Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

Ĉ —

La kvara litero en la alfabeto de Esperanto; pri ĝiaj prezentoj en ne-Esperantaj signaroj vd literoj de Esperanto.

Angle: latin letter c with circumflex

1996-01-21


ĉap·dosier·o

En C, surogato responda al difina modulo de MODULA kaj Ada. La hierarkio de ĉapdosieroj ne estas tiel precize reglamentita kiel en la du lastaj lingvoj, tial por ebligi nur partan retradukadon necesas mane verki muntodosieron (aliflanke, tia muntado estas pli povuma; sed ankaŭ ĝi prezentas plian okazon por erari).

Angle: header file
Ruse: заголовочный файл

1998-12-06


Ĉapel·il·o

Komerce farita verkilo por Esperanto-tekstoj sur IBM-PC kun Vindozo ekde la eldono 3.0. La helpilo kaj dialogo en Ĉapelilo estas tute en Esperanto.

Detaloj

1996-01-21


ĉapel*o

La signo ^ (Askie 94).

La ĉefa funkcio de ĉi tiu signo estas servi kiel diakritilo: «Esperanto havas kvin ĉapelitajn literojn» [PIV1] (oni ne forgesu ankaŭ pri la sesa, Ŭ kun lunarko!). Inter aliaj gramatikaj roloj de ĉapelo menciindas la cirkumfleksa akcento en la greka, indiko de forfalinta litero en la franca (kp la francan «fenêtre» kaj nian «fenestro»n).

Ĉapelo estas supersigno en multaj lingvoj, ekz-e Esperanto, franca, navaha, portugala, rumana, slovaka, slovena, vjetnama. Precipe riĉa je ĉapelitaj literoj estas la kimra, kie la ĉapelon povas surhavi la literoj a e i o u w y (longaj sonoj).

Pro la Askia mizero komputikistoj ofte (mis)uzas la ĉapelsignon por grafike prezenti alsupran sagon (ekz-e antaŭ supra indico), stirsignon (^c por Stir+c) ktp.

Kp hoketo, dukorno.

Noto. En la rusa fakĵargono ĝi estas nomata «tegmento». Spuro de tiu rusa nomo troveblas ĉe Zamenhof: la demando pri leteroj tegmentitaj en lia cirkulero «Pri Neologismoj» (1906-11-22).

Angle: hat, circumflex, caret
Ruse: крыша

1996-10-06


ĉap*o
  1. Priaĵo, helpa parto de dosiero, mesaĝo aŭ registraĵo, situanta antaŭ ties informa parto.
  2. Paĝotitolo.
  3. Interfaco de proceduro, vd procedurĉapo.
  4. Iteraciĉapo.

Noto. Iuj preferas «kapo»n, kiu pli similas la vorton de iuj naciaj lingvoj; tamen «kapo» ne estas taŭga kontrastvorto rilate al korpo (ĉar ankaŭ la kapo kaj la piedoj estas partoj, membroj de la korpo, ne malpli ol la trunko).

Krome, kapo normale estas parto esenca, eble eĉ ĉefa (etimologie ĉef- parencas al kapo), kaj estas tute maltrafa nomi tiel ekz-e «vojan vestaĵon» surmetatan al retmesaĝo (kaj demetatan de antaŭ la legado).

Similajn obĵetojn elvokas tiusenca «titolo»; cetere, «titolo» povas esti parto de ĉapo (ekz-e en HTML).

Angle: header, heading
France: entête
Ruse: шапка, заголовок

1996-12-03


ĉar*et·o

«Movebla parto de skribmaŝino, konsistanta ĉefe el kaŭĉuka cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas la papero, kaj el la ĝin portanta ĉasio» [PIV1]; kp kursoro.

Angle: carriage
Ruse: каретка

1996-01-21


ĉar·et·re·ven·o

Stirsigno de Askio (CR, 13) indikanta horizontalan malavancon de la printopozicio. Praktike ĉaretreveno ofte implicas ankaŭ liniavancon (kp linifinilo), kvankam tio estas kontraŭnorma.

