PMEG 2024

33.2.6. Forlaso de ke

Kelkfoje oni forlasas ke antaŭ subfrazo:

  • Mi diras al vi, ŝi ricevos.H.143 = Mi diras al vi, ke ŝi ricevos.

  • Li volas iri hejmen, li diris. = Li diris, ke li volas iri hejmen.

  • La vetero baldaŭ malboniĝos, ŝajnas. = Ŝajnas, ke la vetero baldaŭ malboniĝos.

Forlaso de ke okazas preskaŭ nur en nerekta parolo. Komparu ankaŭ kun komentofrazoj kaj citaĵoj.