PMEG 2023

42. Simboloj kaj mallongigoj

ekz. ekzemple
k.a. kaj aliaj
k.s. kaj simile, kaj similaj
k.t.p. kaj tiel plu
p. paĝo
t.e. tio estas
PMEG Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
PAG Kalocsay, Waringhien: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto
PIV Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (kiam temas pri antaŭa versio de tiu vortaro, ne uziĝas mallongigo, sed plena nomo, ekz. Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento)
TdE Tekstaro de Esperanto
fariĝas, estas ŝanĝebla al (k.s.)
= estas egala al, signifas
estas proksimume egala al, signifas proksimume
| limo inter vortelementoj (en klarigoj pri elparolo = mallongega paŭzeto en la elparolo)
ápud Vokalo kun dekstrakorna supersigno montras akcenton: á, é, í, ó, ú. En kelkaj lokoj kromakcentoj (malĉefaj akcentoj) estas montrataj per maldekstrakorna supersigno: à, è, ì, ò, ù.
[...] Parto de frazo estas forlasita. Precipe temas pri Zamenhofaj ekzemploj, kiujn necesis mallongigi.
ekzemplo° La vorto aŭ vortelemento ne troviĝas en PIV. Por klarigo vidu la liston de ne-PIV-aj elementoj.
*ekzemplo* La ekzemplo (aŭ signifo) estas erara aŭ tre malrekomendinda.
ekzemploFA2.3 La ekzemplo estas Zamenhofa el Fabeloj de Andersen, la dua parto, paĝo 3. Ĉiuj ekzemploj kun simila mallongigo estas Zamenhofaj. Vidu la liston de literaturo.