PMEG 2023

7.2. A-vortaj frazpartoj

Priskribo per E-vortoj aŭ vortetoj «

Por priskribi A-vorton oni uzas normale E-vorton aŭ E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskaŭ ĉiam antaŭ la A-vorto:

  • vere feliĉa

  • ekstreme longa

  • mirinde bela

  • tre feliĉa

  • tiel bela

  • pli bela

  • iom varma

  • apenaŭ komprenebla

Sed se la priskribata A-vorto estas participo, priskribanta E-vorto aperas ĉu antaŭ ĝi, ĉu post ĝi:

  • pekinta senintenceFE.22

  • multe drinkinta

O-vortaj frazpartoj «

Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi A-vorton. La priskribanta frazparto havas ĉiam rolvorteton aŭ N-finaĵon. Se ĝi havas rolvorteton, ĝi staras normale post la A-vorto. Se ĝi havas N-finaĵon, ĝi staras normale antaŭe:

  • longa je dek metroj

  • legebla sen helpo

  • scivolema pri ĉio ajn

  • plena de akvo

  • farita de mi

  • legata de multaj homoj

  • skribita per krajono

  • mil metrojn alta

  • kelkajn paŝojn distanca

Se A-vorto esprimas objektan agon, N-finaĵa priskribo montras la objekton de tiu ago:

  • esprimanta grandan inteligenteconM.41

  • dirinta la veronFE.24

Komparaj esprimoj «

Oni povas priskribi A-vorton per kompara esprimo kun kielol. Tia priskribo staras ĉiam post la A-vorto:

  • longa kiel serpento

  • stulta kiel azeno

  • feliĉa kiel infaneto

  • longa kiel tiu ĉi ŝnuro

  • sama kiel mi

  • pli longa ol serpento

  • pli stulta ol azeno

  • pli feliĉa ol li

Subfrazo aŭ I-verbo «

Por priskribi A-vorton oni ankaŭ povas uzi subfrazon kaj I-verbon. Tia priskribo staras ĉiam post la A-vorto:

  • Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos.LR.112

  • Ili estis aŭdintaj, ke la reĝo venos viziti.

  • Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon.M.57