Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

Ŝ —

La 23a el la literoj de Esperanto. Ĝiaj preferataj askiigoj estas ^s kaj sx.

Angle: latin letter s with circumflex

1996-02-29


ŝablon·a re·kon·o

Apliko de ŝablono (regulesprimo) por trovi argumentojn de operacio. Ekz-e la Emaksa komando

   (query-replace-regexp 
    "\\<\\([01]*[0-9]\\)/\\([0-3]*[0-9]\\)/\\([0129]*[0-9][0-9]\\)\\›" 
    "\\3-\\1-\\2" 
    nil)

rekonas la Uson-stilajn datojn (ekz-e 03/28/1999), apartigas («rekonas») la monaton/tagon/jaron, kio ebligas redakti ilin al la ISO-normaj datoj (resp 1999-03-28).

Kp formorekono.

Angle: pattern matching
France: concordance de patron
Germane: Mustererkennung
Ruse: сопоставление по образцу

1999-03-28


ŝablon·o [PIV1] —

Signoĉeno uzata kiel modelo dum serĉo (kp ĵokero, regulesprimo) aŭ tekstogenerado (ekz-e ĉe eneligo, makroa generado, sintaksema redaktilo).

Angle: pattern, format, template
Germane: Muster, Schablone
France: modèle, patron, motif
Ruse: образец; шаблон, заготовка

1996-02-29


ŝak·tabul·a memor·o

Tia aranĝo de la ĉefmemoro, ke tujsekvaj adresoj estas atribuataj al ĉeloj el diversaj memorblokoj, kio ebligas samtempe atingi tiujn ĉelojn.

Angle: interleaved memory, multibank memory

1996-02-29


ŝalt·algebr·o

Apliko de la Bulea algebro al priskribo kaj konstruado de la logika strukturo de cirkvitoj realigantaj bezonatan Bulean funkcion el disponeblaj logikaj elementoj. Al ĝia estiĝo multe kontribuis la verkoj de Ŝanono en la jaroj 1930aj.

Angle: switching algebra
Germane: Schaltalgebra

1996-02-29


ŝalt·i [PIV1] —

Aktivigi, validigi reĝimon de funkciado (ekz-e kontrolon de la valoreksceso, interrompotraktadon; elekti usklecoblindan reĝimon de serĉo). Kp ebligi; malŝalti.

Angle: enable, turn on
Ruse: включить

1996-02-29


Ŝanon·a komunik·model·o

Nociaro por priskribi datumtransmeton proponita de Ŝanono en 1948; laŭ ĝi, en komuniksistemo estas datumfonto sendanta mesaĝojn al datumricevilo uzante komunikilon nomatan kanalo.

Angle: Shannon's model of communication
Ruse: Шенонова модель системы связи

1996-02-29


(1) Ŝanon·o (angle Shannon, Claude Elwood) —

Usona matematikisto kaj inĝeniero, naskita 1916-04-30, kreinto de la matematikaj informteorio kaj komunikteorio.

(2) ŝanon·o, bito

Mezurunuo de informokiomo, egala al la informokiomo de okazo de unu el la du egale probablaj reciproke nedependaj eventualoj, esprimita per duuma logaritmo.

Angle: bit, logon, shannon
Ruse: бит, шенон

1996-02-29


ŝarg·a tip·ar·o

En surtabla tipografio, tiparo kiu ne rezidas en la printilo (sed estas registrita sur disko aŭ en la ĉefmemoro) kaj tial antaŭ ĝia uzo necesas ŝargi la printilon per tiu tiparo.

Angle: downloadable font, soft font
Germane: ladefähiger Schrift
Ruse: загружаемый шрифт

1996-02-29


ŝarg*i [KBT, Jel, Pfei] —
  1. (Programon:) Legi en la ĉefmemoron kaj loki tie ŝargomodulon.
  2. Legi valoron (en reĝistron).
  3. Legi datumojn (el ekstera memoro en la ĉefmemoron).
  4. Plenigi datumbazon je koncernaj datumoj.
  5. Provizi disponaĵon je datumoj necesaj por ties funkciado, ekz-e ŝargi la internan memoron de printilo aŭ de ekrana adaptilo je la signaro Latina-3a.

