PMEG 2024
27.4. I-verboj kiel rekta priskribo
Rekta priskribo de O-vorto «
I-verbo povas esti rekta priskribo de O-vorto, precipe de aga O-vorto. La I-verbo ĉiam staras post la O-vorto.
Tre ofte la O-vorto kaj la I-verbo laŭsence similas al tuta frazo. Tiam la I-verbo havas tiun saman sencan subjekton, kiun ĝi havus en la plena frazo:
Mi alveturis ĉi tien [...] kun la firma decido servi sub vi.Rt.84 (Mi decidis servi sub vi.)
La impresoj de la Bulonja kongreso nur rapidigis nian decidon publikigi nian Deklaracion.OV.336 (Ni decidis publikigi nian Deklaracion.)
Mi ricevas grandan deziron edziĝi.FA3.96 (Mi deziras edziĝi.)
Mi volis forpreni de sinjoro Ove la deziron resti ĉi tie.FA4.84 (Sinjoro Ove deziris resti ĉi tie.)
Ili ricevis la permeson flugi ankaŭ dum la tago.FA1.32 (Oni permesis al ili flugi ankaŭ dum la tago.)
Forte min doloras la nepovado helpi vin.M.91 (Mi ne povas helpi vin.)
En aliaj okazoj la I-verbo pliklarigas la enhavon de la O-vorto. En la sama maniero oni ofte uzas ke-frazojn:
Ni havas nun la taskon bruligi lumon por la malalta popolamaso.FA1.199 = ... la taskon, ke ni bruligu lumon ...
Ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo.FK.282 = ... la eblon, ke ni faru tion ĉi per fervojo.
Ni donas al fremdlandulino la eblon labori.M.43 = ... la eblon, ke ŝi laboru. Ĉi tiu ekzemplo sekvas la principojn de agoinfluaj verboj: doni al iu eblon = ebligi ion al iu.
La ideo detronigi Jesuon Kriston por la kristanoj [...] neniam eĉ por unu minuto venis en la kapon de iu homarano.OV.330 = La ideo, ke oni detronigu ... Ĉi tie la frazparto la ideo detronigi mem rolas kiel subjekto.
Ne venis ankoraŭ la tempo skribi oficialan historion de nia afero.OV.364
Via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita.M.126
Li havis plenan kaŭzon esti en bona humoro.FA3.121
Kiam I-verbo rekte priskribas O-vorton, la senco estas ofte tre proksima al intencita ago. Tial oni ofte uzas por antaŭ la I-verbo: permeso por eniri, eblo por fari ion, tempo por skribi, maniero por rigardi. Ĉe iuj O-vortoj oni pli ofte uzas solan I-verbon, dum ĉe aliaj oni preferas uzi por + I-verbon. Ekzemple oni uzas tempo/momento fari ion kaj tempo/momento por fari ion sen signifodiferenco, sed oni uzas nur loko/spaco por fari ion, neniam *loko/spaco fari ion*.
Rekta priskribo de A-vorto aŭ E-vorto «
I-verbo povas ankaŭ esti rekta priskribo de A-vorto. La I-verbo tiam staras post tiu A-vorto, al kiu ĝi rilatas. La senca subjekto de la I-verbo estas ĉiam tio, kion la A-vorto priskribas (rekte aŭ perverbe):
Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon.M.57 La A-vorto kapabla estas perverba priskribo de mi. Sekve la senca subjekto de instrui estas mi.
Li venigu knabojn [...] kapablajn servi en la palaco de la reĝo.Dn.1 La A-vorto kapablajn estas rekta priskribo de knabojn. Sekve temas pri tio, ke tiuj knaboj servu en la palaco.
Ili estas pretaj fari atencon kontraŭ mia vivo.Rz.30 Faros la eventualan atencon ili.
Se la I-verbo montras intencitan agon, oni ankaŭ povas uzi por + I-verbon: kapabla por instrui, preta por fari.
Principe I-verbo povas tute simile priskribi E-vorton, kvankam tio estas praktike tre malofta: Li eliris sur la straton preparite renkonti tie sian malamikon. Kiam li eliris, li estis preparita renkonti la malamikon. Ordinare oni povas same bone uzi A-formon, kio kredeble eĉ estas preferinda: ... preparita renkonti tie ...