vera prefikso: ekonomio → makroekonomio = “grandskala tutsocia ekonomio”, molekulo → makromolekulo = “molekulo kun alta molekulpezo”, kosmo → makrokosmo = “universo”. Plej multaj MAKRO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj. Komparu kun MIKRO.