Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

H —

  1. La deka el la literoj de Esperanto; laŭ la «Fundamenta transskribo» oni povas per h anstataŭigi la supersignon de la ĉapelhavaj literoj, tamen en komputado oni ĝenerale preferas la x-stilon.
  2. En la numeraloj de deksesuma nombrosistemo oni ofte uzas la postmetitan h por indiki la bazon 16 (laŭ la angla hexadecimal): 0FFh=16uFF.

1996-02-29


hak*et·ad·o

Maniero aranĝi datumstrukturon (hakettabelon) por rapida serĉo kun aldonoj; la situo de datumano en la hakettabelo dependas je la valoro de haketfunkcio, kiu ĵetas la aron de eventualaj datumanŝlosiloj sur la variejon de la indicoj de tabelo, tiel ke la indicvaloroj distribuiĝu laŭeble unuforme.

Angle: hashing
Germane: Hash-Verfahren
France: hachage
Ruse: расстановка, хэширование

1996-02-29


hak·et·funkci·o

Funkcio ĵetanta ŝlosilon ŝ en la indicvariejon de hakettabelo por haketado.

Angle: hash function
Ruse: функция расстановки

1996-02-29


halt*et·i, endormiĝi (pri procezo) —

Provizore ĉesi plenumiĝi atendante disponeblon de bezonata risurco. Kp pendi; reaktivigi.

Angle: (to be) suspended, sleep
Ruse: приостанавливаться

1996-02-29


halt·o·strek·o

«Lib.: Longa streko (—), uzata en tipografio por signi dialogon, por apartigi frazpartojn pli forte ol per komo, aŭ por esprimi subtrahon (en tiu lasta uzado ĝi respondas al la vorto minus)» [PIV1].

Fakte en bona tipografio minuso estas bildigata alie ol haltostreko. Pli precize oni povus distingi la tekstan haltostrekon (la supre difinita, —) kaj nombran haltostrekon, aŭ ĝis-strekon.

Angle: dash, em-dash
France: tiret long
Ruse: полиграфическое тире

1996-04-11


halt·problem·o

Estu fiksita Godela numerado de komputeblaj funkcioj f₀, f₁,… Oni demandas, ĉu ekzistas algoritmo por determini, ricevinte entjerojn x,y>0, ĉu fx(y) konverĝas?

Alivorte, ĉu la koncerna universala Turinga aŭtomato, aplikante la programon Px al la donitaĵo y haltos (kaj sekve liveros rezulton)?

Laŭ la Ĉurĉa tezo tiuj demandoj havas ekvivalentan kaj tute precizan formon: ĉu ekzistas rekursia funkcio g tia, ke

Estas pruvite, ke tia funkcio (aŭ, se oni preferas, tia algoritmo) ne ekzistas.

La haltproblemo estis la unua algoritma problemo kies nedecideblon oni sukcesis matematike pruvi.

Angle: halting problem
Ruse: проблема остановки

1996-02-29


hamak*o

Koneksa direkta grafeo sen cikloj, en kiu estas ĝuste unu vertico (la enirejo), kiun envenas neniu eĝo, kaj ĝuste unu vertico (la elirejo), el kiu neniu eĝo deiras. Kp latiso.

Rim. La metaforo «hamako» estas uzata de la komputikistoj, en grafeiko ĝi estas preskaŭ nekonata (tie oni uzas neprecizan terminon reto — vd taskreto).

Angle: hammock, network
Ruse: гамак

1996-02-29


Hamilton·a problem·o

Problemo proponita en 1859 de Vilhelmo Hamilton' (Sir William Hamilton, 1805–65). Estu donita grafeo. Ĉu ekzistas simpla ĉeno, pasanta tra ĉiuj ĝiaj verticoj? (Tia ĉeno estas nomata Hamiltona ĉeno.) Kp problemo pri la Konigsbergaj pontoj (kie temas pri Eŭlera ĉeno). La Hamiltona problemo estas NP-kompleta.

Angle: Hamilton's problem

1996-02-29


Hanoj·a·j tur·o·j

Problemo tradicie uzata por montri ekzemplon pri eleganta rekursia solvo; temas pri n diskoj diverslarĝaj, tra kiuj estas tredita vertikala stango F, tiel ke la pli larĝaj diskoj situas sub la malpli larĝaj. Uzante helpan stangon H, necesas transmeti la diskojn al celstango C. Ĉe la transmetado observendas jenaj kondiĉoj:

Oni facile povas esprimi tion en Paskalo (La Hanojaj turoj).

(En la rusa lerneja tradicio temas pri bramanoj, kiuj en la templo de Bramo en Vanarasio manipulas 64 orajn diskojn, metitajn de tiu dio tuj post la kreo de la mondo sur unu el la tri diamantaj stangetoj; kiam ĉiuj 64 diskoj estos transmetitaj, okazos la fino de la mondo. Farante po unu movon sekunde oni povus fini ĉion dum proksimume 5e11 jaroj.)

Angle: towers of Hanoi
Ruse: Ханойские башни

1996-02-29


·hav*

Vd kuntekstohava gramatiko, finhava algoritmo, radikhava arbo.

1996-02-29


hejm·a dosier·uj·o

En Unikso, dosierujo kiu entenas la salutajn skriptojn de uzanto kaj kiu ofte estas radiko de la hierarkio de la dosieroj apartenantaj al la uzanto.

Angle: home directory, login directory
Germane: Heimatverzeichnis
Ruse: начальная директория

1998-08-24


hejm*o
  1. Normala pozicio; ekz-e, por la kursoro, la maldekstra supra signopozicio de la ekrano; la praproceduro Reset el Pascal tradukeblas per hejmen en Paskalo, ĉar ĝi poziciigas la dosieron al ties starto, al la normala pozicio por komenci la legadon.
  2. Hejma klavo [Jel], klavo movanta la kursoron en ties hejman pozicion; en multaj redaktiloj, al la komenco de la kuranta linio (vd sagoklavo).

Angle: home
France: position initiale
Germane: Anfangsposition, Anfangsstellung, Nullage
Ruse: начало, исходная позиция

1996-02-29


hejm·paĝ·o, enirpaĝo, akceptejo, akceptopaĝo, baza paĝo, ĉefpaĝo, vitrino —

En WWW,

  1. La saluta paĝo, prezentata de retumilo ĉe la komenco de seanco, revokebla per speciala «Hejmo»-butono.
  2. La plej supra fragmento en hierarkio de hipertekstoj, rilataj al individuo, institucio, TTT-ejo. Ĉiuj aliaj publike disponeblaj «paĝoj» rilataj al la posedanto de la hejmpaĝo kutime atingeblas tra la hipertekstaj ligiloj de la hejmpaĝo; pli speciale oni povas apartigi «kovrilpaĝon» de dokumento (kiel tiu de nia leksikono) — kaj «akceptejon» de firmao aŭ privatulo (iom simila al la tradicia nomkarto).
Ekz-e (pri la 2a signifo),

Angle: home page, welcome page
France: page d'accueil, page de base, page principale, vitrine
Germane: Zuhause

1996-02-29


hel·dens·o, helodenso [PIV1] —

☢ «Denseco de lumfonto, prilumata surfaco ktp, mezurata en poa kvanto da energio je kvadrata centimetro» [PIV1].

Angle: brightness
Ruse: яркость

1996-02-29


helik*o [Jel], volvita a

Ĵargona sinonimo por «po-signo» (la signo «@»). Ĉar en komputado (almenaŭ, ekster Anglalingvujo) la komerca signifo de tiu signo estas neaktuala, tiu nomo probable estas pli klara kaj tial preferinda.

Angle: at sign, snail
France: arobas, arrobas, colimaçon, a enroulé
Germane: Klammeraffe
Hispane: arroba
Itale: chiocciol(in)a
Ruse: улитка, лягушка, собака, корючка

1996-02-29


help*il·o [PIV1], sufloro, dialoga dokumentaĵo —

Rimedo ebliganta al la uzulo ricevi en dialogo informon pri la operacioj kaj komandoj disponeblaj en la kuranta stato de la komputa sistemo.

Angle: help, on-line help
Ruse: подсказка

1996-02-29


hered*ad·o [Jel] —

Baza nocio de objektema programado, rimedo kiu ebligas difini novajn klasojn surbaze de jam difinitaj — kaj eventuale, kunhavi (angle share) iliajn kodon kajaŭ datumojn. Kp delegado.

Ekz-e, en Oberono oni povas difini klasan rikordon figuro (Heredado en Oberono) kiu entenas «referencan punkton» (x,y) kaj la areon de geometria objekto estkiel komunajn atributojn de ajna figuro; plue, oni rajtas difini «metodon» por atingi la abscison de la maldekstra rando de koncerna figuro, kiu kutime estas la absciso de la referenca punkto. Poste oni povas kompletigi la informojn pri specialaj figuroj, ekz-e pri cirkloj, trianguloj, ortogramoj ktp; tiuj lastaj heredas la komunajn kampojn, proprajn al ĉiuj figuroj (do, x, y, areo) kion indikas la enkrampa mencio pri (figuro) post la vortosimbolo RIKORDO. Ankaŭ la metodo livaEkstremo estas heredata, kvankam oni rajtas ĝin redifini konforme al la figurspeco; ekz-e, se la referenca punkto de cirklo estas ĝia centro, tiam la maldekstra ekstremo estas komputenda iom pli komplike (menciindas, ke same kiel en Ada, en Oberono la malrekta kampatingo c↑.x esprimiĝas per c.x).

Rim. Tiu Oberona ekzemplo komparendas kun la Paskala (Rikordoj en Paskalo) kaj kun tiuj de ĉe unio. Same kiel ĉe la unio de ALGOL-68, Oberono implicas kaŝitan okazetikedon. Grava avantaĝo de la objektema stilo estas tio, ke en la modulo entenanta la ĝeneralaĵojn oni ne bezonas specifi aŭ iel ajn mencii ĉiujn subklasojn («okazojn»), kiun la aŭtoro de tiu ĝenerala modulo ne bezonas (aŭ eĉ ne povas) precize scii.

Angle: inheritance
Ruse: наследование

1996-02-29


hered·it·a erar·o

Eraro kaŭzita de malĝusta donitaĵo aŭ de eraro en la antaŭa komputado.

Angle: inherited error
France: erreur héritée
Germane: mitgeschleppter Fehler
Ruse: наведённая ошибка, унаследованная ошибка

1996-02-29


Hermit·a spac·o

Mat.: Vektora spaco super la kompleksa kampo ℂ, por kies vektoroj estas difinita skalara produto. Kp Eŭklida spaco.

Angle: unitary space
Ruse: унитарное пространство, рмитово пространство

1998-08-27


heŭristik·a [KKV, Pfei] —

Pri proced(ur)o por kiu mankas formala bazo; pri metodo, kies apliko postulas uzon de intuicio kaj taksadon de avanco al la celata rezulto (per «provoj kaj eraroj», per «lernema algoritmo»).

Noto. «heŭristik·o Filozofio: Scienco pri la metodoj de esplorado en la sciencoj» [PIV1].

Angle: heuristic
Ruse: эвристика

1996-02-29


hibrid·a integr·a cirkvit·o, hico —

Kompleta elektronika cirkvito, fabrikita sur izola portilo per diversaj teĥnologiaj procedoj. La portilo servas por loki cirkvitelementojn kaj havas interkonektajn vojojn, realigitajn per plurtavola teĥniko.

Angle: hybrid integrated circuit

1996-02-29


hibrid·a komput·il·o

Komputilo kombinanta analogajn kaj ciferecajn kalkulajn disponaĵojn. La unuaj servas por stirado kaj plenumo de logikaj funkcioj, la duaj — por solvado de diferencialaj ekvacioj.

Angle: hybrid computer

1996-02-29


hierarki·a dosier·sistem·o

Dosiersistemo formanta hierarkion, kiel en Unikso. La nodoj en la hierarkio estas dosierujoj; la folioj, la «utilaj» dosieroj.

Rim. La malo estus plata dosiersistemo, sed tio ŝajnas jam malaktuala arkaikaĵo.

Angle: hierarchical file system
Ruse: иерархическая файловая система

2000-08-19


hierarki*o

Aranĝo de la partoj de komputilo, de dosiero, de reto aŭ de simila sistemo en arojn kaj subarojn rilatigitajn per rigora ordo. Kp arbo, latiso.

Angle: hierarchy
Ruse: иерархия

1996-02-29


hierarki·o laŭ Ĉomski

La unua grava klasifiko de la (sintakse) formalaj lingvoj en kvar tipojn, difinitajn de N. Ĉomski (1959), kiu ĝis nun plu prezentas certan intereson. La lingvotipoj estas numeritaj per 3, 2, 1, 0 laŭ la tipoj de ilia genera gramatiko (vd tie), kaj en tiu ordo ĉiu sekva estas subklaso de la antaŭa. Ĉiu lingvotipo estas ankaŭ ekvivalente difinebla per klaso de aŭtomatoj, akceptantaj la signoĉenojn de la koncerna lingvo (vd sub aŭtomato). Figuro FIG. prezentas iom pli riĉan hierarkion, atentantan ankaŭ aliajn klasojn de komputeblaĵoj: la decideblajn arojn, la lingvojn, generatajn de linearaj gramatikoj kaj la lingvojn, akceptatajn de determinismaj stakaj aŭtomatoj.

Angle: Chomsky hierarchy

1996-02-29


hiper·lig(il)o

Ligilo en hipertekstohipermedio. Kp ankro.

Noto. Verdire, «hiperligilo» estas kuntirita el «hiperteksta ligilo»; do, ĝia «hiper» apartenas al alia vorto. Tiaj kuntiraĵoj ne apartenas al la regula Esperanto (same kiel kompartio, Eŭroparlamento ktp) kaj estas facile eviteblaj (plej ofte sufiĉas simpla ligilo aŭ eĉ ligo).

Angle: hyperlink
Ruse: гиперсвязь

1996-10-15


hiper·medi·o

Hiperteksto pliriĉigita je netekstaj datumoj; alivorte, plurmedio konstruita laŭ la principoj de hiperteksto, do, ebliganta ajnvican movon laŭ asociaj ligiloj (referencoj). Ekz-e geografia mapo, liveranta informojn (artikolojn, bildojn, statistikajn tabelojn ktp) pri ajna sia punkto.

(Speciale:) Plurmedia produkto de la komputika eldonindustrio, peco de «elektronika publikigaĵo».

Rim. Ne ĉiu plurmedio estas hipermedio (ekz-e «surtabla videostudio» neniel rilatas hipermedion).

Angle: hypermedia

1996-02-29


hiper·tekst·o [Pfei] —

Enkomputiligita datumaro destinita por homa percepto per rimedoj programaj kaj aparataj. Hiperteksto povas enhavi tekstajn, grafikajn, sonajn datumojn, ĝia strukturo estas ĝenerala grafeo (ne nepre sekvenca teksto). Hiperteksto estas tre oportuna por prezenti dialoge konsulteblajn dokumentojn, ekz-e helpilojn, «elektronikan enciklopedion» ktp. Vd hipermedio, WWW, TTT, Teĥinfo, vikio.

Vd prelegon de John Wells.

Angle: hypertext
Ruse: гипертекст

1997-07-08


hirt*a dekstr·o

Lib.: Tia aranĝo de teksto, kiu lasas malglata ties dekstran randon; rezulto de livemigo. Ekz-e la teksto de ĉi tiu artikolo havas hirtan dekstron.

Angle: ragged right

1996-02-29


histori*·o, komanda historio —

En dialogo (ekz-e per Baŝo, Emakso), listo da enigaĵoj de uzulo, faritaj dum la kuranta aŭ antaŭa seanco, kiujn li povas re-enigi sen komplete retajpi ilin, eventuale kun kelkaj ŝanĝoj per sia redaktilo. Kp protokolo.

Angle: history, command history
Germane: Kommandozeilenspeicher
Ruse: протокол

2000-04-20


hok*et·o [PIV1] —
  1. Dukorno.
  2. La lunarko, precipe tiu super ŭ.

Noto. La PIV1-a difino estas iom nebula: «2 Malgranda streko hokforma en la skribo, en la muziknotoj: la hoketo super ŭ» [PIV1]. Esperanto, uzanta hoketon en sia skribo, bezonas precizajn terminojn por distingi tiujn supersignojn. Oni povus uzi adjektivajn precizigilojn: arka, ronda hoketo kontraste al angula, kojna hoketo; aŭ, laŭ la Teĥa modelo, «v-hok(et)o» kaj «u-hok(et)o».

Angle: hacek, caron; breve

1996-02-29


hok·o

Programa aŭ aparata rimedo, provizita de la projektistoj por faciligi postajn funkcietendojn.

Ekz-e en Emakso ĉiu iom grava funkcio disponigas plurajn hokojn — funckcivariablojn kiujn ĝi vokas je certaj stadioj de sia plenumo.

Angle: hook
Ruse: ловушка

2000-06-17


hom·a lingv·o

Neformala lingvo funkcianta kiel ĉefa rimedo de interhoma komunikado; ĉia etnolingvo aŭ Esperanto. Kp lingvo, formala lingvo.

Angle: natural language
Ruse: естественный язык

1996-02-29


homa-komput·il·a inter·fac·o

Ĉia rimedo ebliganta interagadon de uzulo kun komputilo; ekz-e komandlinia interfaco, fenestrosistemo, grafika uzulinterfaco, virtuala realo. Kp fasado.

Angle: human-computer interface
Ruse: человеко-машинный интерфейс

1996-02-29


homomorf·a

Mat.: Algebra (aŭ logika, topologia ktp) strukturo B estas homomorfa al samspeca strukturo A, se ekzistas homomorfio h:A→B; ekz-e en simulado, la modelo estas homomorfa bildo de la reala procezo aŭ sistemo.

Angle: homomorphic
Ruse: гомоморфный

1996-02-29


homomorfi·o

Mat.: Ĵeto el algebra (aŭ logika, topologia ktp) strukturo A al samspeca strukturo B, respektanta la karakterizajn ecojn de la koncernaj strukturoj. Ekz-e, estu A kaj B du duongrupoj kun la operacioj ¤ kaj resp.; tiam ĵeto f: A→B estas homomorfio se por ĉiuj x, y el A

f(x¤y) = f(x)∗f(y) 

En la teorio pri formalaj lingvoj estas studataj homomorfioj de liberaj monojdoj. Estu S kaj D finiaj signaroj, kaj estu h: S→D* ĵeto bildiganta la signojn de S per ĉenoj de signoj el D. La ĵeton h oni povas pluigi sur la aron S* difinante h(Λ)=Λ (vd vakuo) kaj h(va)=h(v)h(a) por a∈S kaj v∈S*; tiam h iĝas homomorfio de la libera monojdo S* al la libera monojdo D*. Simile difineblas homomorfaj lingvoj: se L estas formala lingvo super S, tiam ĝia homomorfiaĵo

L′ = h(L) = { h(v) | v∈L } 

Simile, la homomorfia fontaĵo L″ de aro L′⊆D* estas

L″ = { v | h(v)∈L′ } 

Noto. Vd morfio.

Angle: homomorphism
Ruse: гомоморфизм

1996-02-29


homonim*ig·o

Maniero atribui al unu sama simbolo plurajn signifojn por indiki diversajn procedurojnkonstantojn; la fakte subkomprenata objekto determiniĝas per la kunteksto (ekz-e per la tipoj de la argumentoj en la okazo de homonima operacisimbolo). Tiel la operacisigno + havas en Paskalo almenaŭ 6 signifojn (laŭ la tipoj: entjera — reela — ara; laŭ la loknombro: unuloka kaj duloka).

Noto. «homonim*o. Vorto, kiu havas la saman formon kiel alia, sed malsaman sencon» [PIV1].

Angle: polymorphism, overloading
Ruse: полиморфизм, перегрузка

1996-02-29


horizontal*a format·o [Jel] —

Lib.: Tia aranĝo de printaĵo, ke la pli longa rando de la paĝo estas horizontala. Kp vertikala formato.

Angle: landscape
France: format horizontal
Germane: Querformat
Ruse: альбомная ориентация

1996-02-29


horizontal*o [Rei87], linio —

La k-a horizontalo de m×n-matrico a estas n-opo de la matricanoj kies unua indico egalas al k:

(ak1, ak2, …, akn)

Kp vertikalo.

Angle: row
Ruse: строка

1996-02-29


horloĝ*o

Aranĝaĵo por mezurado aŭ indikado de la kuranta tempo aŭ daŭro (ekz-e nombrilo kalkulanta tiktakojn). Horloĝo uzeblas por interrompi plenumadon de procezo post indikita tempodaŭro, por dati dosierregistradojn ktp.

Noto. Por eviti konfuzon kun taktilo oni povas diri «astronomia horloĝo» aŭ «realtempa horloĝo».

Angle: timer, clock
France: horloge temps réel
Germane: Uhr, Zeitgeber
Ruse: таймер

1996-02-29


HTML, HiperTeksta MarkLingvo —

La interna prezento de hipertekstoj, uzata en WWW.

Vd HTML 4.0 draft specification (aprobita je 1987-12-18); Respondaron pri HTML (anglalingvan), kaj tre belan Manuel illustré sur HTML.

En Esperanto: Esperanto kaj HTML de Bertilo Wennergren; Enkonduko al HTML de Franko Luin; Prelego de John Wells.

Angle: HTML, Hypertext Markup Language

1998-02-20


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion