PMEG 2024
38.2.30. UL
UL = “persono kun ia karakterizo”. Komparu kun IST kaj AN. Tio, kio staras antaŭ UL, ĉiam montras tion, kio karakterizas la personon.
Ecaj radikoj «
Plej ofte oni uzas UL ĉe eca radiko (kiu normale estas A-vorto):
bona → bonulo = persono karakterizata de boneco
juna → junulo = persono karakterizata de juneco
honesta → honestulo = persono honesta laŭ sia karaktero
dika → dikulo = persono aparte dika
lama → lamulo = persono (daŭre) lama
kara → karulo = persono aparte kara por la parolanto
fremda → fremdulo = persono de fremda lando, regiono, urbo k.t.p.
sankta → sanktulo = persono aparte sankta
nigra → nigrulo = homo el la tiel nomata nigra raso, negro
blanka → blankulo = homo el la tiel nomata blanka raso
Alispecaj radikoj «
Oni povas uzi UL ankaŭ ĉe aga aŭ alispeca vorto:
timi → timulo = persono, kiu ofte timas, timemulo
drinki → drinkulo = persono, kiu (tro) ofte drinkas, drinkemulo
ŝerci → ŝerculo = persono, kiu ofte ŝercas, ŝercemulo
ĝibo → ĝibulo = persono kun karakteriza ĝibo
lepro → leprulo = persono malsana je lepro
almozo → almozulo = persono, kiu vivtenas sin per almozpetado
azeno → azenulo = persono simila al azeno, stultulo
miliono → milionulo = persono, kiu posedas miliono(j)n da dolaroj/eŭroj/enoj ...
granda kapo → grandkapulo = persono kun aparte granda kapo
longaj kruroj → long(a)krurulo = persono kun aparte longaj kruroj
sen kuraĝo → senkuraĝulo = persono, al kiu mankas kuraĝo
kontraŭ → kontraŭulo = persono, kiu daŭre kontraŭas ion aŭ iun certan
antaŭ → antaŭulo = persono, kiu ekzistis aŭ agis antaŭe
post → poste → posteulo = persono, kiu sekvis aŭ sekvos post alia persono (legu pri E kiel ligfinaĵo)
alia → aliulo = alia persono
ĉi tie → ĉi-tieulo = persono, kiu troviĝas ĉi tie
Oni preferas fari kunmetaĵojn kun UL anstataŭ ekz. viro, homo, persono k.t.p. Tiu prefero eĉ estas tiel forta, ke vortoj kiel *timhomo*, *ŝercviro*, *almozpersono* estas rigardataj kiel eraroj, se eblas la saman aferon esprimi per UL.
Bestoj «
Oni ankaŭ regule uzas UL en iaj nomoj de bestospecoj, kvankam ne temas pri personoj:
mamo → mamuloj = klaso de bestoj, kiuj mamnutras siajn idojn
rampi → rampuloj = reptilioj (kvankam ne ĉiuj reptilioj rampas)
araneo → araneuloj = grupo de bestoj, el kiuj araneo estas tipa ekzemplo
branko → brankuloj = tiaj bestoj, kiuj spiras per brankoj
Figura UL «
Okaze oni uzas UL figure por plej diversaj aferoj, kiujn oni volas prezenti kvazaŭ personojn, eĉ kreskaĵoj aŭ nevivaĵoj:
neĝon boras → neĝborulo = plantospeco, kiu aperas frue printempe, galanto
nubojn skrapas → nubskrapulo = treege alta domo, kiu kvazaŭ skrapas la nubojn
tri mastoj → trimastulo = ŝipo kun tri mastoj
peza kargo → pezkargulo = ŝipo por peza kargo
Ankaŭ IST estas iafoje uzata en simila maniero.
Ne trouzu UL «
Ĉe vortoj, kiuj per si mem havas personan signifon, oni ne uzu senbezone UL. Precipe oni atentu pri participoj kun O-finaĵo. O-participo per si mem montras personon, kaj tial aldono de UL normale estas eraro. Ne diru do *parolantulo*, *kurintulo*, *konatulo*, sed simple parolanto, kurinto, konato. (Sed konatulo en la signifo “konato” fakte jam fariĝis tiel kutima, ke oni tamen devas ĝin toleri kiel idiomaĵon.)
Se oni tamen aldonas UL al participo kun O-finaĵo aŭ al alia persona vorto, tiam oni kreas vorton kun speciala signifo. Virulo ne egalas al viro, sed signifas “persono karakterizata de vireco” = vireculo. Mortintulo ne estas simple “mortinta persono” (= mortinto), sed signifu “persono kiu similas al mortinto, persono kiu estas kvazaŭ mortinta”. Konatulo principe estu “persono karakterizata de konateco” = famulo, dum konato simple estas “persono konata de iu”. InstruituloFK.253 estas “homo karakterizata de sia instruiteco” = klerulo, sciencisto. Ĉe participoj oni tamen nur maloftege vere uzas tiun eblon krei specialan signifon per aldono de UL, kaj la vorto konatulo estas plej ofte nur erare uzata anstataŭ konato.
Ordinara radiko «
ulo = persono sen ia speciala karakterizo (iafoje kun malŝateta, familiara aŭ ŝerca nuanco)
Ĉu UL estas vira aŭ sekse neŭtrala? «
Laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj la sufiksa radiko UL havas la signifon “persono”. Tio estas sekse neŭtrala signifo. Sed en praktika lingvouzo la afero ne estas tiel klara. En multe-nombro UL estas plej ofte neŭtrala: saĝuloj = “saĝaj personoj”, junulargastejo = “gastejo por junaj homoj”, malrapiduloj = “malrapidaj homoj”. Sed en unu-nombro okazas ofte, ke UL praktike signifas “vira persono”. Oni ekz. tre malofte diras frazojn kiel ŝi estas belulo. Multaj eĉ opinias tian frazon erara, kaj diras nepre nur belulino pri virino. La lingvo estas ĉi-punkte malklara. Estas normala afero en Esperanto, ke neŭtrala vorto momente kvazaŭ ricevas viran signifon, kiam oni kontrastigas ĝin al ina vorto, ekz. junulo kaj junulino = “juna viro kaj juna virino”. En tia kunteksto UL fariĝas praktike vira. Tio estas vortŝpara esprimomaniero. Sed per si mem UL prefere estu neŭtrala. Nur en klara kontrasto kun ina vorto, ĝi povas havi kvazaŭ viran sencon. La malklara signifo de UL estas tamen problemo, kiun finfine nur la libera evoluo de la lingvo povos solvi.
Oni povas starigi la saman demandon pri la sufiksaj radikoj AN, ESTR, ID kaj IST, kaj pri la participaj sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. Sed ĉe tiuj radikoj ŝajnas pli-malpli klare, ke ili ja estas neŭtralaj, ne viraj, kvankam eble ne ĉiuj konsentas pri tio.
Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.