Angle: carriage return
France: retour de chariot
Germane: Wagenrücklauf
Ruse: возврат каретки

1998-07-29


ĉef·diagonal·o

En kvadrata matrico A havanta la ordon n, la elementoj (A[1,1], A[2,2], … A[n,n]). Kp kontraŭdiagonalo, kromdiagonalo.

Angle: main diagonal
Germane: Hauptdiagonale
Ruse: главная диагональ

1998-08-16


ĉef·dosier·o

Etalona dosiero entenanta relative stabilan kaj ofte uzatan informon pri aplikkampo, kontraste al eneliga dosiero, malneta dosiero, arkiva dosiero.

Angle: master file
Germane: Hauptdatei, Stammdatei
Ruse: основной файл

1996-01-21


ĉef·el·ig·uj·o

Abstrakta dosiero por eligo, en Unikso havanta la dosiernumeron 1, kiun eblas alidirekti al diversaj fizikaj dosieroj, disponaĵoj aŭ en la dukton, kaj kien la praproceduroj sendas siajn eligaĵojn se mankas malimplica indiko pri uzenda dosiero.

Angle: standard output
Ruse: стандартный вывод

1998-07-31


ĉef·en·ig·uj·o

Abstrakta dosiero por enigo, en Unikso havanta la dosiernumeron 0, kiun eblas alidirekti al diversaj fizikaj dosieroj, disponaĵoj aŭ al la dukto, kaj el kiu la praproceduroj ĉerpas siajn enigaĵojn se mankas malimplica indiko pri uzenda dosiero.

Angle: standard input
Ruse: стандартный ввод

1998-07-31


ĉef·erar·uj·o

Abstrakta dosiero por eligo de erarmesaĝoj, en Unikso havanta la dosiernumeron 2, kiun eblas alidirekti al diversaj fizikaj dosieroj, disponaĵoj aŭ en la dukton. Se alio ne estas indikita, ĉeferarujo malfermiĝas sur la terminalon de la uzanto.

Angle: standard error
Germane: Standardfehlerkanal
Ruse: стандартный канал ошибок

1998-07-31


ĉef·indeks·o

La indekso de indekshava dosiero aranĝita laŭ ties ĉefŝlosilo.

Angle: primary index, main index
Ruse: основной индекс

1996-01-21


ĉef·kart·o [Jel, Pfei], patrinplato [MMES] —

Cirkvitkarto sur kiu estas muntitaj la ĉefaj blokoj de komputilo (precipe la ĉefprocesoro); la funkcioj de la ĉefkarto estas etendeblaj per kromaj cirkvitkartoj (kromkartoj), kiuj povas, ekz-e, pligrandigi la ĉefmemoron aŭ stiri la fiksitan diskon (tial ruse oni iam nomas ĉefkarton «duaranga karto»). Kp kartujo.

Angle: mother board; backplane
France: carte mère
Germane: Kartenchassis, Grundplatine
Ruse: объединительная плата, материнская плата

1996-01-21


ĉef·komput·il·o [Pfei] —

En plurkomputila sistemo, la komputilo plenumanta la plej grandan parton de la komputado.

Rim. Kp gastiga komputilo, ilkomputilo, retnodo.

Angle: host computer, host
Ruse: главная ВМ, ГВМ

1996-01-21


ĉef·liter·o

Litero en formo relative pli granda, klara aŭ eleganta, kiel la majusklaj literoj de la antikvaj surskriboj, tial opiniata speciale konvena por la komenca pozicio (en propraj nomoj, komence de frazo ktp); ano de la serio A, B, C… kontraste al la etliteroj a, b, c… Kutime la programlingva biblioteko disponigas funkcion por konverti etliteron en la respondan ĉefliteron (ekz-e CAP en MODULA). Kp registrumo.

Noto. Laŭ PIV1, ĉeflitero estas «1 Ornamita litero en komenco de ĉapitro, libro ktp 2 Majusklo» — dum «majusklo» estas difinita per «ĉeflitero».

Nu, en la fakaj tradicioj majusklo havas iom aliajn signifojn, kaj por la 1a signifo («Ornamita litero…») multe pli internacia termino estas inicialo (ankaŭ registrita en PIV1).

Angle: capital letter
Germane: Großbuchstabe
Pole: duża litera
Ruse: большая буква, заглавная буква

1996-01-21


ĉef·memor·o

Konsiderinde ampleksa memoro senpere adresebla per la ĉefprocesoraj komandoj.

Rim. Kp kaŝmemoro, reĝistro, memorhierarkio.

Noto. En la anglalingva mikrokomputila mondo kutimas sonora kvankam nelogika kontrastigo:

Ĉefmemoro sendube estas ajnvice atingebla, sed ne nur ĝi estas tia (ekz-e ankaŭ disko estas «rekte adresebla memoro»). Same nelogika (kvankam nun malpli aktuala) estis ankaŭ alia implicaĵo, laŭ kiu la cirkvita angla RAM estis kontrastigata al magnetkerna memoro.

Angle: core, main store, primary memory, RAM
France: mémoire vive
Germane: Hauptspeicher
Ruse: оперативная память

1996-01-21


ĉef·organ·o

Procesoro plenumanta en komputilo la ĉefajn funkciojn de datumprilaboro kaj stirado de aliaj organoj.

Angle: CPU, central processing unit
Ruse: ЦУ, центральное устройство

1996-01-21


ĉef·procesor·o

La aktiva parto de la ĉeforgano (precipe, la stirorgano kaj la aritmetikilo). Kp kromprocesoro.

Angle: central processor
Ruse: ЦП, центральный процессор

1996-01-21


ĉef·program·o [Cab] —

Ĉe disa tradukado (precipe en FORTRAN, PL/I, C), programparto kiu unua ricevas la stiradon kaj vokas aŭ lanĉas aliajn (sub)programojn.

Angle: main program
Ruse: головная программа, корень

1996-01-21


ĉef·registr·um·o

Ĉeflitera registrumo.

Angle: case, CAP shift
Ruse: верхний регистр

1996-01-21


ĉef·reĝim·o

En Emakso, ĉiu el pluraj reciproke ekskludaj reĝimoj, adaptitaj al testospeco; ekz-e C-mode por la C-programoj, text-mode por homlingvaj tekstoj ktp. Kp kromreĝimo.

Angle: major mode
Pole: tryb główny
Ruse: основной режим

2005-07-30


ĉef·sub·disk·o

En Vindozo-2000, subdisko rezervita por speciala uzo operaciuma. Fizikan diskon eblas dispartigi en 4 ĉefsubdiskojn (aŭ 3, se ankaŭ kromsubdisko estas kreata).

Angle: primary partition
Ruse: основной раздел

2001-04-15


ĉef·ŝlos·il·o

En indekshava dosiero, la ŝlosilo laŭ kiu estas ordigitaj la rikordoj kaj aranĝita la ĉefindekso. Oni havas intereson elekti ĉefŝlosilo tiun el la serĉoŝlosiloj, kiu plej gravas por la rendimento de la sistemo. Kp kromŝlosilo.

Angle: primary key
Ruse: первичный ключ

1996-01-21


ĉef·tekst·o [BT] —

Lib.: En libro, la ĉefa parto de la teksto. Ekz-e, la ĉapitroj de romano, sen la kromteksto (indeksoj, komentaro, kolofono ktp).

Angle: main body, main text
France: corps de l'ouvrage
Germane: Text des Buches
Ruse: основной текст

1996-12-28


ĉef·uz·ant·o

En pluruzula komputa sistemo, la konto ebliganta plenumi operaciojn kiujn ordinara uzanto ne rajtas fari (ekz-e legi el kaj skribi en ajna dosiero, sendepende je la atingorajtoj; re-startigi la sistemon; krei aŭ malkrei laborojn kaj kontojn).

En Unikso la ĉefuzanto ofte havas la nomon root (radiko) kaj la uzantonumeron 0.

Angle: superuser, root, avatar
Ruse: привилегированный пользователь

1998-03-22


ĉel*o

Memorero, malpleja adresebla elemento de ĉefmemoro. Ankaŭ vd sterntabelo.

Angle: location, cell
Ruse: ячейка

1996-01-21


ĉen·fin·il·o

En signoĉenoj de kelkaj programlingvoj, signo indikanta la finon de la utila datumo (la resto, «la vosto» de la signoĉeno estas nedifinita «rubaĵo»). Laŭ la tradicio de C oni ofte uzas en tiu funkcio la stirsignon NUL.

Angle: string terminator, rogue value
Ruse: признак конца

1996-01-21


(1) ĉen*o [Cab, Jel, Pfei] —
  1. Datumtipo ĉiu el kies valoroj estas vektoro el bitoj (bitĉeno) aŭ bajtoj (signoĉeno), konekse lokitaj (kaj pakitaj) en la memoro. Al la ĉenoj aplikeblas kroĉo, ofte disponeblas la funkcioj kapo, vosto, longo.
  2. En genera gramatiko, sekvenco da simboloj bazaj kajaŭ helpaj. Vd baza ĉeno, subĉeno.

Noto. «3 Sinsekvo de samspecaj objektoj aŭ aferoj» [PIV1].

Angle: string
France: chaîne
Germane: Kette, String
Hispane: cadena
Pole: łańcuch
Ruse: цепочка, строка

(2) ĉen*o en grafeo

Mat.: Tia vojo

v₀ e₁ v₁ e₂ v₂ … vn−1 en vn

ke ĉiuj eĝoj ei ĝin konsistigantaj estas diversaj.

Ĉeno, en kiu v₀=vn kaj n>0, estas ciklo.

Simpla ĉeno estas ĉeno kies ĉiuj verticoj vi estas diversaj.

Vd Hamiltona problemo, problemo pri la Konigsbergaj pontoj.

Angle: path
Ruse: цепь

1996-01-21


ĉen·stabl·o [PIV1], dukto [Jel] —

Vico de paralele funkciantaj procezoj aŭ procesoroj, interagantaj tiel, ke la eligaĵo de unu estas la enigaĵo de la sekva. Ĉenstabla procesoro konsistas el pluraj elementoj, ĉiu el kiuj plenumas sian parton de komandotraktado: venigon de komando; ĝian analizon; venigon de la operandoj; operacion super la valoroj de la operandoj; registradon de la rezulto. Ĉe tia aranĝo la sekva(j) komandoj komencas plenumiĝi antaŭ ol finiĝas la pli frue komencita(j). En operaciumoj ĉenstablon formas pluraj taskoj tiaj, ke elira datumstrio de unu estas la enira datumstrio de la sekva (vd dukto).

Angle: pipeline
France: canal
Ruse: конвейер

1996-01-21


ĉes·ig*o, abortigo [Jel] —

Agoj por haltigi taskonprocezon de ekstere (el alia tasko), precipe sekve de eraromisfunkcio. Kp finiĝo.

Noto. Abort(ig)i estas vorto ne nur malagrabla (pro sia ĉefa signifo — interrompi gravedon, kiu estas la sola vere internacia kaj etimologie ĝusta) sed ankaŭ nepreciza: oni povus heziti, ĉu «abortigu x-on» temas pri ĉesigo de x, ĉu pri ĝia ida tasko.

Angle: abort, kill
France: abandon
Ruse: прекращение, снятие

1996-01-21


ĉie*a funkci·o, totala funkcio —

Mat.: Funkcio f: X→Y estas ĉiea funkcio super X, se ĝi estas difinita (konverĝas) por ĉiu x el X. Se estas tia x∈X, ke f(x) ne estas difinita (diverĝas), tiam f estas iea (aŭ parta) funkcio (super X).

Angle: total function
Ruse: всюду определённая функция

1996-01-21


ĉies*aĵ·o

Vd publikaĵo.

Angle: public domain software, freeware
France: publiciel, logiciel publique, gratuiciel, graticiel
Ruse: бесплатное программое обеспечение

1996-01-21


ĉifr·ad·o

Ago transformi datumojn por malebligi al fremduloj ne sciantaj la ĉifroŝlosilon uzi ĝin.

Angle: encryption
France: chiffrage
Hispane: cifrado
Ruse: шифрование

1998-08-03


ĉifr·o·ŝlos·il·o

Parametro de ĉifrado, determinanta unu el la eblaj varioj de la ĉifro; por malĉifrado necesas scii la ĉifran algoritmon kaj la ĉifroŝlosilon.

Angle: encryption key
France: clé de chiffrage
Germane: Chiffrierschlüssel
Ruse: ключ шифрования

1996-01-21


ĉip·o [SPIV] —
  1. Vd kristalo.
  2. Blato.

Angle: chip
Ruse: кристалл, чип, интегральная схема

1996-01-21


ĉiu·liter·aĵ·o

Lib.: Mallonga teksto, plej ofte unufraza, entenanta ĉiujn literojn de nacilingva alfabeto. Ekz-e la angla The quick brown fox jumps over the lazy dog, aŭ la esperanta Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj (vd ĉe literoj de Esperanto kaj en Vikipedio).

Angle: pangram

2003-01-19


Ĉomski, Noam

Usona sciencisto kaj politikisto (Avram Noam Chomsky, naskita en Filadelfio, 1928-12-07). Fondis la teorion pri generaj gramatikoj kaj komputikan studon de la formalaj lingvoj (vd hierarkio laŭ Ĉomski).

Noto. Etimologie la familinomo Chomsky aspektas kiel ordinara Ruslanda familinomo Хомский, kaj ĝuste tia estas ĝia tradicia elparolo en la rusa scienca mondo (ruslingve tiu formo havas kroman avantaĝon de facila deklinacieblo). Male, la gazetistoj rusaj uzas la anglan (mis)legon «Ĉomski». Ĉar Ĉomski sian tutan vivon loĝis en Usono, tiu Usona formo ŝajnas preferinda por la elparolo en Esperanto.

1996-01-21


Ĉurĉ·a tez·o

La multaj provoj precizigi (formaligi) la nocion de komputeblo (Turinga aŭtomato, rekursiaj funkcioj, reĝistraj aŭtomatoj ktp) rezultigis unu saman klason de komputeblaj funkcioj. Surbaze de tiu sperto Alonzo Ĉurĉo formulis en 1936 la sekvan tezon, ricevintan lian nomon:

Ĉiu funkcio, kiu estas komputebla laŭ la intuicia senco de la vorto, estas rekursia (resp. Turinge komputebla, lambdo-kalkule difinebla ktp) funkcio.
La Ĉurĉa tezo ne estas matematike pruvita (aŭ pruvebla) aserto, ĉar la nocio de «intuicisenca komputeblo» estas esence nepreciza.

Angle: Church thesis
Ruse: тезис Чёрча

1996-01-21


Ĉurĉ·o (angle A. Church [ʧɝʧ]), Alonzo —

Usona matematikisto kaj logikisto (naskita en Vaŝingtono, 1903-06-14). Inventis lambdokalkulon, pruvis nedecideblon de kvantorlogika kalkulo, proklamis la Ĉurĉan tezon.

Angle: Alonzo Church
Ruse: Чёрч

1996-01-21


ĉu·sign·o [PIV1] —

La demandosigno.

Angle: question mark, whatmark
Ruse: вопросительный знак

1996-01-21


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion