PMEG 2024
33.2.5. Motivantaj kaj rezultaj ke-frazoj
Speciala zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras la kaŭzon por diri la ĉeffrazon. La ĉeffrazo estas normale demanda aŭ ekkria frazo:
Kio do estas al vi, ke vi tiel ploras [...]?FA1.227 = Kio do estas al vi? Mi demandas tion, ĉar vi tiel ploras.
Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?FA3.96 = Kien vi volas iri? Mi demandas tion, ĉar vi metis sur vin la festan surtuton.
Kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon!Rt.30 = Kia malsaĝulo mi estis! Mi nomas min tiel, ĉar mi volis reiri en la kaĝon.
Alia speciala zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras sekvon aŭ rezulton. Ke tiam signifas “tiel ke, kun la rezulto ke, kio kaŭzis ke” aŭ simile:
Clemency Newcome puŝiĝis nun je la tablo, ke ĉiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis.BV.29
Jen io min alforĝis al la loko, ke mi ne povas forkuri!Rt.105
Oni povus enŝovi tiel en la ĉeffrazon, sed la pli simpla zamenhofa dirmaniero estas tre eleganta, kaj meritas plian uzadon.