


 
1996-02-29
 Aranĝaĵo interliganta plurajn aliajn 
aranĝaĵojn. Ekz-e ĉiuj komputiloj en oficeja ĉambro povas esti konektitaj 
al la loka reto per nabo. 
Noto. Samkiel la angla originalo, la termino metafore aludas la radan nabon. Esperantigo proponita de Simono Pejno (2000-06-18).
Angle: hub 
Ruse: концентратор, хаб 
2000-06-18
Elektromeĥanika printilo, kiu faras signobildojn en formo de rastrumo, kaj taŭgas por eligi kaj finisignaran, kaj grafikan datumon. La rastrumon faras nadlara kapeto el 9–24 elektromagnetaj nadloj.
Angle: stylus printer, dot matrix printer 
France:  imprimante par points 
Germane:  Nadeldrucker 
Ruse: матричный 
принтер с игольчатой головкой 
1996-02-29
 
Angle: adjacent 
Ruse: смежный 
1996-02-29
 Estu la n verticoj de grafeo 
numeritaj per 1, … n; ĝia vertica najbarmatrico 
havas anon A[i,j] (i,j∈[1..n]) nenula, se la verticoj 
V[i] kaj V[j] estas najbaraj (t.e. 
V[i]−V[j] por sendirekta 
grafeo, V[i]→V[j] por direkta 
grafeo; vd El grafeiko). 
Por la aplikoj la prezento de najbarmatrico per tabelo ne tre oportunas, i.a. ĉar plej ofte ĝi estas maldensa tabelo.
Angle: adjacency matrix 
Ruse: матрица 
смежности 
1996-02-29
«Pozitiva entjero» [Rei87]. En komputoscienco ankaŭ nulon oni ofte rigardas natura nombro.
Angle: natural number 
Ruse: 
натуральное число 
1996-02-29
Vagado tra komplika datumo, precipe tra hiperteksto, reta aŭ hierarkia datumbazo, celanta trovi bezonatan datumanon. La itinero estas indikata de la uzulo aŭ komputata per algoritmo; en tiu lasta okazo oni povus paroli pri navigaci*o. Vd foliumilo.
Angle: navigation 
Ruse: навигация, 
передвижение; бродить 
1996-02-29
 En dialoga aplikaĵo, parto de la ekrano kie 
situas fenestraĵoj por stiri la navigadon en la aplikaĵo. 
Angle: navigation bar
2002-04-08
 
Esperantigita nomo de la retumilo «Netscape 
Navigator» (Mozilla), ofte nomata simple «Netscape» 
[ˈnetskeĭp] (tiu lasta nomo implicas ankaŭ la kunliveratajn poŝtilon kaj novaĵlegilon). 
La foliumilo evoluis el NCSA Mosaic; ĝi funkcias sur pluraj platformoj (X por la Uniksoj; Vindozoj; Makintoŝo).
Ekde la versio 4.0b3 la Navigilo por la Tuteŭropaj versioj de Windows-95/NT povas legi tekstojn kun Unikoda prezento de la literoj de Esperanto (vd «Unikodo venas!» en la «Monato», 1997, n-ro 5, pĝ 15).
Oni povas trovi Netscape ĉe http://home.netscape.com/comprod/mirror/client_download.html.
Kp Esplorilo.
Angle: Netscape Navigator
1998-02-21
Angle: not; no 
Ruse: не; нет 
1996-08-24
 Modelo aŭ reĝimo de 
komputado, en kiu je diversaj komputopunktoj eblas po pluraj diversaj 
daŭrigoj. Oni povas konsideri elekton de ajna el la eblaĵoj aŭ 
disbranĉigon kaj «paralelan» plenumon de ĉiuj eblaj daŭrigoj — ekz-e 
vd ĉe aŭtomato, Petri-reto. Nedeterminismo estas intense studata 
en komplikteorio, ĉar por multaj 
problemoj postulantaj elĉerpan serĉon 
ĝi ebligas apartigi (kaj malatenti) la komplikaĵojn ŝuldatajn al la neceso 
realigi serĉostrategion (aranĝi la malavancojn ktp). Fakte la nedeterminisma 
komputado estas speco de derivado aŭ generado; 
kaj ĝia kompliko estas la minimuma kompliko 
de sukcesa derivado. Tiel oni povas paroli pri «facile pruvebla teoremo» 
(t.e. pri teoremo kies pruvo estas mallonga), sen atenti la laboron super la 
fiaskaj provoj (vd P=NP-demando). 