Noto. En la faka uzo la verbo ŝajnas havi du regmodelojn:

  1. ŝargi memoron (aŭ aparaton) per/je valoro (datumo); sekve ŝargebla printilo;
  2. ŝargi valoron (datumon) en memoron (aŭ aparaton); sekve ŝargata tiparo, programo (kp ŝuti).
Nur la 1a konformas al PIV1: «provizi aparaton per peco necesa por ĝia funkciado», tamen pro la nacilingvaj influoj ankaŭ la 2a ŝajnas neevitebla.

Oni ne konfuzu ŝargi kaj ŝarĝi (vd ŝarĝo).

Angle: load; download
France: charger
Germane: laden
Ruse: загрузить

1996-02-29


ŝarg*il·o

Operaciuma programo por legi ŝargomodulojn en la ĉefmemoron, ilin loki kaj, eventuale, ekigi.

Angle: loader
France: chargeur
Ruse: загрузчик

1996-02-29


ŝarg·o·map·o

Tabelo eligata de ŝargilo kaj indikanta la adresojn kaj longojn de programaj segmentoj.

Angle: load map
Ruse: карта распределения памяти

2000-09-13


ŝarg·o·modul·o

Programo en formo, taŭga por ŝargo kaj plenumo; maŝinkodo kaj la informoj por lokado.

Angle: load module
Ruse: загрузочный модуль

1996-02-29


ŝarĝ*o [Pfei] —

La tuto de procezoj, taskoj plenumataj de komputilo aŭ ties organo. Kp ŝargi.

Angle: load
Germane: Belastung
Ruse: нагрузка, загрузка

1996-02-29


ŝarĝ·o·rejŝ·o

En datumbazo, la rejŝo inter la longoj de la informaj datumoj kaj de la tuta datumaro.

Angle: loading factor
France: facteur de chargement
Germane: Belastungsfaktor
Ruse: коэффициент загрузки

1996-02-29


ŝel*o [Jel, Pfei] —

Interfaca programo peranta pri atingo al risurco, servilo, operaciumo ktp, por plia oportuno, rendimento aŭ sekuro; precipe interpretilo transmetanta operaciumajn komandojn al la operaciuma kerno (en MULTICS, Unikso ks, ekz-e Baŝo); laboradministra lingvo.

Vd UNIX shell differences and how to change your shell.

Angle: shell, wrapper
Ruse: оболочка

1996-02-29


ŝlos·il*o [KKV] —
  1. (Serĉoŝlosilo:) simpla aŭ struktura datumo (indico aŭ rikorda kampo) identiganta rikordon aŭ indikanta ties situon. Vd ĉefŝlosilo, kromŝlosilo. Kp etikedo.
  2. Ĉifroŝlosilo.

Angle: key
Germane: Schlüssel
Ruse: ключ

1996-02-29


ŝlos·il·vort·a parametr·o

(En makroo, en subprogramo de Ada:) Parametro kies fakta valoro estas atribuata uzante ŝlosilvorton (kontraste al pozicia parametro).

Angle: keyword parameter
Ruse: ключевой параметр

1996-02-29


ŝlos·il·vort·o
  1. [Pfei] Vortosimbolo; en programlingvoj, vorta simbolo kiu rolas estkiel nura gramatikilo, ekz-e la frazaj krampoj STARTO … FINO. En multaj programlingvoj (ekz-e Ada, C, Paskalo — sed ne en FORTRAN, PL/I) ŝlosilvortoj estas rezervitaj nomoj. La ŝlosilvortojn de Paskalo donas aparta tabelo (Ŝlosilvortoj de Pascal kaj Paskalo).
  2. Nomo de ŝlosilvorta parametro.

Angle: keyword
Germane: Schlüsselwort
Ruse: ключ; ключевое слово, служебное слово

1996-02-29


ŝlos*o

«Atoma», nedisigebla operacio, ebliganta sekurigi monopolan atingon de krita risurco. En unuprocesora komputa sistemo por realigi ŝloson sufiĉas malŝalti interrompojn, en plurprocesora sistemo oni bezonas specialan komandon «testmarku» (angle test-and-set, read-and-mark), kiu per nerompebla ago testas la enhavon de memorĉelo, kaj se tiu nulas, revalorizas (markas) ĝin per nenula valoro. Kp malŝloso, semaforo.

Angle: lock; lockout
Ruse: замок

1996-02-29


ŝov*o [MMES] —

Operacio per kiu la bitoj de komputila vorto estas movataj dekstren aŭ maldekstren. Depende tion, kio okazas pri la vakiĝantaj bitpozicioj, oni distingas sekvajn specojn de ŝovo:

aritmetika ŝovo
do, se la vorto prezentas entjeron, tia ŝovo ekvivalentas al multipliko per pozitiva (ĉe la ŝovo liven) aŭ negativa (ĉe la ŝovo dekstren) potenco de 2;
logika ŝovo
ĉiuj bitoj estas ŝovataj sammaniere, la vakiĝantaj pozicioj nuliĝas;
cikla ŝovo
neniu bito perdiĝas, la bitoj elirantaj tra unu rando envenas la vorton tra la alia rando.
Ekz-e en C la operacio kion << kiom ŝovas la bitojn de kion je kiom pozicioj liven, dum kion >> kiom ŝovas ilin dekstren; la ŝovo estas logika, se kion estas pozitiva aŭ sensignuma entjero; por negativaj entjeroj la ŝovo kutime estas aritmetika (la normo lasas tiun decidon al la realigo).

Angle: shift
France: décalage
Germane: Verschieben
Ruse: сдвиг

1998-11-15


ŝov·reĝistr·o

Reĝistro speciale konstruita por plenumi ŝovojn.

Angle: shift register
Ruse: сдвиговый регистр

1996-02-29


ŝpruc·help·il·o

En GUI, speco de helpilo, eta fenestro entenanta priskribon de funkcio de butono, aperanta sur la ekrano se la muskursoro restadas ĉe la butono dum kelka tempo.

Angle: tool tip, balloon help

1996-02-29


ŝpruc·menu·o

Menuo aperanta sur la ekrano ĉe la kuranta pozicio de la kursoro kaj malaperanta post elekto de komando.

Angle: pop-up menu
France: menu ascendant
Ruse: всплывающее меню

1996-02-29


ŝtop·ad·o

Kompletigo de datumo je seninformaj datumeroj por grandigi ĝian amplekson ĝis kiom estas dezirate; ekz-e por havi ĉiujn registraĵojn egallongaj. En Askio por tiu celo estas destinita la ŝtopsigno NUL. Kp signumpluigo.

Angle: padding
Ruse: заполнение

1996-02-29


ŝtop·aĵ·o
  1. Fikcia programparto (ekz-e procedurkorpo) imitanta unu aŭ plurajn funkciojn de mankanta subprogramo; ofte — vakua ordono aŭ ordono eliganta erarmesaĝon. Ŝtopaĵo estas uzata dum programverkado aŭ testado kaj estas anstataŭigota per senchava fragmento iam poste.
  2. Datumero (signo, komando ktp) uzata por ŝtopado (plej ofte, senefika komando aŭ la ŝtopsigno NUL).

Angle: dummy, stub, placeholder
Ruse: заглушка, затычка

1996-02-29


ŝultr*o

Lib.: Prestipa marĝeno ĉirkaŭ la kapo; danke al la ŝultroj la apudaj literoj ne tuŝas unu la alian (vertikale kaj horizontale).

Angle: shoulder
France: approche
Ruse: заплечик, заплечие

1996-11-05


ŝut*i [Jel, Pfei] —

Transmeti datumojn amase kajaŭ sen zorgi pri ilia strukturo aŭ signifo. Kp nekropsio, restaŭrkopio, alŝuti, elŝuti.

Angle: dump; download
Ruse: качать, перекачать

1996-02-29


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion