PMEG 2023

34.2.1. Normala antaŭmetado

Frazparton, kiu kutime ne aperas unue en frazo, oni povas emfazi per tio, ke oni ĝin metas ĝuste en tian komencan pozicion:

  • Terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj.FA2.6 Normala vortordo estus: Iliaj propraj ŝercoj ŝajnis al ili terure gajaj.

  • La sonorilon mi volas kaj devas trovi!FA2.89 Normale: Mi volas kaj devas trovi la sonorilon.

KI-vortoj «

Frazparto, kies ĉefvorto estas KI-vorto, staras normale komence de sia ĉeffrazo aŭ subfrazo. Tia pozicio ne estas do aparte emfaza ĉe KI-vortoj. Antaŭ la KI-vorto povas tamen stari rolvorteto, kiu montras ĝian frazrolon:

  • Kion vi volas?

  • Mi volas tion, kion vi volas.

  • De kio tio ĉi venas, mia filino?FE.17

  • Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton.M.85

  • Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj.M.11

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25

Principe ankaŭ aliaj vortoj, kiuj kunlaboras kun la KI-vorto, povas stari antaŭ ĝi, sed oni ĝenerale malemas havi antaŭ KI-vorto ion, kio ne estas rolvorteto:

  • Tuj kiam la suno leviĝis, la cignoj kun Elizo forflugis de la insuleto.FA1.168

  • Sume kiom mi ŝuldas?Rz.34 Oni povus meti sume aliloke en la frazo.

  • Kune kun kiu vi venis? Oni normale forlasus kune.

  • La virino, flanke de kiu staras mia frato, estas mia edzino. Pli nature estas diri apud kiu, aŭ eble ĉe kies flanko.

La kunligaj vortetoj kaj, kaj sed povas senprobleme aperi antaŭ KI-vorto, ĉar tiaj vortetoj ne vere apartenas al la posta frazo, sed nur ligas ĝin al la antaŭa:

  • Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus.LR.146A

Legu ankaŭ pri KI-demandoj, pri KI-demandoj kiel subfrazoj, kaj pri rilataj subfrazoj.