Formale kun ĉiu nedeterminisma aŭtomato A asociiĝas rilato RA tia, ke RA(x) veras SSE iu komputado per A kun la donaĵo x haltas; RA(x) estas akceptata de la aŭtomato A. Tiam iea funkcio f(x) estas (nedeterminisme) komputebla, se nedeterminisma aŭtomato B akceptas ĝian grafikaĵon, t.e. la rilaton y=f(x).
Angle: 
nondeterminism 
Ruse: недетерминизм 
1996-02-29
Angle: atomic (trans)action, inseparable action 
Ruse: 
неделимое действие 
1999-09-10
Radikhava arbo kiu ne estas ekvilibra arbo.
Angle: skewed tree, unbalanced tree
1996-02-29
Fontteksto disponigata kun programa produkto. Koncepto de movado idee proksima al tiu pri la libera programaro, kiu komence sin prezentis kiel taktike pli akceptebla por la negocistoj.
Noto. Tiu termino necesas kiel parto de derivitaj terminoj, kiel programprodukto kun nefermita fontteksto, programaro kun nefermitaj fonttekstoj ktp; ne tre elegante, sed pli akcepteble ol «nefermitfontteksta programprodukto» ktp.
Angle: open source
2003-07-05
Klavo kiu regas reĝimon de klavaro kaj efikas nur dum ĝi estas premata. Vd registrumo; kp fiksiĝema reĝimklavo.
Angle: nonlocking escape 
Ruse: 
нефиксирующийся переключатель 
1996-02-29
 En teksto, ŝovo 
de liniekstremo(j) eksteren (kompare kun la resto de la teksto). Kp krommarĝeno. 
Angle: undent, unindent 
France:  déplacement à gauche 
Germane:  Auszug 
Ruse: выступ, смещение 
влево 
1996-09-01
 Mesaĝo aŭ signalo indikanta eneston de eraro(j) en 
ricevita datumpeco. En Askio, la stirsigno 21. Kp kvitanci. 
Angle: negative 
acknowledgement, NAK 
France:  accusé de réception négatif 
Ruse: 
отрицательное квитирование, 
неподтверждение приёма 
1999-07-05
Bildigo-reĝimo en kiu koloro de la informa parto de la signoj kaj la koloro fona estas interŝanĝitaj; kutime ĝi estas uzata por apartigo.
Angle: inverse video, 
reverse video 
Ruse: инверсное изображение, 
негативное изображение 
1996-10-23
 Unuloka Bulea 
operacio, por kiu la matematikistoj havas specialan signon (laŭ la rusa 
fakĵargono, «fajrohoko»n: ¬) aŭ superstrekon; en komputoscienco ofte 
simboligata per NOT, aŭ tildo; 
¬a veras SSE a estas malvera. La natura esperantigo 
estus NE. Kp komplemento. 
Angle: negation 
Ruse: отрицание 
1996-04-20
En Pozikso, enigaĵo (signoĉeno) kongrua al la lokaĵo noexpr, difinanta (per regulesprimo) la neajn respondojn en dialogo.
Angle: negative response
2000-08-19
Eligo de la stato de la labora memorareo (kaj de la reĝistroj) post misfino de tasko, por ebligi analizon de la misaĵo. Simbola nekropsio provizas oportune legeblan eligon de la plenumstako en formo de la kurantaj valoroj de la variabloj, kun indiko de iliaj fontolingvaj nomoj. Kp ŝuti.
Angle: postmortem dump, core file 
Ruse: сбойная выдача, посмертная 
выдача 
1996-02-29
Printilo realiganta bildigon sen meĥanika frapo, ekz-e lasera printilo, inkĵeta printilo.
Angle: 
nonimpact printer 
France:  imprimante sans impact 
Germane:  anschlagfreier Drucker, nichtmechanischer Drucker 
Ruse: бесконтактный принтер, 
безударное печатающее устройство 
1996-02-29
En tekstotraktado, stirsigno indikanta, ke kie ĝi aperas nepre finiĝu la paĝo, eĉ se sur ĉi tiu ankoraŭ restas libera loko. Kp eventuala paĝofino.
Angle: 
hard page break 
Ruse: жёсткий конец страницы 
1996-02-29
Parametro nepre indikenda en komando, voko de proceduro aŭ makroo ktp. Kp malnepra parametro.
Angle: 
mandatory parameter 
Ruse: обязательный 
параметр 
1999-10-22
Eraro kiu malebligas pluan programplenumon (precipe de tradukilo). Kp riparebla.
Angle: fatal error 
Germane:  Totalausfall 
Ruse: фатальная 
ошибка 
1999-10-22
Signo kies bildigo egalas tiun de spaceto, kaj kiu estas uzata en la pozicioj kie linifaldo ne okazu; en la okbita ISO-kodo nerompebla spaceto havas la kodonon 16uA0, en TeX nerompebla spaceto estas enigata per tildo (ekz-e en 4~m/s, bildigenda kiel «4 m/s»).
Angle: no-break 
space, NS, NBSP, tie 
France:  blanc insécable 
Ruse: неразрывный 
пробел 
1996-02-29
Angle: nonsignificant digit 
Ruse: незначащая 
цифра 
1996-02-29
 Ω Funkcianta sen sinkronigo. La malo de sinkrona. 
Angle: asynchronous 
Ruse: асинхронный 
1999-09-07
Tia aranĝo de komputilo, ke ĝi konsistas el du ĉefaj partoj:
Inter la ne-Neŭmanaj arkitekturoj menciindas komputiloj sen komandonombrilo kaj kun nesekvenca plenumo de la komandoj; komputiloj sen reregistriva memoro; datumflua arkitekturo.
Noto. De la nomo de hungardevena Usona matematikisto Johano von Neumann.
Angle: von Neumann architecture
1996-02-29
 Iteracia metodo por aproksime solvi reelan ekvacion f(x)=0, kie f estas 
derivebla funkcio. La aproksimoj estas 
komputataj per rikura formulo: 
xk+1 = xk − f(xk)/f′(xk), k=0,1,2,…
Ofte estas uzata iom simpligita algoritmo:
xk+1 = xk − f(xk)/f′(x₀)
La metodon inventis I. Neŭtono [PIV1] en la 1669a jaro.
Angle: 
Newton's method 
Ruse: метод Ньютона 
1996-02-29
 Rilate 
al duloka operacio ¤ super 
A, tia elemento j∈A, ke por ĉiu x el A 
veras x¤j=j¤x=x. Nenia operacio povas havi pli ol unu neŭtran 
elementon, ĉar se ambaŭ x,y∈A estas neŭtraj elementoj, tiam 
x=x¤y=y. Se la operacion ¤ oni rigardas multipliko, la neŭtra elemento nomiĝas 
unuo; se ¤ estas rigardata estkiel adicio, la neŭtra elemento nomiĝas 
nulo. 
En aritmetiko 0 kaj 1 estas neŭtraj elementoj por resp. adicio kaj subtraho. En Bulea algebro malvero kaj vero estas neŭtraj elementoj por resp. aŭo kaj kajo; en la libera monojdo S* generita per kroĉo super signaro S, la neŭtra elemento estas la vakuo Λ, ĉar Λv = v = vΛ.
Angle: identity element 
France:  élément neutre 
Ruse: нейтральный 
элемент, единица (группы) 
1996-02-29
 Por duloka operacio ¤ super 
A kaj elemento a∈A, tia elemento a′∈A, ke 
a′¤a = a¤a′ = j, kie j estas la neŭtra elemento por ¤. 
Rim. Pli speciale oni povas paroli pri maldekstre neŭtriga elemento (aŭ maldekstra neŭtriganto), dekstre neŭtriga elemento (aŭ dekstra neŭtriganto), kaj simetria neŭtriga elemento (aŭ simple neŭtriganto).
Angle: inverse element 
Ruse: 
нейтрализующий элемент, обратный элемент 
1996-02-29
Angle: inverse element
1996-02-29
 Rilate al duloka operacio, tia elemento de ĝia domajno, ke por ĝi ekzistas neŭtriga elemento; en multiplika grupo oni ankaŭ nomas 
neŭtrigebla elementon divizoro de unuo. 
Angle: 
invertible element 
Ruse: нейтрализуемый 
элемент, обратимый элемент 
1996-02-29
Ajna signo, kiu ne estas videbla signo: stirsigno; linifinilo, linikomenco ktp — vd ĉe regulesprimo.
Angle: unprintable 
character 
Ruse: невидимая литера 
1996-02-29
Metodo de testado ĉe kiu la aŭtoro de la testoj ne konas la algoritmojn uzatajn en la realigo, precipe kiam la testo komparas la faktajn eligaĵojn kun la atendataj por la koncernaj enigaĵoj (t.e. traktante la testatan programpecon kiel nigran skatolon). Kp vitroskatola testado.
Angle: black box testing, functional testing
2005-05-19
En kibernetiko, metaforo uzata por priskribi manieron esplori komplikan sistemon (la «nigran skatolon») kies strukturo estas nekonata aŭ pro iaj rezonoj kaŝita, per eksperimentado kun tiu sistemo, t.e. per enigo de signaloj al la enirejoj de la nigra skatolo kaj observado de ĝiaj reagoj ĉe la elirejoj.
Angle: 
black box 
Ruse: чёрный ящик 
1996-02-29
 Tia 
aranĝo de eligata teksto, ke certaj ĝiaj partoj estas «samnivelaj», 
okupas egalajn poziciojn rilate al iu referenca objekto (plej ofte, 
horizontala aŭ vertikala rekto) — ekz-e la egalaĵoj sur la figuro ĉi-sube estas nivelitaj 
laŭ la egalsigno. 
 
 Samskaligo de reeloj 
en glitpunkta prezento por plenumi 
adicion aŭ subtrahon. Kp ĝisrandigo. Jen ekzemploj pri nivelado laŭ 
egalsigno, on-punkto, samskaligo: 
                    p 
               n × --- 
         1         q-1       1 
    1 + --- + --------- + ------- 
         X       b+5           1 
                          Y + --- 
                               Y Ekzemploj pri aliaj niveladoj:
             _____            1234.5678 
     (X,Y) = (Y,X)             987.54         0.123400e2 
    (aX,Y) = a(X,Y)              1.9999       0.098754e2 
   (X,Y+Z) = (X,Y)+(X,Z)     -9999.0          0.000990e2 
Angle: alignment 
Ruse: выравнивание 
1996-08-24
Angle: ROM 
Ruse: ПЗУ 
1996-02-29
En la teorio pri formalaj lingvoj, sinonimo de sintaksa variablo («gramatika kategorio» de la tradicia lingvistiko). La termino precipe taŭgas por tiaj sintaksaj variabloj, kiuj formas bazon por formala difino de semantiko (ekz-e variablo, ordono ktp). Vd genera gramatiko, sintakso.
Angle: notion, nonterminal 
Ruse: понятие 
1996-02-29
 Marko sur la ventro de prestipo, 
faciliganta rekonon de la ĝusta orientumo de la prestipo (simile al la 
fortranĉita angulo de trukarto). 
Angle: nick 
France:  cran 
Ruse: сигнатура, рубчик 
1996-11-05
Vertico de grafeo, iam kun la kromsenco de «interna vertico» (kontraste al folio). Kp retnodo.
Angle: branch node, interior node; vertex 
France:  sommet, nœud 
Germane:  Knoten 
Ruse: узел, внутренняя 
вершина 
1996-02-29
Ω Dosiernomo; tiu parto de dosierindiko, kiu ne estas vojprefikso.
Angle: basename
2000-08-17
Rilata al nombroj —
Angle: numeric(al), digital 
Ruse: числовой, 
численный 
1996-02-29
Kompakta klavaro (eventuale parto de pli granda klavaro) destinita por enigi nombrojn, disponiganta ciferojn, signumojn, on-punkton ktp.
Angle: numeric 
keypad, number pad 
France:  clavier numérique 
Germane:  numerische Tastatur, Zehnertastatur, Zehnerblock 
Ruse: числовая клавиатура, цифровая 
клавиатура 
1996-02-29
Algoritmo por solvi matematikan problemon per finia nombro da operacioj super nombroj. Plej ofte la donitaĵoj kaj la rezulto estas aproksimaj diskretigoj, kaj nombra metodo devas ebligi pritakson de la eraro. Ekz-e Neŭtona metodo. Kp «analitika metodo».
Angle: numeric 
method 
Ruse: численный метод 
1996-02-29
Rilata al nombra metodo, kontraste al analitika.
Angle: numeric 
Ruse: численный 
1996-02-29
«1 Difini per nombroj la sumon de objektoj aŭ personoj (…) 2 Enteni, enhavi ian nombron da unuoj» [PIV1].
Noto. Estus nematematika implici, ke la nombroj nepre estas entjeroj kaj enkonduki, kiel SPIV, specialan vorton kompti por grandoj kontinuaj; kompreneble, en la pli ĝenerala senco la «sumo» fakte estas integralo. Kp kalkuli, komputi.
Angle: count; number; meter 
Ruse: считать, измерять 
1996-02-29
Struktura ordono, iteracio en kiu la ripetadon regas krementata (aritmetike progresianta) nombrilo. Nombrila iteracio oportunas se la nombro de ripetoj estas determinebla antaŭ la komenco de la iteraciado. En Paskalo:
   nombrila_iteracio = "POR" iteracinombrilo ":=" komenca_valoro 
      ("SUBE"|"SUPRE") fina_valoro "FARU" ordono. 
   iteracinombrilo = nomo. 
   komenca_valoro = esprimo. 
   fina_valoro = esprimo. Angle: for-loop, for-statement 
Germane:  Zählschleife 
Ruse: цикл с 
параметром 
1996-02-29
Variablo, memorero, reĝistro aŭ aparato ebliganta ajnmomente ekscii la nombron de okazoj aŭ aperoj de evento, signalo, simbolo ktp. Ĉe ĉiu apero de la fenomeno la valoro de la nombrilo krementiĝas (vd memalkremento, memdekremento).
Angle: counter 
Germane:  Zähler 
Ruse: счётчик 
1996-02-29
Sistema maniero prezenti nombrojn per sekvenco da ciferoj. Praktikan valoron havas la poziciaj nombrosistemoj (tamen historie gravan rolon havis ankaŭ alfabetaj nombrosistemoj, ekz-e Pri kirilico).
Vd bazo, um, unuuma nombrosistemo.
Angle: 
number system 
Ruse: система счисления 
1996-02-29
En Unikso, dukto havanta dosiernomon, kreita per komando mknod. Nomhava dukto ebligas komunikadon inter neparencaj procezoj (la ordinara, nenomita dukto uzeblas nur por interfrata aŭ patra-ida komunikado).
Angle: named pipe, FIFO 
Ruse: именованный программый канал 
1998-08-01
∏ En fonta programo, simbolo de konstanto (kutime, nomo), kies valoro estas difinita apriore aŭ per konstantodeklaro. Ekz-e NUL, pi, maksEnt, vero. Kp literalo.
Angle: named constant, figurative constant 
Ruse: 
именованная константа 
1996-02-29
1996-02-29
Unuafoje doni la elektitan nomon, provizi je nomo. Specialaj okazoj: nomumi, valorizo. En komputado la termino «nomizi» precipe koncernas dosierojn.
Noto. Iam necesas neprigi la indikitan signifon de «nomi». Nomdoni estas ne tute regula gramatike kaj nesufiĉe klara: en kelkaj lingvoj doni la nomon tre logike sinonimas kun sciigi la nomon («Li donis al mi siajn nomon kaj adreson»). La fojfoje proponata metaforo bapti ŝokus (ne)kristanojn.
Angle: (to) name, assign 
Germane:  benennen 
Ruse: назвать; наречь 
1996-02-29
Situacio kiam pluraj deklaroj difinas por unu sama programloko diversajn signifojn de unu sama nomo. Nomkonflikto estas solvata laŭ reguloj de koncerna programlingvo aŭ programsistemo; ekz-e en Paskalo, se la regionoj de du konfliktaj deklaroj ingiĝas, ĉe la aplika apero validas la «interna» deklaro, kiu en sia regiono ŝirmas, eklipsas la eksteran; se la du deklaroj havas unu saman regionon, la programo estas erara.
Angle: names conflict 
France:  conflit des noms 
Germane:  Namenkonflikt 
Ruse: конфликт имён 
1996-02-29
Ofta nocio en la gramatikoj de programlingvoj, sekvenco da nomoj disigitaj per komo:
   nomlisto = nomo{"," nomo}. Angle: identifier list 
Ruse: список идентификаторов 
1996-02-29
En programlingvo aŭ komputa sistemo, leksika unuo uzata kiel simbolo indikanta (nomanta, «identiganta») objekton de programo aŭ de la komputa sistemo (datumtipon, variablon, dosieron ktp). Plej ofte nomo estas sekvenco da literoj kajaŭ ciferoj, komenciĝanta per litero:
   nomo = litero { litero | cifero }. En Paskalo ene de nomo ne rajtas aperi spaceto, linifino, komento. Vd deklaro, regiono.
Rim. Kp signo.
Angle: identifier 
Germane:  Bezeichner, Identifikator, Name 
Ruse: 
идентификатор, имя 
1996-02-29
Ω Atribui al risurco (disponaĵo) nomon, per kiu ĝin povus referenci la programoj. Ekz-e, oni povus nomumi la ekranon de terminalo estkiel eligan dosieron (datumstrion). Speciale: alidirekti. Kp nomizi.
Angle: assign, redirect 
Ruse: назначить 
1996-02-29
 Havanta 
la usklecon tradicie uzatan por skribi la 
proprajn nomojn, t.e. kiam la unua litero de vorto estas ĉeflitero, kaj la ceteraj, etliteroj. Ekz-e «Esperanto» estas vorto 
nomuskla. 
Tiu difino konvenas por redaktiloj kaj programlingvoj, kiuj kutime disponigas komandojn kaj funkciojn por nomuskligo (ekz-e M-c en Emakso); krome, en iuj lingvoj (ekz-e ĉeĥa, serba-kroata) estas literoj (ch, nj) havantaj nomusklan formon: Ch, Nj (kp la majusklojn CH, NJ). Simila fenomeno observeblas ĉe iksisma prezento de literoj de Esperanto: cxiu, Cxiu, CXIU (resp. la skriboj minuskla, nomuskla kaj majuskla).
Angle: title case
1998-11-21
 Maniero prezenti Bulean funkcion per aŭo de elementaj kajoj; 
ekz-e unu el la eblaj normaj formoj aŭaj de la implikacio a⇒(b∨c) estas 
(¬a)∨(a∧b)∨(a∧c). 
Angle: disjunctive normal form 
Ruse: дизъюнктивная нормальная форма 
1996-02-29
 Maniero prezenti Bulean 
funkcion per kajo de elementaj aŭoj; ekz-e, unu el la eblaj normaj formoj kajaj de 
la implikacio a⇒(b∧c) estas 
[(¬a)∨b]∧[(¬a)∨c]. 
Angle: conjunctive normal form 
Ruse: конъюнктивная нормальная форма 
1996-02-29
 
Anstataŭigi donitan glitpunktan 
prezenton de reelo je ties prezento en la 
norma formo, t.e. tiel aranĝi la eksponenton kaj la mantison, ke la nova mantiso situu en la postulata 
norma intervalo (kutime estas postulate, ke por nenulaj reeloj la plej peza 
bito de la mantiso estu 1). Kp unitigi, skali. 
Angle: normalize, standardize 
Ruse: 
нормализовать 
1996-02-29
«
 Regulo, difinanta la kondiĉojn de 
produktado de objekto aŭ prilaborado de substanco, kies uzadon oni volas 
unuecigi …» [PIV1]. Vd ISO. 
Angle: standard 
Germane:  Norm 
Ruse: стандарт 
1998-08-06
(2) norm*o —
«
 (de vektoro, matrico, 
funkcio) Ĝeneraligo de la koncepto de longo» [PIV1] 
Angle: norm 
Germane:  Norm 
Ruse: норма 
1998-08-06
Testaro por kontroli ĉu programa produkto konformas al normo. Ekz-e testaro por kontroli ĉu tradukilo realigas la norman Adan, aŭ ĉu la aritmetikaj operacioj super la glitpunktaj reeloj konformas al la normo IEEE-754 ktp.
Angle: validation suite 
Ruse: набор 
тестов для нормоконтроля 
2000-08-05
«Sistemo de konvenciaj signoj, por prezenti difinitajn nociojn: muzika, kemia notacio» [PIV1].
Angle: notation 
Ruse: 
нотация, запись 
1996-02-29
Tekkomputilo, unubloka faldebla mikrokomputilo kun la dimensio kaj maso de libro de la formato A4 (3×2 dm).
Angle: notebook computer
1996-02-29
Angle: newsgroup, forum 
France:  forum, groupe de discussion 
Ruse: 
телеконференция, дискуссионная группа 
1996-02-29
 Programo por legi kaj 
afiŝi retnovaĵojn en forumo; ekz-e Gnus. Kp retumilo. 
Angle: newsreader 
Ruse: просмотрщик, читалка 
1997-11-22
 Klaso de problemoj, 
lingvoj aŭ aliaj aroj, akceptataj de nedeterminisma Turinga aŭtomato kun polinoma tempo-kompliko. Vd P=NP-demando. 
1996-02-29
 Al kiu redukteblas ajna problemo aŭ formala lingvo el NP; pli 
formale, oni konsideras lingvojn super signaro 
S; lingvo L⊆S* estas NP-kompleta, se 
L∈NP kaj ajna alia L′∈NP polinomtempe redukteblas al 
L. 
Oni diras ke L′ polinomtempe redukteblas al L, simbole L′≤L, SSE ekzistas algoritmo f:S*→S*, polinome barita en la tempo, tia ke v∈L′ SSE f(v)∈L por ĉiuj v∈S*.
Nun estas konataj pli ol mil NP-kompletaj problemoj, inter ili dorssakproblemo, farboproblemo, Hamiltona problemo, klikproblemo, plenumebloproblemo, problemo pri vojaĝa komizo. NP-kompleto estas rutine uzata en la studoj de komplikteorio. Vd P=NP-demando.
Angle: NP-complete, 
NP-hard 
Ruse: NP-полный 
1996-02-29
En la kolorcirklo, la kvalita karakterizaĵo de koloro: la angula koordinato. Respondas al la frekvenco de videbla lumondo.
Angle: hue 
France:  nuance 
Germane:  Buntheit, Farbton, Farbrichtung, Qualität 
Ruse: оттенок; цвет 
1997-08-02
 Vertico, al kiu nenia eĝo estas incida, do, kies valento estas 0. Kp izola vertico, nulgrafeo. 
Angle: isolated vertex
1996-02-29
Angle: nil, NUL, null
1996-02-29
Seneĝa grafeo, t.e. grafeo kiu konsistas el nudaj verticoj. Kp kompleta grafeo.
Angle: null 
graph 
Ruse: 0-граф, ноль-граф 
1996-02-29
Fari ion nulo; ekz-e nuliganto de funkcio f estas tia argumento x, ke f(x)=0; en komputado, nuligi x-on signifas valorizi x-on je nulo, x:=0; kp nulizi.
Angle: zeroize 
Ruse: 
обнулить, обратить в ноль 
1996-02-29
Plenigi indikitan parton de la memoro je prezentoj de nulo. Ofte, sed ne ĉiam, nulizo identas kun «viŝado» aŭ kun «nuligo».
Noto. Ekz-e en matrico oni povas nuligi ĉiujn elementojn krom la diagonalajn (kaj la diagonalajn valorizi je 1). Tio estas nulizo de la matrico — kaj parto de ties unuoigo (farado de la matrica unuo).
Angle: zero fill, zeroize 
Ruse: обнулить 
1996-02-29
Angle: zero 
Ruse: 
ноль, нуль 
1996-02-29
Forigo de nesignifaj nuloj (vd nesignifa cifero); speciale, de la antaŭiraj nuloj.
Angle: zero 
suppression 
Ruse: подавление нулей 
1996-02-29
Speco de literalo (evidenta konstanto), simbolo prezentanta nombron konforme al la sintakso de programlingvo sendepende je iaj ajn deklaroj; ekz-e 3.14; la Paskala sintakso pro formalaj motivoj difinas numeralojn sensignumajn:
   sensignuma_nombro = sensignuma_entjero | sensignuma_reelo. 
   sensignuma_entjero = cifero { cifero }. 
   sensignuma_reelo = sensignuma_entjero eksponento | 
      sensignuma_entjero "." cifero { cifero } [eksponento]. 
   eksponento = "e" [signumo] sensignuma_entjero. 
   signumo = "+" | "-". — tamen por eneligo estas difinitaj ankaŭ
signumhava_nombro = signumhava_entjero | signumhava_reelo. signumhava_entjero = [signumo] sensignuma_entjero. signumhava_reelo = [signumo] sensignuma_reelo.
Angle: 
numeral 
Ruse: изображение числа, нумерал 
1996-02-29
«Aro A tia, ke oni povas doni numeron al ĉiu elemento en la aro A, tiel ke ajnaj du elementoj en A havas malsamajn numerojn» [Rei87].
Angle: denumerable 
set, countable set 
Germane:  aufzählbare Menge 
Ruse: счётное 
множество 
1996-02-29
En Paskalo, ĉia datumtipo super kiu estas difinita la prafunkcio nro (numero); do, tipo izomorfa al (intervalo de) la entjeroj: entjera, signa, enumeracio, subvariejo. La rilato kiun konservas la izomorfo estas la ordo (ordon posedas ankaŭ la reela tipo, kiu tamen ne estas numerebla tipo). Sintakse:
numerebla_tipo = enumeracio | subvariejo.
Angle: ordinal type
1996-02-29
Nombro uzata por indiki la pozicion de datumano en sekvenco. Kp indico, dieso.
Angle: serial number 
Ruse: номер 
1996-02-29
Atingomaniero, reĝimo ebliganta atingi memoron nur por legi.
Angle: read-only 
Ruse: 
только для чтения 
1997-12-09
Lumdisko uzata en komputilo estkiel nurlegebla memoro. Grava avantaĝo de tiaj lumdiskoj estas la eblo amase, rapide kaj malmultekoste produkti la portilojn kaj la registraĵojn. Ili servas por komputopreta eldonado (ankaŭ ne tute ĝuste nomata elektronika publikigo, kvankam la uzata teĥniko estas lasera) de ampleksaj enciklopedioj, vortaregoj ktp (ekz-e 680 Mbajt longaj). La evoluigon de la komputildiska teĥniko nemalmulte favoris la apartaĵoj de la japana skribo: la komputilaj lumdiskoj montriĝis oportunaj por teni la bildojn de malfacile kodeblaj hieroglifaj manuskriptoj.
En Esperantujo haveblas la lumdisko EspeRom.
Angle: CD-ROM, compact disc read-only memory, 
France:  CD ROM 
Germane:  CD ROM 
Ruse: ПЗУ КД, 
постоянное запоминающее устройство на 
компакт-диске, пластинка 
1997-08-02
Memoro atingebla nur por la legado kaj ne ebliganta facilan modifadon de sia enhavo. Oni distingas plurajn specojn de nurlegebla memoro: NLM fiksita dum la fabrikado (kies enhavo estas neniel ŝanĝebla); programebla nurlegebla memoro, viŝebla programebla nurlegebla memoro.
Noto. Eble pli trafa estus la «rusa-germana» termino konstanta memoro (neŝanĝebla, taŭga por teni konstantojn, konstantan kodon): ja «nurlega» karakterizas plie atingopermeson, kaj por uzula programo horloĝo estas tre variema «nurlegebla variablo».
Angle: ROM, read-only memory 
France:  mémoire morte 
Germane:  Festwertspeicher 
Ruse: постоянное 
запоминающее устройство, ПЗУ 
1997-12-09
Atingomaniero, reĝimo ebliganta atingi memoron nur por skribado.
Angle: write-only 
Ruse: только для записи 
1997-12-09
☇ Energiprovizo necesa por funkciado de komputilo;
3 Provizi ion per la necesa materialo, por ke ĝi daŭru, funkciu plu: nutri la fajron [Z]; nutri vapormaŝinon (per akvo), antenon (per kurento) ktp … nutrado de baterio.
Angle: power supply 
France:  alimentation 
Ruse: питание 
1998-07-20